La 111-a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 1-8an de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (germane: Graz). Graco estas la dua plej granda urbo de Aŭstrio. Kongresa temo: Voluntulado en la servo al daŭripova evoluigo.
La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026/
La unua bulteno jam estas elŝutebla ĉe https://uea.org/pdf/uk2026/Unua_Bulteno_UK2026_Graz.pdf