Géza GÁRDONYI: La homo nevidebla
Hungara historia romano, tradukita de Ladislao PÁSZTOR.
La notojn kaj verkistan biografion aldonis, la kantojn elhungarigis, la bildojn elektis: Adrienne PÁSZTOR
La origina nomo de la verkisto: GÁRDONYI Géza
La origina titolo de la verko: A láthatatlan ember
La origina nomo de la tradukinto: László PÁSZTOR
Lingve kontrolis kaj konsilojn donis: Rob MOERBEEK kaj Renato CORSETTI
La poemojn kontrollegis: Iosif E. NAGY
Fragmento
Antaŭparolo,
kiu povus esti postparolo
Demandu en Konstantinopolo: kiu konas Zetan.
Ĉiuj diros tion:
– Ankaŭ mi.
Kaj kelkuloj aldonos:
– Li estas bibliotekisto de la imperiestro kaj amiko de la elstara Prisko. Tiu estas vera honestulo kaj bonkora homo. Li havas oran koron. Do, mi povus esti tiu Zeta kaj mi asertas, ke neniu konas min. Faktoj estas, ke mi estas bibliotekisto de la imperiestro kaj amiko de la elstara Prisko (Priskos), sed mi ne estas saĝulo. Eĉ mia honoro ne estas senmakula. Ĉu tiu homo povas paroli pri homamo, kiu murdis?
Mi murdis. Homon. Ne unu, sed centon. Mi ankaŭ ŝtelis, trompis. Ĉion mi priskribis en tiu ĉi libro kvazaŭ mi konfesus. Vi povas taksi laŭ tio mian saĝecon, nome mian frenezaĵon, ol kiu pli grandan neniu faris en tiu ĉi mondo.
Poste demandu: ĉu oni konas min? Ne, ili ne konas min! La bestoj konas unu la alian, sed la homoj ne. Eĉ mia edzino Ĝiĝia ne konas min, kiu estas mia gardanta anĝelino, antaŭ kiu egale estas malfermitaj kaj mia koro kaj la tirkesto de miaj aĵoj. Nur la vizaĝo de la homo estas konebla, sed la vizaĝo ne estas li. Malantaŭ la vizaĝo estas lia personeco. Nevidebla.
Iu knabino instruis al mi ĉi tion.