La Sesurba Projekto

Propono pri fondo de nova renkontiĝserio tradicia laŭ la modelo de la Baltiaj Tagoj en historiaj grandaj urboj proksimaj unu al la alia ĉirkaŭ la kunaj landlimoj inter Hungario – Rumanio – Serbio: La Sesurba Projekto.

Farita dum la Regiona interkonsiliĝo de Esperantistaj aktivuloj de Balkanio kaj Danubio-Beograd-Zemun, 17–24 aŭgusto 2024

Mi prezentis ĉeeste mian jam konatan proponon pri fondo de serio de someraj kunvenoj en ses urboj ĉirkaŭ la kuna landlimo de Hungario, Serbio kaj Rumanio – laŭ la ekzemplo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj – provizore mi nomas ĝin La Sesurba Projekto:

Szeged (Seged) – Hódmezővásárhely (mallonge Vaŝarhej) – Arad-Timișoara (Timiŝoara) – Subotica – Senta.

Mi raportas pri mia prelego ankaŭ per la helpo de la lumbildoj de la prelego dum la Renkontiĝo da la Balkana kunlabora Grupo. (Cetere la grupo jam havas la nomon Balkana-Danuba Kunlabora Grupo, kiu pli bone spegulas kaj la intencojn kaj la faktojn, la grupo allogas ankaŭ la reprezentantojn de la najbaraj Danubaj landoj.)

Mi vidas bonan modelon en la planata fondo de nova Renkontiĝserio Sesurba ĉe la kunaj landlimoj de Rumanio – Serbio – Hungario, urboj en ĝemelurbaj rilatoj, kun plej altaj kulturaj kvalitoj preskaŭ unikaj en Eŭropo kaj kiu donos ŝancojn multflanke servi per Esperanto kaj utiligi Esperanton por la bono de la civitanaro de la urboj. Nia Strategio temas pri Kiel servi la Mondon, kiel utiligi Esperanton por la bono de la homaro!

La ideon subtenas la Estraro de EEU. Similaj regionoj troveblas ankaŭ aliloke en Eŭropo kaj en la Mondo, do la ideo estas libere utiligebla por ĉiuj Esperantistoj en la tuta Mondo.

Serbiaj Esperantistoj havas specialajn ŝancojn je la monrimedoj de la Eŭropa Unio – INTERREG IPA – kaj nun ankaŭ nia „Erasmus Fako” gesamideanoj Francesco Maurelli kaj Sara Spanó povus helpi. Ambaŭ ili ĉeestis la prelegon kaj poste ni eĉ eniris en la detalojn – kiel funkcias tiuj financaj rimedoj…

La INTERREG IPA fontoj estas atingeblaj por duflankaj projektoj, Serbiaj organizoj povas utiligi ilin kun organizoj el ajna membroŝtato de la Eŭropa Unio.

Sed mi nun lasas la pliajn detalojn.

Bedaŭrinde reprezentantoj de la Rumaniaj urboj ne ĉeestis, do ni ne povis antaŭenigi la aferon, sed veras ankaŭ tio ke la kalendaro de la venonta jaro jam estas plena de konkretaj aŭ bone, mature planataj eventoj. Eble denove Kongreso de Eŭropaj Esperantistoj estos en Graz inter la 8-a kaj 11-a de majo, la lastan semajnon de junio en Slavonski Brod estos la kongreso de Kroata Esperanto-Ligo, la Alp-Adriaj Tagoj en Nova Gorizia inter la 4-a kaj 6-a de julio poste la Baltiaj Tagoj en Kaunas, poste la 110-a UK en Brno kaj denove Beogrado por la ILEI Kongreso.

Kvankam pri tio mi ne parolis dum la prelego en Beogrado, tamen la eventoserion ni povus komenci kiel Ĝemelurbaj Esperanto-Renkontiĝoj nur inter la serbiaj kaj hungaraj urboj – se niaj rumaniaj samideanoj ne povos, ne pretos partopreni.

Mi komencis informi kaj informiĝi ĉe la Hungaraj urbestraroj–vicurbestroj jam printempe en 2023, kaj mi interŝanĝis leterojn kun ili. Pri la tuta korespondado kaj interparoladoj mi jam informis en detalaj retmesaĝoj niajn serbiajn kaj rumaniajn samideanojn jam printempe en 2023.

