Raporto pri historia UK en Afriko 2024

Raporto de István SZABOLCS, komitatano A de Hungaria Esperanto-Asocio pri UK en Afriko en 2024

Universala Kongreso de historia signifo okazis en Afriko, ĉar ĝi estis la unua Kongreso okazinta en Afriko – do nun ĝi okazis jam sur ĉiuj kontinentoj – UK tutmondiĝis. Estas pruvite, ke Afriko estas grava rezervo por nia movado kaj havos gravan efikon al ĝia estonta sukceso. Menciindas, ke en Afriko eblis alparoli junulojn preskaŭ amase, kies lingvokapabloj, lingvoscioj ankaŭ impresis, krom iliaj brilaj okuloj kaj humoro.

Krom la afrika ĉeesto, estis okulfrape, ke la eŭrop-amerikaj partoprenantoj ĉi-foje ne plu estas plimultaj, kaj ke la forta kontribuo de la signifa ĉina delegacio kaj Ĉina Tago gravis en la programo. Mi jam observis ĉi tion en Montrealo kaj Torino. Kompreneble, la altaj kostoj de partopreno – laŭ vojaĝkostoj – evidente kontribuis al ĉi tiu tendenco. Tamen, ĉi tiuj tendencoj certe influos la direkton kaj gvidadon de la Movado dum la venontjaraj renovigoj de postenoj.

Wang Tianyi kaj István Szabolcs

La Komitato akceptis la strategian laborplanon de UEA (KIRI) kaj la raporton de la Estraro (ĉi lastan ankoraŭ dum la zooma konveno l a13-an de julio 224). Mi detale prezentis ĝin pri la unua Universala Kongreso de Esperanto en Afriko. La prelego okazis dum la aŭtuno-salutanta, zoŭmo-kunveno de la 55-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, la 4-an de septembro, 2024.

Krome, miaj filmaj raportoj faritaj en Tanzanio estas spekteblaj.

Dum la programo „Kleriga Lundo”, mi prelegis kun la titolo „Budapeŝta Skolo – parto de nia kultura heredaĵo”. Aleks Kadar petis min, komence de julio, koncentriĝi pri poezio kaj literaturo, konforme al mia propono en Torino en la antaŭa jaro.

Mi turnis min al la ĉeestantoj por prepari tradukon de la poemo „Aŭtuna Foliaro” de Gyula Baghy en multaj naciaj lingvoj – ili ankaŭ aŭskultis ĝin en la hungara. La alvoko aperis en la tagĵurnalo de la Kongreso (vidu sube).

Mi partoprenis la Belartajn Konkursojn, pri kiuj mi raportos en aparta afiŝo. Mi kolektis filmajn kaj retradie dissenditajn novaĵojn kaj artikolojn publikigitajn en gazetoj.

Mi elkore gratulis al  KEL: Aperis artikolo en Tempo

Majo 2024 / n-ro 143 Gazeto de Kroata Esperanto-Ligo

Lernolibro ZM – en la svahila

Por la Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝa en Tanzanio, Kroata Esperanto-Ligo preparas plian afrikan eldonon de la lernolibro laŭ la Zagreba Metodo. En la jaro 1982 aperis en formo de modesta broŝuro la lernolibro por la kirunda lingvo, kiun preparis la tiam zagreba studento pri ekonomio Antoine Ntsigana. Nun la azilpetanto el Burundo, profesie lingvoinstruisto, Eric Nsabiyumva preparas la duan plibonigitan eldonon en sia gepatra lingvo. Krom en la kirunda li preparas ankaŭ la lernolibron de Esperanto laŭ la Zagreba Metodo en la svahila.

Ni planas prezenti tiun lernolibron dum la kongreso en Tanzanio. Nun ni serĉas presejon en Aruŝa (kiu presos ankaŭ la kongresan libron). Ĝi presu ankaŭ la svahilan lernilon. La sponsoro de la eldono estas prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo Anto Mlinar. Flanke de la estraro de KEL al Tanzanio kongresos Ankica Jagnjić kiu havas la taskon prezenti la libron dum la kongreso kaj donaci ekzempleron al ĉiu LKK-ano.

En „Tempoj” aperis ankaŭ la foto de John Magessa, esperantisto el Tanzanio, kunlaboranto por la lernolibro kaj la sekretario de LKK.

La etoso de la Kongreso estis ege amika kaj intima.

Sed mi komencu en la vicordo de niaj tagoj kio kiam kie kiel okazis…

Ni pasigis tri tagojn en Zanzibaro kaj kune kun Edda-Merike Pelt kaj Rein Zubsberg, estonaj Esperantistoj, ni malkovris la belaĵojn de la insulo, parte jam organizitajn de hejme, parte inventitajn surloke.

En Stone City = Ŝtonurbo, ni ankaŭ havis ŝokajn spertojn ĉe la Muzeo pri Orienta Afrika Sklaveco.

Poste ni atingis la blankan sablan bordon de la Hinda Oceano tra kaj trans la mangrovaj marĉoj kaj praarboj plenaj de egzotikaj simioj, kaj naĝis en la verdega akvo. Pri la oceanbordo kaj la vidaĵoj mi emas vagadi tie en animokaj profundiĝi en revoj…do mi ne faras tion.

