Nemere: Kiu serĉas, tiu trovas

István Nemere, la plej fekundeca hungara verkisto, naskiĝis en la jaro 1944. Li verkas siajn verkojn hungare kaj esperante, uzante 46 pseudonomojn. El liaj libroj hungarlingve 758, esperantlingve 22 estis eldonitaj. Liajn historiajn romanojn, monografiojn, sciencfikciajn verkojn, romantikajn romanojn sur kvin kontitnentoj legas liaj fanatikuloj. Tiu ĉi libro, kion nun tenas la leganto ensiaj manoj, estas ekscita krimromano, kaj samtempe utila helpilo por la lingvolernantoj, estante dulingva eldonaĵo.

István Nemere: Kiu serĉas, tiu trovas
Dulingva (eo-hu) libro, krimromano.
Eldonis: Verda Stelo Esperanto Asocio de Nyíregyháza, 2021
ISBN: 978-615-01-3230-3, 75 paĝoj
La kovrilon projektis: Viktória Olasz
Redaktis kaj la tekstojn komparis: Györgyi Asztalosné Koltai (kunlabore kun la membroj de la eldona asocio).
Vi povas mendi, aĉeti la libron per mesaĝo ĉi tie >>

Kiu serĉas, tiu trovas – kredas la juna detektivino en tiu ĉi krimromano de István Nemere. Ĉu iĝis vikimo de akcidento la juna pentristo, aŭ oni murdis lin…? Aŭ eble pri io alia temas? En la ekscita romano ni povas sekvi la esploradon tra la tuta tempo, kaj finfine pruviĝas: Kiu serĉas, tiu trovas.

Nemere: Kiu serĉas, trovas

Fragmento:

Nun ŝi portis blankan robon, konvenan al ŝi kaj eble iom ankaŭ al la “aŭutoritato de la laborloko”, kiel dirus la ĉefo.

– Jes, jam estas certe, ke oni lin murdis – diris fine Emil.

La ĉefo nun rapide diris ion, post kio Emil tuj deprenis de sia orelo la aŭdilon kaj etendis ĝin al Cora:
– Kun vi li volas paroli.

Cora vidis je lia vizaĝo, ke la nekonata parolemulo certe estas ĝuste la ĉefo. Emil troe lin timas kaj ĉiam parolas al la ĉefo kun tiu iom timigita, estimplena mieno.

Cora residiĝis al sia tablo. Malplaĉis al ŝi, ke Emil estas tiom servema! Kvankam ankaŭ ŝi farus same, se la ĉefo ion ordonus – ŝi sciis tion bone. Verdire ili ambaŭ estas tro junaj por ribelikontraŭ la superuloj. Ankoraŭ nur du jarojn ŝi laboras en la polico, kaj ĝis nun malofte havis vere seriozan taskon. Ĝis nun ili havis nur tri kazojn, kaj en du el ili sukcesis trovi la  murdiston. Foje ili malsukcesis, la afero eĉ ĝis nun dolorigis la animon de Emil.

Cora finaŭskultis la ne tro longan parolon de la ĉefo, poste remetis la aŭdilon kaj rigardis al Emil:
– Denove sekvas nia laboro! Apenaŭ ni finis unu, jam komenciĝas la alia. Bonege! La ĉefo donis novan taskon al nia grupo.

Emil ĉirkaurigardis kaj malcerteme demandis:
– Grupo…? Laŭ mia scio ni estas nur duope. (…)


– Nenion mi diras al li, leŭtenanto! Ja ankaŭ mi scias ankoraŭ preskaŭ neniom. Nur tion diris la ĉefo, ke posttagmeze ni iru al ekspozicio de pentraĵoj, kie ni ekscios la detalojn de la afero.

Vi povas mendi, aĉeti la libron per mesaĝo ĉi tie >>

Alia esperantlingva libro de Nemere: Jesa >>