Mi tre ĝojas ke la ideo restas en la kunaj planoj kaj finfine ni trovis bonan okazon interkonatiĝi pli bone kun la ideo. Mi esperas ke mia vortumo ricevos aprobon de niaj serbiaj gastigintoj kaj pli malfrue eble ankaŭ la rumaniaj samideanoj aliĝos al la plano. Pli malfrue estonte la bulgara ĝemelurbo de Vaŝarhej – Vidin povos aliĝi al la projekto. Evidente la plej baza kondiĉo al la realigo estas plie la homaj rimedoj ol la financaj.

Mi rekomendas ke la Balkana-Danuba Kunlabora Grupo okupiĝu pri la temo. Nun mi ne povas nek volas doni pliajn konkretaĵojn.

István SZABOLCS
estrarano de EEU


Informado pri la ideo kaj komencaj interparoladoj kun la hungaraj vicurbestroj en Aprilo 2023.

Nova projekto Somera Banata Esperanto-Semajno laŭ la ekzemplo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Esperantistoj en la Regiono Banato okazigos Esperanto-renkontiĝon en la urbo(j) ĉe la triobla landlimo rotacie aŭ kun konstanta loko.

Urboj: Szeged (= Seged), Hódmezővásárhely, (= Vaŝarhej) en Hungario, Subotica kaj Senta en Serbio Vojvodino, Timișoara (=Timiŝoara)  kaj Arad en Rumanio.

La regiono „Banato” estas unika trezoro de Eŭropo, riĉa en la plej diversaj formoj de kulturo kaj kunligita de komuna historio, KUN multaj turismaj vidindaĵoj.

Pli malfrue povos aliĝi aliaj ĝemelurboj de la vasta regiono, kiel Vidin el Bulgario, ĝemelurbo de Vaŝarhej.

Financoj:

Fonduso IPA (Intstrument of Preaccession Assistance= Instrumento de antaŭaliĝa-asistado) INTERREG – atingebla por la serbiaj neprofitaj NRO-j kune kun simila organizo en najbarlanda membroŝtato de EU .

La Eŭropa Unio instalis IPA „INTERREG” – financajn rimedojn en la Serbia Financministerio por subteni la aliĝprocezon. Loka ( =Serbia ) neprofita organizaĵo povas peti tion, se ĝi havas similan neprofitan partneron en EU-lando,ekzemple en Hungario. Ĉiam tio estu duflanka entrepreno, sed la sama serba organizo povas fari la samon ne nur kun hungara asocio, sed ankaŭ kun simila rumana partnero. Estas do evidente, ke la Esperanto-asocioj povas kunveni kaj konveni por tia oferto, por tia projekto.

Alia financa fonto de Eŭropa Unio estas la Danuba Regiona Disvolva Fonduso, kaj ĝiaj du ĉapitroj provizas laŭleĝan eblecon por peti monhelpon: la kultura kaj la turisma. Ĝi nun estas plurflanka kaj kovras ĉiujn landojn de la akvokolekta baseno.

En konkursoj gajnitaj fondusoj, financaj rimedoj kaj la propraj rimedoj de la partoprenantoj certigas, ke la aranĝo star(t)u sur siaj propraj piedoj, kompreneble la loĝistika helpo de la urbo(j) gastiganta(j) estas nemalhavebla.

Dato: ĉiujare en la unua semajno de julio, la unuan fojon en 2024.

Sube mi nur ripetas la cirkonstancojn kaj kondiĉojn de la Baltiaj Tagoj kiel idealan ekzemplon por la planata Eventoserio.

Mi planos inviti esperantistajn fakulojn, organizantojn de BET.

Vaŝarhej havas ĝemelurban kontakton al litovia urbo Kaunas kaj ni povus profiti el tio, mi partoprenos la sekvontan BET en 2025 en Kaunas.

Partoprenantoj: plejparte el la tri najbaraj landoj kaj el ŝtatoj de la ĉirkaŭa regiono, sed homoj venos el aliaj eŭropaj landoj kaj ankaŭ el aliaj kontinentoj.