Mangrovejoj devas esti karaj al ni Esperantistoj, la Mondo rememoras pri ili  la saman tagon kiam ni festas la naskiĝtagon de Esperanto, do ni devos dividi nian tagon kun ili…

Ni ripozigis la ĉiutagan lacecon sur la panoramoferta etaĝo de la ĉemara restoracio nomita „6 gradoj de la Ekvatoro”, ĝuante la vidon de la unika sunsubiro kaj poste la Suda Kruco sur la ĉielo. Estis nia unua fojo en la suda hemisfero – mi ĉiam volis vidi ĝian difinan konstelacion. Mi ŝatis la Tanzanian bieron, nature ĝi nomiĝis Kilimanĵaro. Superregis tamen la motivo de la ĝirafo – ĝirafo estas sur ĉio, sur ĉio ajn. Ni kune plenumis la devigan spican farmprogramon, sed mi apenaŭ memoras la spicojn – nur la fotoj helpas min rememori ilin.

David Mapengo atendis nin en la flughaveno de Arusha, kiu eĉ ne havis enkonstruitan akceptejon nur tablojn sur la herbejo. Li estas bonega homo, instruisto, bonege parolas Esperanton, vojaĝis 900 kilometrojn por deĵori kaj servi la Kongreson kaj ĝiajn eksterlandajn gastojn… Dum la tuta tempo, li portis nian sorton en sia koro. Poste ni alvenis en hotelo situanta en la plej okupata kaj brua loko de Arusha, sed ni havis neniun problemon pri la ĉambro. Vespere ni kuraĝis preni nur taksion hejmen de la kongresejo, kiu cetere estis en distanco de dudekminuta promenado. Ni loĝis en la sama gastejo – ni la estonoj kaj hungaroj – parencaj popoloj en la foro. Nenie estas trotuaroj, la trafiko estas je la regulo „turniĝu maldekstren” kiel en Anglujo,  kaj ni preteriris tombejon dum la vojo al la kongresejo. Matene estis nenio malbona ni iris piede sed vespere ni prenis taksion, ĝi estis malmultekosta. Bedaŭrinde, unu posttagmezon Edda estis rabita ĉe la horloĝturo en la urboparto proksima al la Kongresejo – ŝia sako estis ŝirita de ŝiaj ŝultroj – kaj ŝiaj kvin tagoj kiuj restis ĝis hejmenveturo, estis mizerigitaj pro tio, sed ŝi ne rezignis. La sako enhavis ŝian monon kaj bankokarton. Ne estis aliaj kazoj. Bedaŭrinde japana esperantisto mortis pro subita koratako.

Mi revenas al la priskribo de nia turisma programo: la tagon post nia alveno en Arusha, ni komencis safarumi kun la estonoj dum tri tagoj formante sesopan teamon aldone kun la ukraina prezidanto de tieaj Esperantistoj Euhen (Jevhen Kovtoniuk- por mi nur Jenő) kaj Rogener (Rogener Pavinski) la fotisto el Brazilo, kiu estas kemiisto en civilaj vestoj (?), sed ĉiuokaze lia retadreso estas alkemiisto@.. . La naciaj parkoj: Tarangire, Ngorongoro Kratero kaj Lago Manyara en tiu ĉi vicordo – tranoktante en kvarstela turisma komplekso kun naĝbaseno, la distancoj ne estis aparte longaj, 100-150 kilometroj, eĉ la vojoj ĉi tie estus bonaj, se ili ne estus plenaj de „kuŝantaj policistoj” (kvazaŭ bariletoj iom elleviĝantaj el la betono, asfalto por malrapidigi la veturilojn…sufiĉe oftaj kaj torturigaj)  kaj se la suspendoj  de la specialaj Toyota safariaŭtoj aŭ turistbusoj estus pli agrablaj, „afablaj”  al ni. Ĉi tie ni estis nur je 3 gradoj de la Ekvatoro, sed ni tremetis je la malvarmo ĉe la rando de la Ngorongoro Kratero. En la „supraj etaĝoj” de la kratero ankoraŭ vivas masajoj sed sobirante ĉiam malpli kaj sur la grandega glata kraterfundo regas la mondo de la vidaĵo de la televida kanalo „Travel Channel”. Neniu sovaĝbesto mankis krom la rinoceroj. Abundis la safariaŭtoj, la ĵipoj. La bestoj jam alkutimiĝis tiomgrade ke ili neglektis nin ( ĝis ni restis en la ĵipo…)

Pluvis nur unufoje, en la kvina tago de la kongreso, kaj nur nokte, do tio apenaŭ ĝenis nin. Ni tre bone interkonsentis, Edda organizis ĉion ege bone kaj ni povis elporti la kostojn. Antaŭ la safariumado, Jenő grimpis la Kilimanĝaron ses tagojn supren, unu aŭ du tagojn malsupren. Tio tute eluzis lin, tio estis escepta plenumo en la aĝo de 69 jaroj. Forlasinte la ĉefŝoseojn sur la tervojoj kaj la Toyota-ĵipoj kaj la luitaj aŭtobusoj tiom skuadis min, ke mi eĉ komencis kalkuli la tagojn restontajn ĝis hejmenveturo – krom tio, ke nur ses karbotablojdoj helpis min postvivi…

