Vaday (Hindujo)
Produktoj:
250 g da lentoj aŭ seikigitaj flavaj pizoj
2 mezgrandaj cepoj, erigitaj
2 ĝis 3 pikantaj, akragustaj verdaj kapsikoj, tranĉitaj maldike
zingibro, salo, pipro
Vaday estas bonega almanĝaĵo aŭ garnaĵo al koktelo. Treampadu la lentojn aŭ pizojn dum almenaŭ 12 horoj en malvarma akvo. Forkriblu la akvon, kaj la lentojn aŭ pizojn muelu, aŭ kaĉigu per elektra miksilo. La kaĉon lavu ankoraŭ dum 2 ĝis 3 horoj. Poste intermiksu kun la cepoj, kapsikoj, pinto de tranĉilo de zingibro, salo kaj pipro laŭ gusto, formu el ĝi buletojn, kaj fritu ilin en varmega oleo. Antaŭ ol surtablegi piku en ilin (aŭ metu apud ilin) dentpikilojn.
Kovrilbildo el eatingatyourownrisk.wordpress.com