Nombro de partoprenantoj: 50-450 homoj, 150-200 averaĝe

Loko: rotacie, la organizanto estas urbo kun altlernejo kaj ĝi disponigas ties dormejon, aŭditoriojn kaj eventohalon, kiu taŭgas ankaŭ por vesperaj programoj. La malferma kaj ferma ceremonio povas okazi ankaŭ en la ceremonia salono de la urbo, aŭ en la ĉefa koncertejo de la urbo. Matenmanĝo kaj tagmanĝo estos provizitaj aŭ en la kantino aŭ laŭ liveraĵo – ĉi tiuj estas sufiĉe simplaj. Ĉiu decidas pri sia propra vespermanĝo.

Ekskursoj: kutime tuttaga merkrede, duontagaj en aliaj tagoj.

Programo: Kulturaj, literaturaj, historiaj, artaj kaj sciencaj, parte ankaŭ lingvaj aferoj. Ĉefe temante pri la Baltia regiono. Partoprenantoj povas elekti inter la prelegoj, ĉar kutime estas tagoj, kiam ili okazas paralele. Vesperaj programeroj: teatro, koncerto, danco, poezio ktp.

Esperanto estas strikte nepolitika, sed ankaŭ neekstremisma, kaj ĝi estas tolerema ideo kaj movado, sed ne povas esti enmetitaj provokaj aferoj.

Kostoj: partoprenantoj pagas partoprenkotizon (100-200 eŭroj), pagas la kostojn de loĝado, vojaĝoj, manĝoj, la kostojn de ekskursoj, kaj enirkotizojn. La evento estas anoncita en novembro, oni povas aliĝi senĉese, la aliĝokotizoj pliiĝas laŭlonge de la tempo.

Detala programlibro estos preparita ĝis la komenco de majo – en kiu estos ankaŭ ĝisfunda turisma priskribo, enhavanta ĉiujn necesajn informojn pri la eblecoj tien vojaĝi, loĝebloj, lokaj vidindaĵoj, lokaj kutimoj, kaj kompreneble detala priskribo de la programo. Ĉi tiu estas la plej lasta tempo por registriĝi kaj kandidatiĝi por la pagitaj programoj. Tiuj, kiuj kandidatiĝas nur tiam, eble maltrafos. Estas kutime vojaĝoj antaŭ kaj post la evento, depende de postulo. Kostefikecaj vidpunktoj gravas. Ĉiuj opciaj eventoj estas mempagitaj.

Organizo: estos formita teamo de lokaj esperantistoj de la urbo kaj reprezentantoj de la Landa Asocio, kaj ankaŭ profesiaj organizantoj estos parte konfiditaj, kelkaj taskoj estos do asignitaj al profesiaj organizantoj. La urbo nomumos partneron „Kontakt-oficiston”. La Esperanta programlibro estas unufoja grava verko. Oni bezonas havi bankkonton kaj profesian libroteniston, kontiston, pruvon. La urboj faras ĝin prestiĝa evento kaj donas la tutan helpon, kiun ili povas – ĝi estas granda honoro ankaŭ por ili. La programlibro estas kutime eldonita ankaŭ en papera formo, kaj ĉiutaga gazeto estas eldonita surloke dum la semajno.

La urboj konsideras tion honorinda afero, – tio estas granda honoro por ili. Ili faras ĝin prestiĝa evento kaj donas la tutan helpon, kiun ili povas kaj provizas ĉian eblan helpon.

Mia poropono estas ke ni lasu la municipojn de ambaŭ hungariaj urboj aliĝi la konkursojn kun nia helpo, kaj nun ni ne okupiĝu pri la multaj neklaraj kondiĉoj,

inter ili la plej grava: ĉu ni havos homajn rimedojn aŭ ne. Sed probable niaj rumaniaj samideanoj havos. Iel ajn – la hungariaj urboj – ege najbaraj, kunligitaj per publika transporto kapablas organizi kaj funkciigi ĉiujn loĝistikajn servojn – eĉ se ili volus aldoni iun alian kulturan programon kaj ni havos nur la ekskurstagojn al Subotica kaj Senta…

Se Seged entreprenos tiam ni nomos la eventon Segedaj Esperanto-tagoj.

Mi direktas forte vian atenton al mia jena iniciato:

Esperantistoj faru al si mem demandon ke poste ili povu fari similan

al siaj urbestroj: Kion Esperanto povas fari por mia urbo?! 

Mia sperto estas ke tiu aliro efikas bone, frapas, kaj gajnas.

