S-ro Domagoj Hajduković, prezidanto de Oficejo por eŭropaj aferoj ĉe la Kroata parlamento akceptis la 3-an de februaro 2022 delegacion de Kroata Esperanto-Ligo por informiĝi pri la kroata kontribuo al Konferenco pri la estonteco de EU. La delegacio konsistis el Spomenka Štimec, prezidantino de Kroata Esperanto-Ligo , Maja Tišljar, konsilantino de Eŭropa Esperanto-Unio kaj gvidantino de la projekto “Akcelilo por multlingveco” kaj Đivo Pulitika, prezidanto de Kroata Esperanto-Junulara Asocio. Kiel membro de la delegacio partoprenis ankaŭ Szabolcs István, prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.
S-ro Hajduković kun granda intereso aŭskultis pri la propono de la irlanda diplomato Seán Ò Riain al la Konferenco pri la estonteco de EU. La propono traktas bezonon pligrandigi la instruadon de fremdaj lingvoj en EU. Li tre interesiĝis pri la ilaro al kiu atentigas Ò Riáin, kiu povus gvidi al pligrandigo de multlingveco en EU “Akcelilo por multlingveco”. Štimec klarigis ke temas pri la kroata projekto kiun ekde 1979 ĝis sia morto en 2021 gvidis kroata esperantisto Zlatko Tišljar el Velika Gorica. Kadre de tiu projekto estis publikigitaj multaj lernolibroj de Esperanto en 34 lingvoj dise tra la mondo. Baze de la “Akcelilo” estas la propedeutiko: lernantoj en la unuaj lecionoj lernas la bazon de la parolata Esperanto por ricevi ideojn kiel lingvoj funkcias.
S-ro Hajduković proponis sian helpon pri informado pri la propono kaj la projekto en Kroata parlamento. Li donis plurajn utilajn konsilojn kiel Kroata Esperanto-Ligo informu ĵurnalistojn kaj lernejdirektoroj pri la projekto. Se esperantistoj akceptas li mem trovos manieron paroli antaŭ parlamentanoj pri la temo.
S-ro Sabolcs gratulis al s-ro Hajduković ĉar Kroatio protektis la tradicion de Esperanto kiel nematerian kulturan heredaĵon de Kroatio. “Tio estas vera leciono ankaŭ por ni, hungaroj. Ĉe ni ĉ. 60-70% de la loĝantoj ne parolas fremdan lingvon kaj Esperanto povus grave mildigi la situacion, kontribuante al komunikado. Mi miras ke Kroatio ne pli profitas de tio kion ĝi protektis. Ekz. ĉu ne Zagrebo devus esti la monda ĉefurbo de Esperanto? Tio fariĝas des pli interesa kiam Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo planas vendi la domon kie ĝi havas sian sidejon…”
S-ro Hajduković petis pli da materialoj pri la temo.
Skribis: Spomenka Štimec
https://esperanto.hr/wp/eo/kroataj-esperantistoj-en-kroata-parlamento-akceptita-en-fako-pri-la-europaj-aferoj/
Foto: Hrvatski Sabor
Zagrebo – Prezidanto de la Parlamenta Komitato por Eŭropaj Aferoj Domagoj Hajduković renkontiĝis ĵaŭde kun membroj de Kroata Esperanto-Asocio.
La prezidanto de la Asocio, Spomenka Štimec, deklaris en la enkonduko, ke la Esperanto-tradicio en Kroatio estas protektita nemateria kultura havaĵo ekde 2017, emfazante, ke Eŭropo ne estu rigardata ekskluzive kiel anglalingva regiono. – Kroatio havas 350 registritajn membrojn de la Asocio, kiuj laboras per asocioj kaj estas financataj per donacoj. En la lastaj 20 jaroj, ni havis plurajn projektojn je internacia nivelo kaj ni publikigis sennombrajn tradukojn de niaj bonegaj literaturaj verkoj kiel La Strangaj Aventuroj de Metilernanto Hlapić, diris Štimec.
Štimec informis Hajduković, ke en la Konferenco pri Estonteco de Eŭropo estis prezentita plurlingva akcelilo ellaborita de kroata esperantisto Zlatko Tišljar. — Jen la projekto, kiu ĝis nun ricevis la plej multajn voĉojn de eŭropaj civitanoj. Ĝi baziĝas sur la unuaj lecionoj de Esperanto, kiuj donas al la studentoj enrigardon pri la funkciado de lingvoj kaj proponas al ili ilon por pli rapida akiro de fremdaj lingvoj, klarigis Maja Tišljar, projektestro, filino de la forpasinta aŭtoro kaj prezidantino de la Asocio por Eŭropa Konscio.
La prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, István Szabolcs, kiu ankaŭ ĉeestis en la kunveno, proponis, ke Kroatio estu la nova ĉefurbo de Esperanto, do ke Zagrebo transprenu tiun ĉi rolon de Roterdamo. La prezidanto de la Komitato pri Eŭropaj Aferoj, Domagoj Hajduković, mem subtenis tiujn projektojn, emfazante la gravecon de plurlingveco kaj en Kroatio kaj en la tuta Eŭropa Unio.
Ĉi tio estas tre grava kaj mi bedaŭras, ke la civitanoj de Kroatio ne konas ĉi tiun temon. Mi persone donos mian kontribuon en konsciigo pri ĉi tiuj temoj kaj mi certe subtenos la ideon, ke Zagrebo fariĝu la sidejo de Esperanto. Kiel instruisto, mi komprenas la gravecon lerni fremdajn lingvojn en la lernejo kaj mi konsentas, ke Esperanto estu pli reprezentata en edukado, diris Hajduković. La renkontiĝon ĉeestis ankaŭ la Prezidanto de Kroata Esperanto-Junularo Đivo Pulitika, kiu parolis pri la Esperanto-kursoj, kiuj nuntempe okazas interrete.