La tragedio del’ homo – mesaĝo-raporto de Komitatano A de HEA

La tragedio de l’ homo de Imre Madách en la malta lingvo
La mesaĝo-raporto de Komitatano A de HEA al la Komitato de UEA kun aldonoj por membroj de HEA kaj aliaj legantoj-simpatiantoj.

Kalocsay karesas la vortojn kvazaŭ multekostajn ŝtonojn, ŝanĝante ilian brilon laŭ la lumfalo kaj inkrustante ilin en siajn versojn, ĝuste sur tiu loko, kie ili ravas la rigardon.

( G. Waringhien)

S-roj Carmel Mallia kaj István Szabolcs

Karaj Gesamideanoj,

nun ankaŭ en la malta, danke al la granda malta poeto Carmel Mallia… kaj lia malta traduko similas al tiu Esperantlingva de Kalocsay, (nome) Li laboris el la Esperanta traduko de Kolomano Kalocsay. Tio estas la nura hungara literaturo en la malta. La maltaj civitanoj denove enamiĝis al sia lingvo kaj multe legas en ĝi, dum infanoj jam parolas nur la anglan en la plejmulto de la infanĝardenoj. Cetere la angla estas konstitucie oficiala lingvo en Malta.

Kelkaj lingvoj indiĝenaj en Eŭropo – kiel la malta kaj la hungara – estas jam en danĝero, ne nur la lingvoj de indianoj en la praarbaroj… Okaze de la Internacia tago de la gepatra lingvo, sekvontfoje ni afiŝu ne nur indianojn…

En januaro de 2023 ni memorfestis ne nur la ducentjariĝon de la naskiĝo de la plej granda hungara poeto Sándor Petőfi, sed ankaŭ tion de Imre Madách.

Niaj brazilaj gesamideanoj celebris la datrevenon tre inde:

Bonvolu permesi al mi citi nelonge kion diris William Auld.  William Auld neniam aŭdis pri Madách ĝis La tragedio de l’homo atingis lin en Esperanta traduko. De tiam li estis ŝatanto de la hungara literaturo. Sed poste li serĉis ankaŭ la anglan tradukon de la verko kaj sian opinion pri tio li resumis jene: „se mi (pli frue) konus (jam) la verkon de Madách en la traduko de ĉi tiu buĉisto, mi ne interesiĝus pri la hungara literaturo”.
 
Krom Carmel Mallia, eble ne plu estas esperantistoj en Malto. Nun li laboras pri la traduko de la poemo de Sándor Petőfi „La Juĝo” – surbaze de la tradukoj de Kolomano Kalocsay kaj mia. Carmel Mallia transdonis la dramon ankaŭ al la teatro. Eble ĝi estos surscenigita.  Tiam ni iru al la spektaklo kaj invitu tiujn el Bruselo, kiuj ankoraŭ dubas pri la kultura fono de Esperanto.

Inter aliaj, Roberta Metsola, prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Vanessa Frazier, la malta prezidanto – en Februaro – de la Sekureckonsilio de UN, kaj la ĉefoficisto de Malto respondeca pri UNESKO-aferoj, ricevas komplimentajn kopiojn. Al la komplimenta kopio ĉiuj ricevas mallongan leteron, ĉiuj laŭ siaj agadterenoj. Prezidanto de EPo pri la kulturperanta rolo de Esperanto kaj aparte pri la „CULT” raporto, kie Esperanto estas menciita pozitive, (sur la paĝo 89. *) kun ĝentila alvoko por ke EP CULT kunlaboru kun ECML , Graz ( Eŭropa Centro por Modernaj Lingvoj **) , la aliaj personoj por subteni la strategian celon de UEA pri la deklaro de 26a de Julio kiel Mondtagon de Esperanto.

Eble estos krommendoj, por ke la ĉefaj lernejoj kaj bibliotekoj de Malto havu la libron, tio estos jam parto de kulturdiplomatio de Hungario. La tragedio de’l homo estis eldonita malte de Hungara Esperanto-Asocio, veterana hungara Esperantisto, Jozefo Horváth redaktis la eldonon.

Kun granda respekto kaj plej bonaj deziroj al Majstro Mallia!

István Szabolcs
 
komitatano A de HEA
Luktu hom’ kaj firme fidu!

*Az Európai Unió megközelítése a többnyelvűséggel kapcsolatban saját kommunikációs politikájában >>
** https://www.youtube.com/watch?v=Vc-3RmVEjmc
https://www.youtube.com/watch?v=W4MjSN0GyUI
https://www.youtube.com/watch?v=nxMgt7PmLmA

EU-civitanoj faris plurajn proponojn por antaŭenigi plurlingvecon en la eduka sistemo uzante la Multlingvan Ciferecan Platformon de la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo en 2021-2022. Ili sugestas plifortigi EU-klopodojn por antaŭenigi lingvolernadon, kaj subteni lingvan diversecon en la amaskomunikilaro kaj en la programo Erasmus+ (detala raporto pri ĉiuj ideoj estas prezentita en Kantar Public, 2022). La plej aprobita en la kampo de edukado, kulturo, junularo kaj sporto (kiu estis ankaŭ la kvina plej aprobita ideo inter la 16 274 ideoj registritaj sur la Plurlingva Cifereca Platformo) rilatas ĝuste al lingvolernado. Ĝi alvokas EU disvastigi la rezultojn de pionira programo Erasmus+ nomata „Multilingva Akcelilo”, kiu pruvis sukceso en kelkaj bazlernejoj en tri EU-landoj (Bulgario, Kroatio, Slovenio) en 2018 kaj 2019. La „Multilingva Akcelilo” -programo montris signifan kaj rapidan plibonigon de fremdlingvaj kapabloj de lernejanoj de 8 ĝis 9 jaroj, kiuj akiris tiujn kapablojn unue lernante limigitan kaj zorge elektitan kvanton de logika vivanta lingvo kiel Esperanto.