Nun vi povos legi miajn leterojn al la urbestroj kaj vicurbestroj.

Ni daŭrigu „malkovri la eblecojn”. Post la unuaj vizitoj kaj traktadoj en Seged kaj en Vaŝarhej printempe en 2023 mi estas vere esperplena. La ĝemelurbaj rilatoj malpleniĝis en la lastaj jaroj kaj oni malĝojas kaj sentas sin ĝene kaj en Seged kaj en Vaŝarhej.


Urba Municipo de Szeged

Al vicurbestro 

Estimata S-ro Vicurbestro!

Mi rapidas danki vin, ke vi akceptis min en via oficejo pasintsemajne kaj pro la intereso, kun kiu vi aŭskultis mian prezentadon, kiun mi resumas ĉi tie kaj sendos al vi hodiaŭ ankaŭ per aparta letero. Mi anticipe pardonpetas pro la longeco de mia letero.

Mi ankaŭ dankas S-ron G. G. organiza spertulo de la Municipo Szeged por lia ĉeesto kaj mi tre ĝojas pri lia partopreno en la projekto.

Surbaze de la tradicia somera kultura aranĝaĵo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj prezentita en la aldono, mi proponas do, ke la grandaj urboj de la regiono „Banato” komencu serion da komunaj someraj Esperanto-aranĝoj ekde julio 2024 – la unua semajno de julio ŝajnas ja io, kio ankoraŭ ne estas rezervita por tia afero en „Esperanto-lando”. Mi provizore nomos la tutsemajnan aranĝon, ripetotan ĉiujare (aŭ en la paraj jaroj),  la „Banataj aŭ Segedaj Esperanto-Tagoj”.

La geografia areo kaj ties grandaj urboj Szeged, Hódmezővásárhely, Arad, Timișoara kaj Subotica – eble eĉ Senta aŭ aliaj urboj el Vojvodino – nu, ili reprezentas por Eŭropo senekzemplan kulturan valoron kaj ili estas kunligitaj per komuna historio. La paca kaj kultura ideo de Esperanto unuigu ilin, kaj diskonigu iliajn famojn tra la mondo, per la helpo de Esperanto-lingvo kaj movado ĉie, bonvenigante ĉiujn esperantistojn el Eŭropo kaj el aliaj kontinentoj kiel partoprenantojn, kiel tio regule kaj kutime okazas ĉe la Baltiaj Tagoj.  La Esperanto-movado ĉeestas en ĉiuj kontinentoj kaj en ĉirkaŭ 120 landoj.

La kultura riĉeco kaj altiroj de la regiono disponigas sufiĉe da municio dum jardekoj por havi sian propran, permanentan, revenantan gastarmeon.  Paĉjo Baghy Gyula, naskiĝis en la urbo Szeged, la memortabulo en  strato Sóhordó, sur lia naskiĝdomo estas pilgrimloko por Esperantistoj de la Mondo. 

La evento povas esti aranĝita de malsamaj grandurboj ĉiujare, aŭ ĝi povas havi ankaŭ permanentan gastiganton. Tiaj eventoj ĉiam havas unu aŭ du ekskursajn tagojn. Eble oni unue organizu ĝin tiel – kaj tiam oni povus ankaŭ nomi ĝin ekzemple Segeda Esperanto-Kultura Semajno. Pluraj el la menciitaj urboj havas ĝemelurbajn rilatojn unu kun la alia, kaj ĉi tiu evento povas alporti novan koloron, elanon en la kunlaboro, kiu lastatempe senintensiĝis.

Esperantistoj kutime pagas partoprenkotizon kaj pagas la kostojn de loĝado, manĝado, transporto, enirkotizoj kaj aliaj kostoj de la programoj. Pageblaj – normalaj, ne multekostaj – kaj taŭgaj instalaĵoj estas petitaj de la gastiganta urbo aŭ urboj. Tiuj estas kutime la dormejkonstruaĵoj kaj aŭditorioj de altlerneja institucio kiuj estas malplenaj en julio, okazaĵ-halo, eventuale kantino, aŭ teatro por malfermaj kaj fermaj ceremonioj kaj vesperaj kulturaj okazaĵoj. En tiaj kazoj, la administrado de la gastiganta urbo kutime invitas la partoprenantojn al la salono de la urbodomo, eventuale al la fama muzeo aŭ koncertejo, teatro de la urbo, kaj provizas loĝistikan helpon. Multaj partoprenantoj manĝas en tradiciaj restoracioj, kaj tranoktadas en hoteloj, kaj eble eĉ faras specialajn programojn antaŭ kaj post la unusemajna aranĝaĵo – depende de sia buĝeto.