Leneki, la vicestro de malgranda Masaj-vilaĝo, – tute klasika formo kaj kabanoj – parolis bonegan anglan kaj ankaŭ havis grandajn psikologiajn kapablojn, li tuj sciis, konstatis  precize kiom da dolaroj li povas eltiri el ni. Li eĉ invitis nin al sia kabano. La ekskursmerkredon de la Kongreso ni veturis al la piedoj de Kilimanĝaro, vizitis kafbienon kaj alian bienon kie ni  mem el korbetoj nutris ĝirafojn kaj zebrojn kaj gratis leondorson plie ties postaĵon… Ni povis vidi Kilimanĝaron de du flankoj – ankaŭ tio estas bonŝancego, ĉar plejofte ĝi estas kovrita de nuboj.

Tanzaniaj junuloj kaj la novaj generacioj estas jam trilingvaj: la triba lingvo, la svahila kaj la angla. Baza edukado estas senpaga kaj estas farata en la svahila, kaj meza kaj altnivela edukado estas en la angla. Oni ne scias kiom longe ankoraŭ postvivos la tribaj lingvoj – la urbanoj ne plu transdonas ilin al siaj infanoj. Se oni lernas Esperanton, nu, ili jam havas kvar lingvojn. En Kenjo kaj Ugando oni parolas la anglan, sed la franca estas ilia dua aŭ tria lingvo por la Goma popolo, kiu venis el DR Kongo. Ili havas anglajn kaj/aŭ francajn nomojn – kompreneble ili havas ĝin ankaŭ en sia triba lingvo. Ili estas samtempe kaj tre malriĉaj kaj tre riĉaj – ni vidis ĉie tre diligentajn okupatajn homojn en Arusha. Se ili konstruas ion, ĉu ĝi estu hotelo, ĉu turisma centro, kiu plejparte estas loko vendanta suvenirojn,  eble muzeo – ili ĉiuj estas tre bongustaj, modernaj, puraj, ekipitaj per necesejoj kaj havas unikan, refreŝige neeŭropan stilon bongustan.

Mi renkontiĝis kun Augustin Kakozwa el Goma, kiu faras eksterordinaran laboron pri zorgado de junaj orfoj, el kiuj multaj jam partoprenis en milito, kaj provizas al ili Esperantan ŝirmejon – eble jam por ducent el ili. Ankaŭ kun du poetoj el Goma, Sabin Maruhe kaj Jean de Dieu Kikako, kies poemojn mi prezentas en la alkroĉitaj prelegoj kaj en la raporto pri la Belartaj Konkursoj. Se ili estos jam verkintaj bonan kvanton da poemoj, mi aperigos ilin en libro kaj transdonos al ili la netan enspezon. Mi subtenas tiujn laŭnome menciitajn Esperantistojn per malgrandaj sumoj.

Tio certe starigas la demandon, kia kaj kio devus esti la strategio de UEA. Kiel subteni Esperantistojn vivantajn en profunda malriĉeco en Afriko.

Kiel subteni Esperantistojn vivantajn en profunda malriĉeco en Afriko.

Estas ankaŭ principaj problemoj pri tio, kio estas skribita pri la svahila lingvo,kiun ni admiras kaj ĝojas pri ĝi – sed ni devus laŭprincipe malĝojiĝi pro la formorto de tribaj lingvoj.

En iuj afrikaj landoj ankaŭ certaj principoj sekvataj de UEA estas grave malobservitaj – vidu la artikolon pri tio en Libera Folio.

Mi voĉdonis por la UEA-strategio kaj la laborplano, sed publikigis en mia prelego kelkajn gravajn aspektojn, pri kiuj indos pripensi. Mi ne kapablas memstare ellabori kulturan strategion – ankaŭ KIRI mem estis preparita de jaroj…

Ĝi esence mankas, kaj ne nur al mi, kvankam ekzistas kulturaj agadoj, kulturaj aranĝoj, eventoj kaj promocioj. Mi esperas, ke la falo de la nombro de konkursaĵoj en la Belartaj Konkursoj estis unika fenomeno, same kiel tiu en la legomovado SUMOO, kaj 

mi esperas ke Esperantistoj respondos al mia alvoko por traduki la poemon de Paĉjo – Aŭtuna foliaro, kaj estas multaj aliaj aferoj kaj punktoj, kiujn estus konsilinde diskuti ĉi tie unu post la alia.

En la plej grava strategia celo, „Kunlaboro”, mi esperas, ke ni tre baldaŭ faros signifan progreson en Hungario.

Mi kolektis konsiderindan kvanton da materialo pri la Kongreso:

Mi publikigas sube kaj en aparta afiŝo:

la Tagordon de la  komitata kunveno de UEA, 2024

la Strategian Laborplanon KIRI

la raporton de la Estraro

la Duan Libron,

la programon de la Kongreso,

la gazeton de la Kongreso,

la Rezolucion de la Kongreso,

la anoncon pri la rezultoj de la Belartaj Konkursoj,

la liston de eminentuloj kiuj ricevis diplomon por elstara agado

( mi jam gratulis Georgi Miĥalkov – Julian Modest )

kaj la – iom pli fruan – anoncon de UEA, rilate al la mondtago de la svahila lingvo.

