Interna harmonio kaj ekstera paco

De dr-ro Márkus Gábor

Sotesano, la fondinto de la ŭonbulana religio intencis konduki siajn disĉiplojn al la Paradizo per pligrandigo de iliaj spiritaj potencoj, venkante la meterian potencon. Por fari tion la unua ĉefmajstro de la eklezio konstruis doktrinon de verreligia kredo kaj ellaboris specialan realmoralan trejnon.

Grava komponento de tiu realmorala trejnosistemo estas la ekzercado de la 108 riverencoj. Laŭ miaj spertoj la ĉiutaga ekzercado de tiu trejna metodo havas bonajn spiritan, mensan, fiziologian, moralan kaj socian efikojn. Eĉ se la ekzercanto de la trejna metodo ne kredas la budhisman doktrinon, farante la 108 riverencojn li tamen povas facile sperti tiujn bonajn efikojn. Direblas, ke en tiu kazo la menciitan trejnan metodon oni povas uzi kiel specialan fizikoterapion.

Nuntempe en la okcidenta mondo la homaro suferas pro multaj civilizaciaj malsanoj, kiun kaŭzas streso laŭ prof-ro d-ro Selye János, la fama hungara kuracisto kaj medicina esploristo. En la tridekaj jaroj de la dudeka jarcento li laboris kiel biokemiisto en la McGill Universitato en urbo Montreal kaj en 1936 li komprenis kaj malkaŝis, ke la kaŭzo de multaj malsanoj estas la tro alta nivelo de la malutila kaj damaĝa streso.

Vi povas legi la tutan eseon ĉi tie >>

One thought on “Interna harmonio kaj ekstera paco

Comments are closed.