La Eŭropa Unio instalis la IPA (Instruments of preaccession assistance = Instrumento de antaŭaliĝa-asistado) „INTERREG” –  financajn rimedojn en la serba Financministerio por subteni la aliĝprocezon. Loka ( =Serbia )  neprofita ento povas peti tion se ĝi havas similan neprofitan partneron en EU-lando, por ekzemplo en Hungario. Ĉiam tio estu duflanka kazo-entrepreno, sed la sama serbia organizo povas fari la samon ne nur kun hungara ento sed ankaŭ kun simila rumania partnero. Estas do evidente, ke la Esperanto-asocioj povas konveni por tia oferto, por tia projekto. Precipe se ili ricevas tian efikan kaj potencan helpon por tio, kiun ili povas ricevi de Szeged, kun kaj per via helpo S-ro Vicurbestro.

Vi bone konas tiujn financajn eblecojn, ĉar vi parolis pri ili dum nia intertraktado.

La gajnitaj fondusoj kaj la propraj rimedoj de la partoprenantoj certigas, ke la aranĝo staru sur siaj propraj piedoj, kompreneble la loĝistika helpo de la urbo(j) gastiganta(j) estas nemalhavebla.

Alia financa fonto de Eŭropa Unio estas la Danuba Regiona Disvolva Fonduso, kaj ĝiaj du ĉapitroj provizas laŭleĝan titolon por peti monhelpon: la kultura kaj la turisma. Ĝi nun estas plurflanka kaj kovras ĉiujn landojn de la akvokolekta baseno. Mi daŭrigus „malkovri ĉi tiujn eblecojn” kiam kaj kiel vi konsilas al mi fari tion.

Mia venonta vojaĝo kondukus min al la organizo de la esperantistoj en Subotica kaj hungara vicurbestro de Subotica, ( persona konatulo de mia amiko, estinta ambasadoro en Serbio kaj antaŭe hungara konsulo en Subotica mem ) kaj poste al Timișoara, laŭ estonta indiko de niaj rumaniaj samideanoj. Mi jam vizitis Hódmezővásárhely, mi povas diri, ke mi gajnis la aprobon kaj subtenon de ties vicurbestro, li ankaŭ atendas mian detalan leteron, li eĉ menciis urbeton Senta en Vojvodino kaj la bulgaran Vidin, kiu povus enveni en la bildon iom pli malfrue, longtempe. Se Szeged gvidus la projekton, mi petus, ke vi parolu kun via kolego en Hódmezővásárhely, kiam vi opinias ĝin taŭga aŭ necesa. S-ro G. G.  estas organiza specialisto, mi aprezus liajn konsilojn kaj gvidadon. Pri ĉio ĉi mi nun informos ankaŭ vicurbestron de Hódmezővásárhely en simila letero, kiel mi promesis tion ankaŭ al li.

Se Szeged entreprenus tion kaj la projekto progresus, la prezidantoj de la Eŭropaj kaj mondaj asocioj en Esperanto-televido kaj amaskomunikiloj certe volus bonvenigi ĝin. Mi estas membro de la komitato de la monda organizo, kaj ankaŭ membro de la estraro de la Eŭropa Esperanto-Unio. Dum sia efektivigo tia projekto ĉiam portas multajn kaj diversajn eblecojn – mondkongreson, Eŭropajn kaj balkanajn kongresojn… La venonta Eŭropa kongreso okazos en Strasburgo inter la 4-a ĝis la 8-a de majo 2024, indos ĉeesti tie por reklami la aranĝaĵojn, mi proponus por ke la organizantoj aperu, ni certe sendos inviton al ili.

Dankon denove pro via granda pacienco kaj helpemo kaj mi deziras al vi bonan sanon,

Sincere: István SZABOLCS

Aldono: priskribo de Baltiaj Esperanto-Tagoj

Aprilo 2023

Fondo de Regiona Renkontiĝo > Vidu pptx bildoprezenton!