Mi kolektis jutubajn filmetojn pri la UK kaj la dissendojn de la  Pola Retradio kaj artikolojn publikigitajn en gazetoj:

Libera Folio kaj Ondo de Esperanto kaj anglalingve en Tanzaniatimes. La programo de la Universala Kongreso

https://uk.esperanto.net/2024/programo

La Kongresa Libro de la Universala Kongreso

https://uk.esperanto.net/2024/kongresalibro

Kongresa Kuriero: La Voĉo de Kilimanĝaro

https://uk.esperanto.net/2024/kuriero

Mesaĝo de la la Kongresa Fako de UEA : Fotaro

Jam pretas la publika fotogalerio de la kongreso: mallonge.net/UK2024-fotaro
Koran dankon al nia fotisto John Huang! Vi estas bonvenaj libere uzi la fotojn, interalie por ilustri viajn artikolojn pri la UK.
En la fotaro vi trovos ankaŭ la komunan foton de ĉiuj kongresanoj, faritan tuj post la Solena Inaŭguro.
Se vi mem faris fotojn dum la UK, vi estas bonvena kundividi ilin en la jena komuna Google-albumo: mallonge.net/uk-fotoj2024.

Kleriga Lundo

Budapeŝta Skolo – Literatur(ec)a vojaĝo – kaj rememoro pri Istvan Szerdahelyi

La prelego estas farita surbaze de propono al la kultura ministro de Hungario por akcepti Budapeŝtan Skolon – Literaturan Mondon (revuo kaj libroeldonejo) kiel kulturan heredaĵon de Hungario. La prelegon ilustros poemoj, originalaj kaj tradukitaj, ekstraktoj el dramoj kaj noveletoj. La ĉeestantoj kantos hungarajn popolkantojn tradukitajn de Kolomano Kalocsay.

Estos vera literatura-poezia vojaĝo en la unua ora periodo de la Budapeŝta Skolo inter 1921 kaj 1949.

La propono mem farita de la preleganto estos sur la agendo de la Komisiono pri Kulturaj Heredaĵoj nur en septembro, kvankam ĝi atendas decidon jam de la 5-a de marto…

La preleganto mallonge rememoros ankaŭ pri István Szerdahelyi, kiu naskiĝis antaŭ cent jaroj.

Li apartenas al la dua ora periodo de la Budapeŝta Skolo.

Li fondis en 1966 la faman Esperanto-fakon en la Budapeŝta Universitato ELTE kaj gvidis ĝin ĝis sia morto en 1987. Li estas giganto de Esperanto-lingvistiko – en tempoj tuj antaŭ la apero de la interreto… Scienca traktado de liaj atingoj estos temo de la Virtuala Kongreso en 2024.

(eble – estis nur parole aldonite dum la prelego )

Filmoj jutubaj:

Memorfilmeto:

Ferma parolado

Himno kaj fermo deklarita

UEA estas nia, UEA estas ni (Joel Muhire)

Al nia lingvo: Joel Muhire (Esperanto-kanto surbaze de poemo de Julio Baghy)

Pola RetRadio sonservis pri la 109-a UK en Arusho / Barbara Pietrzak

Jen ligoj al ĉiutagaj dumkongresaj  sonraportaj alrigardoj – de Pola retRadio en Esperanto – al UEA kaj la 109-a UK en Arusho.

https://pola-retradio.org/2024/08/e_elsendo-el-la-04-08-2024

https://pola-retradio.org/2024/08/e_elsendo-el-la-05-08-2024

https://pola-retradio.org/2024/08/e_elsendo-el-la-06-08-2024

https://pola-retradio.org/2024/08/e_elsendo-el-la-07-08-2024

https://pola-retradio.org/2024/08/e_elsendo-el-la-08-08-2024

https://pola-retradio.org/2024/08/e_elsendo-el-la-09-10-08-2024

Artikoloj en Libera Folio

1.

Komenciĝas la unua afrika Universala Kongreso

de Libera Folio je 2024-08-03 en UEA

Komenciĝas la Universala Kongreso en Aruŝo. Laŭ la retejo de UEA 837 homoj el 66 landoj aliĝis al la kongreso. Multaj el la eŭropaj aliĝintoj tamen ŝajne ne alvenis al la unua afrika UK. Sabate okazas la jam tradicia movada foiro…

2.

Kaosa inaŭguro kun multaj gravuloj

de Libera Folio je 2024-08-05 en movado, UEA

En la ĉi-jara Universala Kongreso male ol kutime ne superregas la eŭropaj partoprenantoj. Krom afrikanoj estas multaj partoprenantoj el Azio, interalie granda ĉina grupo, kiu dimanĉe okazigis ”ĉinan tagon”. Dimanĉe kompreneble okazis ankaŭ la solena inaŭguro, kun ĉeesto de multaj gravuloj…

3.

