Hungaria Esperanto-Asocio aperigis en formo de bitlibro du pluajn teatraĵojn de Ferenc Molnár (1878-1952).
Unu estas La nekonata knabino: historio de junulino, dancigistino kaj amuzistino en mizera dancamuzejo en la haveno de Fiume. Pro kaprica apero tie de grafo ŝi ricevas ŝancon resaniĝi en elita aŭstria sanatorio, kie ŝi trovas ĉion, kion ŝi sopiris en la vivo: amon, familion, respekton kaj varman etoson. Ĝis la sorto intervenas…
La alia Ludo en la kastelo temas pri dramaturga paro kaj juna komponisto, somerumanta en kastelo ĉe la itala marbordo. Pro la maldikeco de la muro ili aŭdas, kion ili ne volus aŭdi, kaj kio minacas ruinigi la vivon de am-paro. La solvo estas ĉemane: teatra komedio en la komedio de la vivo.
La e-libroj elŝuteblas senpage ĉe:
https://libro.ee/book.php?id=3925
https://libro.ee/book.php?id=3949