Sonĝe sub pomarbo
Kara leganto!
Estus malmodesta eĉ aroganta por mi verki recenzon pri la ĉefverko de Julio Baghy – Sonĝe sub pomarbo. Eĉ Marjorie Boulton kuraĝis skribi nur antaŭparolon kaj sian personan historion rilate al la verko. Ŝi vicigas la liston de la verkoj de la mondliteraturo kiuj influegis kaj influetis la ekekziston de la dramo. La Malnova Testamento, grekaj kaj fe-landaj aludoj kaj la moderna pseŭdomitologio de spacvojaĝado. Aŭtoroj kiel Shakespeare, Madách kaj Goethe. Sed post iu ajn profunda ekzameno, literaturhistoriistoj mistrafus se ili forgesus pri la drama triopo de la hungara drama literaturo kaj eĉ ne mencius la teatraĵon de Vörösmarty Mihály – Csongor és Tünde (Ĉongor kaj Tunde) – bedaŭrinde ne tradukita ankoraŭ Esperanten. Por havi nocieton pri tio kion reprezentas tiu poeto-verkisto por la hungara literaturo bonvolu traserĉi la reton kaj trovi la poemon: La maljuna cigano – tradukitan de Kolomano Kalocsay.
La dramo „Sonĝe sub pomarbo” de nia Paĉjo – Julio Baghy, reprezentas la kvaran klasikaĵon de la hungara dramo – kvankam tio ne estas tradukita hungaren.
Por mi restas nur ebleco prilumeti la grandecon kaj allogan forton de la dramo „Sonĝe sub pomarbo” pere de la sekvonta citaĵo:
„Postrestas tamen Grando, Penso, Brilo;
efikas ili vivaj dum jarmiloj.
La Vivon vidas nur hazarda, vana
hometo, korpe kaj anime nana,
ĉar senti, ami, ĝoji, lukti timas,
por formo vivas nur kaj form’ lin finas
sensencon serĉas, trovas ĝin kun certo,
kaj grumblas: „Vivo estas ja dezerto.”
Sed ni, amata Eva, en grenero
primiras jam miraklon de l’ Mistero.
Tial ni povos lukti kaj jubili,
la vundojn vindi, lacon forekzili,
ĉar ni admiras stelojn, herbojn, humon,
ĝis kor’ penetri lasas ni la Sunon,
kaj nutras volon per esper’, per ĝojo
por doni sencon al surtera vojo. „
István Szabolcs, prezidanto de HEA