Charters monologis pri la strategio de UEA

de Libera Folio je 2024-08-06 en movado, UEA

La Centra Oficejo laboris bone siatempe, sed ne plu estas bezonata, ĉar eblas dungi homojn kie ajn en la mondo por labori por Esperanto. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum sia prelego pri la strategia direkto de UEA dum la UK en Aruŝo. Diskuto ne okazis kaj malmultaj kongresanoj interesiĝis pri la prelego…

4.

Vendi la domon de UEA ne estas urĝa afero

de Libera Folio je 2024-08-07 en movado, UEA

Kvindeko da kongresanoj ĉeestis, kiam estraranoj de UEA respondis al demandoj. Kritikaj demandoj malmultis. Oni eksciis interalie, ke UEA uzis ĝis 80 000 eŭrojn por certigi la partoprenon de afrikanoj en la unua afrika UK. Pri la vendo de la domo la estraro respondis, ke kaze de neceso eblus rapide forigi la libroservon de tie – sed ke la vendo ne estas urĝa afero…

5.

UEA funkcios per volontuloj kaj laborgrupoj

de Libera Folio je 2024-08-10 en movado, UEA

La komitato de UEA en Aruŝo dediĉis multe da tempo al diskuto pri la rekomendoj de la komitataj forumoj. Laŭ tiuj rekomendoj, multa laboro estu farata de volontuloj kaj laborgrupoj. Tiel oni intencas realigi ekzemple la longe atenditan Almanakon, kaj la funkciigon de la administra sistemo Akso. Fine la rekomendoj estis resenditaj al la estraro…

6.

En Tanzanio gejoj riskas dumvivan malliberigon

de Libera Folio je 2024-08-13 en movado, UEA

Pro la persekuto de seksaj minoritatoj en Tanzanio, LSG jam antaŭ jaro malrekomendis al siaj membroj kaj aliaj GLAT-aj esperantistoj partopreni la kongreseon en Aruŝo. Lige kun la UK la organizaĵo aperigis specialan numeron de Forumo por prilumi la situacion en la lando…

7.

En Aruŝo venkis idealismo

de Libera Folio je 2024-08-15 en #movado

Tim Owen estis skeptika pri la plano organizi Universalan Kongreson en Afriko. Pro la financaj baroj en monda perspektivo UK estas elitisma aranĝo, kaj tial apenaŭ iuj afrikanoj povos ĝin partopreni, li kredis. Sed surloke li devis konstati ke li eraris – kaj publike konfesi sian pekon…

——————————————————————————————————-

Artikoloj en Ondo de Esperanto

1.

Pli ol 800 aliĝintoj: Aruŝo superis Vankuveron

Afiŝita la 23-an de Julio 2024 de La redaktoro

Je la 23a de julio 2024 jam 829 homoj el 66 landoj aliĝis al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio) – pliaj 62 aliĝoj aldoniĝis ekde la 3a de julio (vd. https://sezonoj.ru/2024/07/afriko-35/) danke al daŭra aliĝado/aligado de Afrikaj esperantistoj…

2.

La kongresa libro de UK-109 libere elŝuteblas

Afiŝita la 4-an de Aŭgusto 2024 de La redaktoro

En la retejo de UEA estas libere elŝutebla la bita versio de la Kongresa Libro de la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu nun okazas en Aruŝo. Ĝi enhavas utilajn informojn pri Tanzanio kaj Aruŝo, pri la organizantoj, kongresejo, kongresa programo, ekskursoj k. s.

La 97-paĝa bitlibro, aranĝita laŭ la normo “pdf”, ne enhavas la liston de partoprenantoj, kiu estas nur en la papera versio, kiun ricevas ĉiu aliĝinta kongresano en la akceptejo.

La Kongresan Libron ĉi-jare redaktis Dorota Rodzianko, Petr Baláž, Sonja Zaretskaja – membroj de la kongresa fako de UEA…

La Kongresa Libro estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2024/kongresalibro

3.

UK-109: La Movada Foiro

Afiŝita la 4-an de Aŭgusto 2024 de La redaktoro

Hieraŭ, la 3an de aŭgusto en Aruŝo (Tanzanio) komenciĝis la 109a Universala Kongreso de Esperanto – la unua UK en Afriko, al kiu aliĝis 842 homoj el 66 landoj. Dum la unua kongresa tago en la interna korto de la kongresejo, Aruŝa Internacia Konferenca Centro, estis organizita la tradicia Movada Foiro, en kiu pluraj internaciaj, naciaj kaj fakaj organizoj kaj establoj prezentis sian agadon…

4.

UK-109: La Voĉo de Kilimanĝaro aperas ĉiutage

Afiŝita la 5-an de Aŭgusto 2024 de La redaktoro

La Voĉo de Kilimanĝaro estas la ĉiutaga Kongresa Kuriero de la 109a Universala Kongreso de Esperanto, nun okazanta en Aruŝo (Tanzanio) de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2O24. La kongresan kurieron ĉi-jare redaktas Adjévi Adjé. Jam aperis tri numeroj de la La Voĉo. Ĝin ĉiutage ricevas la kongresanoj, sed ankaŭ ĉiuj interesatoj povas elŝuti ĝin kiel bitgazeton laŭ la normo “pdf”…

La Voĉo de Kilimanĝaro estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2024/kuriero.

