Mondo-kuirarto: Kokosa deserto

Kokosa deserto (Coco quemado, Kubo) –

Produktoj:
400g da sukero
4 ovoflavoj, batmiksitaj per forko
5 supkuleroj da “bombono” griota likvoro
1/2 kafkulero da cinamo
200 g da raspita, sekigia kokoso

Kuiru la sukeron en 350 mililitroj da akvo ĝis tio komencas densiĝi. Surverŝu la varmegan siropon sur la ovoflavojn iom post iom, kirlante la tutan tempon, poste enmiksu la likvoron, cinamon kaj la raspitan, sekigitan kokoson. Refoje (denove) komencu kuiri – je plej malalta varmeco – kirlante la tutan tempon ĝis tio komencas boli. Tiam verŝu ĝin en 23×25 cntimetran kvar-angulan bakujon, kaj baku en varmeta bakforno dum 30 minutoj. Surtabligu kubigitajn. Se tio malvarmiĝis, oni povas meti sur la supraĵon vanilan glaciaĵon.

Kovrilbildo: nuggetmarket.com

Pri la receptoj >>