Oni ĝuu tion, kion la lingvo povas ebligi: Intervjuo kun Stela Besenyei-Merger
Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski ĉe La Ondo de Esperanto
Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?
Mi estis tre surprizita, ĉefe, ĉar nur unu voĉo decidis. Se iu donus sian voĉon ne al mi, sed al Tim Owen, li estus elektita. Ĉiuokaze mi konsideras min la Esperantisto de la jaro nur kun Tim Owen kaj Dorota Rodzianko, kiuj egale, se eĉ ne pli ol mi, meritis la honoron. (…)