5.

Unika okazaĵo en Aruŝo

Afiŝita la 22-an de Aŭgusto 2024 de La redaktoro

109a Universala Kongreso de Esperanto
Aruŝo, la 3-10-an de aŭgusto 2024

La unua Universala Kongreso de Esperanto en Afriko estis vere unika okazaĵo. Ne nur pro tio, ke inter laŭdire 600 kongresanoj (el 854 aliĝintoj) proksimume duono estis afrikanoj, sed ankaŭ pro tio, ke la afrikaj partoprenantoj ĝenerale estis tre junaj. Eventuale ĉi-foje mi ne apartenis al la pli juna duono el la kongresanoj, kio ankoraŭ estas realo por mi en multaj eŭropaj Esperanto-kongresoj kaj renkontiĝoj…

Jukka Pietiläinen

Anglalingvaj gazetaraj informoj en Tanzaniatimes

https://tanzaniatimes.net/nearly-600-delegates-from-65-countries-to-attend-world-esperanto-congress-in-tanzania

https://tanzaniatimes.net/over-830-delegates-from-66-countries-jet-in-arusha-for-the-2024-esperanto-world-congress

REZOLUCIO DE LA 109-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, ARUŜO, TANZANIO

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1180 2024-08-13

La 854 kongresanoj de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), venintaj el 65 landoj al Aruŝo, Tanzanio, inter la 3-a kaj 10-a de aŭgusto 2024, traktis la temon «Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo». La partoprenantoj de la kongreso ne nur diskutis la temon, sed samtempe prezentis modelon por pli bona mondo, en kiu homoj el multaj diversaj landoj povas pace kunvivi kaj interkomuniki sen tradukistoj per la internacia lingvo Esperanto, kiun ĉiuj kongresanoj parolas.

Kun ĝojo la partoprenantoj konstatas, ke tiu unua Universala Kongreso en Afriko plene sukcesis. Ĝi pruvis, ke en Afriko la movado por neŭtrala internacia lingvo, nome Esperanto, estas vigla; ke ĝi aktivas en multaj landoj de la afrika kontinento; kaj ke la afrikaj esperantistoj liveras valoran kontribuon al la universaleco de la tutmonda Esperanto-movado. Kun sama ĝojo la partoprenantoj observas, ke multaj junaj homoj en afrikaj landoj lernas Esperanton en kursoj kaj ke en multaj afrikaj landoj estas planite organizi pli da kursoj por ebligi al pli da homoj personajn internaciajn kontaktojn per Esperanto.

La kongresanoj alvokas al ĉiuj homoj protekti la medion, ĉar sana medio estas antaŭkondiĉo por atingi la celon konstrui pli bonan mondon. Ili alvokas al ĉiuj homoj de la tero konsideri utiligi dum vojaĝoj transportilojn, kiuj konsumas malpli da energio, prefere el daŭripovaj fontoj kiel suno aŭ vento, kaj kunlabori por kompensi la emision de forcejaj gasoj, kiam ankoraŭ ne eblas tion eviti.

La kongresanoj konstatas kun kontento, ke la svahila lingvo funkcias kiel supernacia lingvo, kiu ebligas kontaktojn inter loĝantoj de pluraj ŝtatoj en Orient-Afrika Komunumo (OAK) sen bezono uzi lingvon de iamaj koloniaj imperioj. Ankaŭ ĉiuj aliaj afrikaj lingvoj meritas subtenon kaj necesas agnoski la lingvajn rajtojn de ties parolantoj, aparte en baza edukado, koresponde kun la rekomendoj de Unesko. Tio estas bazo por paco, por pli bona mondo.

Por tutmonda interkompreniĝo necesas komuna neŭtrala internacia lingvo, kiun ĉiu homo povu paroli apud sia gepatra lingvo. La kongresanoj konstatas kun ĝojo kaj fiero, ke ankaŭ en tiu ĉi kongreso evidentiĝas, ke Esperanto plene taŭgas por tiu celo.

Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2024

kiel tio estis raportita en la Ondo de Esperanto

Estis aljuĝitaj la premioj kaj honoraj mencioj de la 75aj Belartaj Konkursoj de UEA  (BK). Gvidis la BK-ceremonion en la 109a UK vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., surbaze de materialo preparita de la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz, kun subteno de Francisco Javier Moleón, plurfoje premiita en la BK, kiu voĉlegis la mikronovelon gajnintan la unuan premion – premion Paula Adúriz – “Enamiĝinto”, de Jorge Rafael Nogueras. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj la prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández.

Okaze de la 75aj Belartaj Konkursoj de UEA estis ricevitaj entute 110 verkaĵoj.

La agnoskoj estis:

BRANĈO POEZIO

Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.

Partoprenis 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj [6 el Azio, 1 el Ameriko, 17 el Eŭropo]

La unua premio estas aljuĝita al “Litera turo” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

La dua premio estas aljuĝita al “Reveno” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

La tria premio estas aljuĝita al “Mia lasta vizito” de Benoît Philippe el Germanio.

BRANĈO PROZO

Juĝkomisiono: Trevor Steele, Julian Modest, Anina Stecay

Partoprenis 18 verkoj de 12 aŭtoroj el 8 landoj [2 el Azio, 2 el Ameriko, 14 el Eŭropo].

