HUNGARA NACIA FESTO – LA 23-AN DE OKTOBRO
Hodiaŭ estas la nacia festo de Hungario – la 23-an de oktobro. La Esperanto-verkisto Julian Modest verkis la romanon „Sekreta taglibro”, eldonita de la Esperanto-eldonejo „Libera” en 2020 en Belgio, dediĉita al la Hungara Ribelo en 1956.
Matej, la ĉefrolanto en la romano, verkis poemon pri la ribelo:
HUNGARA RIBELO 1956
Furiozaj ondoj plaŭdas
sur la budapeŝtaj stratoj.
Kuraĝe kaj impete
ribelas la hungaraj fratoj!
Batalas vi por homaj rajtoj!
Batalas vi por la libero!
Via nobla celo estas
justeco, amo sur la Tero!
Bulgaroj, ek al la ribelo
kiel la hungaraj fratoj!
Vekiĝu vi, ne estu plu
kaŝitaj timigitaj ratoj!
Ni, la geesperantistoj, ne forgesu tiun ĉi daton – la 23-an de oktobro 1956.
Kovrilbildo el Google
