Banankremaĵa glaciaĵo (Havajo)
Produktoj:
6 bananoj, dispremigitaj
100 g da sukero
125 ml da ananassuko
2 supkuleroj da citronsuko
2 supkuleroj da rumo
1 kafkulero da pulvorigita zingibro (forlasebla)
250 ml da batŝaŭmigita kremo
Intermiksu la produktojn (la kremon plej lastfoje enmiksu), verŝu ilin en la glaciitan pleton de la fridujo, kaj glaciigu ĝis firmeco.
Kovrilbildo el allrecipes.com