La unua premio estas aljuĝita al “Brodita tuketo” de Ewa Grochowska el Francio.

La dua premio estas aljuĝita al “Plano B” de Debra Hamel el Usono.

La tria premio estas aljuĝita al “Lia sekreto” de Cho Sung Ho el Koreio.

BRANĈO MIKRONOVELO

Juĝkomisiono: Trevor Steele, Nicola Ruggiero, Antonio Valén.

Partoprenis 35 verkoj de 16 aŭtoroj el 12 landoj [9 el Azio, 6 el Ameriko, 20 el Eŭropo].

La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “Enamiĝinto” de Jorge Rafael Nogueras

el Usono.

La dua premio estas aljuĝita al “Unuaj amrendevuoj” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.

La tria premio estas ne aljuĝita.

Honora mencio estas aljuĝita al “Ridetema soldato” de Yin Jiaxin el Ĉinio.

BRANĈO TEATRAĴO

Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler

Patroprenis 1 verko de 1 aŭtoro el 1 lando [1 el Eŭropo].

La unua premio estas ne aljuĝita.

La dua premio estas ne aljuĝita.

La tria premio estas aljuĝita al “La Krimulo kaj la Floro” de Raffaele Del Re el Italio.

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO

Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler

Patroprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj [2 el Eŭropo].

La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.

La dua premio estas aljuĝita al “Nova fianĉino” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.

La tria premio estas ne aljuĝita.

INFANLIBRO DE LA JARO

Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jeong-yeol Jang, Martin Markarian.

Partoprenis 14 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [1 el Ameriko, 13 el Eŭropo].

La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo “Esperanto-Asocio

de Britio”, pro la verko “Doktoro Esperanto kaj la lingvo de Espero” de Mara Rockliff,

ilustrita de Zosia Dzierżawska.

BRANĈO ESEO

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.

Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [1 el Ameriko, 1 el Azio, 2 el Eŭropo].

La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.

La dua premio estas ne aljuĝita.

La tria premio estas aljuĝita al “De drako al loongo: la malfacila tasko esperantigi

ĉinajn vortojn” de Rafael Henrique Zerbetto el Brazilo.

BRANĈO KANTOTEKSTO

Juĝkomisiono: Ankie van der Meer, Ĵak Le Puil, Flavio Fonseca

Partoprenis 12 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj [2 el Ameriko, 3 el Azio, 7 el Eŭropo].

La unua premio estas aljuĝita al “En la trajno de mil duboj” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.

La dua premio estas aljuĝita al “Liven Dek, diru jam!” de Jorge Rafael Nogueras

el Usono.

La tria premio estas aljuĝita al “Lasta amo” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.

Honora mencio estas aljuĝita al “Sen vi“ de Virágh Ferenc el Germanio.

Honora mencio estas aljuĝita al “Inferaj inaj vivoj“ de Serĝo Sir’ el Francio.

Miguel Gutiérrez Adúriz

Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA

Bonvolu permesi al mi alkroĉi unu el miaj konkursaĵoj en Branĉo – Prozo ’ Vive-eroj de P. ’ kiu restis sen mencio. Laŭ la aprezo de István Ertl , miaj literaturaĵoj kutime reprezentas ’kvazaŭ-literaturo’

nature li ne estis inter la juĝistoj – do eble li havus iom pli altan takson ĉi-foje.

La konkursaĵo estas eksperimento, viveroj rakontataj en mikronoveloj, kiuj povus memstari sen kunfadeno.

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1186
2024-09-20
=================================================================

12 DIPLOMOJ PRI ELSTARA KAJ ELSTARA ARTA AGADOJ ALJUĜITAJ EN ARUŜO

En la Solena Fermo de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Aruŝo estis anoncita la disdono de 8 diplomoj pri Elstara Agado kaj 4 pri Elstara Arta Agado por la jaro 2024. La Diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007 (https://eo.wikipedia.org/wiki/Diplomo_pri_Elstara_Agado).

Elstara Agado

Aime Patrick Manirakiza (Burundo) pro elstara agado kiel kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, interalie pro efika subteno al la preparado de la UK 2024.

Alessandra Madella (Ĉinio/Italio) pro lastatempe abunda eldona agado kaj fervora instruado de Esperanto en Ĉinio.

Etsuo Miyoshi (Japanio) pro la malavara laboro pri disvastigo de Esperanto en Eŭropa Unio inter alie ĉe amaskomunikiloj, kaj pro aktiva kontribuo por financa subteno de UEA kaj ĝia grava tutmonda agado por informado.

Heinz-Wilhelm Sprick (Germanio) pro elstara kluba agado en Hameln kiel organizanto de kunvenoj ĉeestaj kaj retaj, kant-konkursoj, retaj kursoj.

Jehoŝua Tilleman (Israelo) pro jardekoj da daŭra agado kiel UEA-ĉefdelegito kaj varbado de individuaj membroj en Israelo.

Laure Patas d’Illiers kaj Pierre Dieumegard (Francio) pro la elstara agado kadre de la movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE), kiu kandidatiĝas por la balotado de la Eŭropa Parlamento ĉiun kvinan jaron kaj tiel videbligas Esperanton al la franca loĝantaro.

Orlando Raola (Usono/Kubo) pro laboro en la Estraro de UEA aparte kiel unu el la ĉeforganizantoj de la 1-a kaj 2-a Virtualaj Kongresoj de Esperanto dum la pandemia epoko, pro kerna kontribuo al kontraktaj aranĝoj por nova hejmo de Biblioteko Hector Hodler (BHH) kaj nia arĥivo kaj pro la aktivado en Esperantujo kiel akademiano, longtempa estrarano kaj prezidanto de Esperanto-USA.

Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro AERĴ (Brazilo) pro longtempa aktivado en la urbo kaj subŝtato Rio-de-Ĵanejro: ĉiujara okazigo de la Esperantaj Subŝtataj Renkontiĝoj kaj Trejnado de Esperanto-Instruistoj, monataj migrantaj kulturaj renkontiĝoj, bontenado de la biblioteko Carlo Bourlet, eldono de la revuo Rio Esperantista kaj informado pri Esperanto, inkluzive ĉe la Libro-Bienalo de Rio-de-Ĵanejro, la plej granda literatura foiro en Latin-Ameriko, en kiu ĝi reklamas Esperanton al pli ol 600 mil homoj ĉiun duan jaron.

Elstara Arta Agado

Emmanuelle Richard (Francio) pro la elstara kontribuo al la literaturo tradukita en Esperanton, inter alie per eldonado de la gravaj verkoj Reĝo Ubuo kaj la Mil kaj unu noktoj, kiuj aperis kadre de la serio Oriento-Okcidento.

Julian Modest (Georgi Miĥalkov) (Bulgario) pro la elstara kaj ampleksa kontribuo al la originala literaturo en Esperanto, per verkado de multaj verkoj, ĉu romanoj, novelaroj, esearoj, krimromanoj ktp.

Tim Owen (Britio) pro la sukcesa eldona agado nome de Esperanto-Asocio de Britio (EAB).

Zhou-Mack Mafuila (D.R. Kongo/Francio) pro la elstara kontribuo al la E-muziko laŭ la stiloj afroĵazo, afrohinda funko kaj regeo.

Mi shatus rememorigi la suban mesaghon de UEA:

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la svahila

Afiŝita la 7-an de Julio 2024 de La redaktoro

La svahila (aŭ sŭahila, aŭ simple suahila) estas la plej parolata lingvo ne nur en Aruŝo kaj pli ĝenerale en Tanzanio, kie okazos la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), sed ankaŭ en granda parto de Orient-Afriko. Oficiala lingvo en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj Ruando, ĝi estas vaste parolata krome en Demokratia Respubliko Kongo – kaj depost 2004 ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de Afrika Unio. En Tanzanio ekzistas pli ol cent lokaj lingvoj, sed la svahila ludas unuigan rolon kaj estas oficiala lingvo ankaŭ de Orient-Afrika Komunumo kaj de la Komunumo por Evoluigo de la Sudo de Afriko. Kun pli ol 230 milionoj da parolantoj, ĝi estas unu el la dek plej parolataj lingvoj en la mondo.

Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko solenas mondajn tagojn de kelkaj lingvoj, unuavice la ses oficialaj lingvoj de UN kaj Unesko, sed ankaŭ kelkaj pliaj: en 2021, Unesko proklamis la 7an de julio Monda Tago de la lingvo “Kiswahili”. La prefikso ki- estas gramatika prefikso uzata (en la svahila lingvo) por ĉiuj nomoj de lingvoj. La 7a de julio estis elektita memore al la dato, kiam en 1954 la partio de la unua prezidento de Tanzanio akceptis la svahilan kiel unuigan lingvon de la bataloj por sendependeco.

Ĉi-jare Unesko festis la Mondan Tagon de la Svahila du tagojn pli frue per grava evento en la sidejo de Unesko, sub la temo: “La svahila: edukado kaj kulturo de paco”. Ĝin prezidis delegacio de Demokratia Respubliko Kongo – kiu cetere favoras ankaŭ Esperanton. Iĝinte esenca parto de la ĉiutaga vivo de afrikanoj, la svahila lingvo ebligis konstantan riĉiĝon de ĝia multkultureco.

En la 109a UK, kiu unuafoje okazos en Afriko de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024, Universala Esperanto-Asocio digne festos la svahilan: la lingva situacio de Orient-Afriko estas parto de la kongresa temo “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”; okazos plurtaga kurso pri la svahila; jam okazas lingva defio por lernado de la svahila kun ekzameno dum la kongreso; la Esperantologia Konferenco, speciala ero de la UK, gastigos prelegon de la Prof. Elisee Byelongo pri “Kiel uzi Esperanton kaj la svahilan por la paco en Afriko?”. Byelongo mem estas rektoro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Al la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio, eblas aliĝi ĉe uk.esperanto.net/2024 – al ĝi jam aliĝis pli ol 770 homoj el 65 landoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1174.

Por la hungaroj havantaj planon vojaĝi al Tanzanio: https://felelossegteljesutazas.hu/orszaginfo-tanzania