Recenzo – La Memoraĵoj de Julia Agripina

La Memoraĵoj de Julia Agripina – Romano de Anna Löwenstein –
Angla lingva originalaĵo, tradukita Esperanten fare de la verkisto mem, provlegantoj estis Renato Corsetti, poste Lenio Marobin, laste Jorge Rafael Nogueras.

La Memoraĵoj de Julia Agripina estas romano kun historia temo, en kiu la plimulto de la roluloj estis veraj historiaj figuroj kaj la eventoj okazis, pli-malpli tiel, kiel en la romano, dum la Principato (= la erao de la Julia-Klaŭdia Familioj) kiam Romo provis novan regsistemon kaj formon de potenco, kaj pri kiu ĝuste montriĝis, ke ne estas vojo reen al la antaŭa respublika ordo malgraŭ tio ke malbonajn cezarojn sekvis eĉ pli malbonaj.

Ĉion ĉi oni povas studi, malkovri kaj kompreni per helpo de la romano sur la plej alta nivelo de literaturo.

Kiel estis vivi en Antikva Romo dum la „Principato” ?
Nu, ĉiuokaze, la tiamaj homoj ne sciis, ke ili vivas en la Antikveco…
La romano de Anna Löwenstein respondas ankaŭ al ĉi tiu demando.
Eĉ esti membro de la regantaj klasoj ne estis bona „vivoasekuro”.

Kalumnioj, akuzoj, insidoj, atencoj, inventitaj misdiroj kaj onidiraj kaj realaj adolto kaj incesto. La morto de ĉiu imperiestro estis renkontita kun jubilo fare de la homoj, kiuj komence estis adorantoj de la venanta nova imperiestro… ĝis aferoj iĝis preskaŭ ĉiam koŝmaro.

Ankaŭ akveduktoj, kanaloj, vojoj kaj havenoj estis konstruitaj en la epoko de la Principato, kaj ankaŭ la jurŝtateco formiĝis iam al la bono, eĉ la arbitra mortigo de sklavoj iĝis malpermesita, kaj romia civitaneco komencis esti vastigita.
Eĉ la frenezaj imperiestroj havis bonajn periodojn kaj decidojn, leĝojn.

Eble la „alieco” de Klaŭdio savis la novan ordon, sed evidentiĝis ankaŭ la fundamentaj kontraŭdiroj kaj kontraŭinteresoj – la dependeco de la Pretoriana Gvardio, la subaĉeto de tio far de la regontaj imperiestroj, kio subfosadis la sistemon preskaŭ dekomence — ĉi tiujn mi ne prenas el la lernolibroj — la taglibro de la protagonisto enhavas ilin.

Kaj la personeco de Julia Agripina kaj la frapa, efika ideo pri kvazaŭa publikigo de ŝia ekzistinta sed ĝis nun nekonata taglibro kreis nerezisteble konvinkan, ekscitan, ravan kaj instruan fikcion, en kiu ankaŭ la proporcioj estas bone trafitaj ĉiurilate.

La proporcioj de la ĉapitroj, la priskriboj de la festenoj, kaj tiuj de la protokoloj kaj la dozado kaj kiamo de seriozaj filozofiaj diraĵoj. La ekscita intrigo antaŭenpuŝas la leganton, dum la mensoplaĉa lingvo retenas lin.

Anna Löwenstein marŝas laŭ tre maldika pado kaj gvidas sian protagoniston laŭ ĝi per tre certaj manoj.

Ĉefrolulo ĝenerale devus esti pozitiva personeco – pro la taglibra formo, tio fariĝis ebla.
Ŝi karakterizas ŝin kaj parolas pri ŝi per frazoj kiel la sekvontaj:

“Kiam ŝi havis pli da libera tempo ol ŝi sciis utiligi, ŝi neniam sentis la tenton forfrivoli ĝin puŝante ludpecojn sur tabulo…“

“Ŝi paŝis el la ĉambro kun siaj manoj sur la koksoj laŭ la stilo de ĉiorega mastrino…”

“Pensante pri tiu vizito, ŝi cedis al konfuza galimatio de emocioj, kaj ŝi konstatis, ke ŝi ne sentas sin preta priskribi la okazon al siaj fratinoj…”

“…per unu parto de sia menso ŝi sciis, ke io terura estas okazonta, per alia ŝi jam firme decidiĝis ne fronti tiun scion, ĝis ĝi estos perforte trudita al ŝi…”

“Agripina sterniĝis, duone dormante en la varmega banujo, dum du flutistinoj ludis voluptajn Lidajn melodiojn, ..kvazaŭ ŝi estus en profunda kaverno, fortranĉita de la okupateco de la ekstera mondo… malproksime de la bruo kaj agitiĝo de Romo…la senĉesa grincado de cikadoj ŝpinis ĉirkaŭ ŝi sonmuron…”

Samtempe, la verkisto havas neniun kompaton aŭ simpation por ŝi, kaj ŝi ne bezonas ĝin. Dum la familianoj de la protagonisto havas ĉi tion ĉie – almenaŭ la verkisto konsideris ĝin vivsimila pro la taglibra formo flanke de la protagonisto, kaj oni povas konsenti pri tio.

Ĉi tio ne signifas, ke ŝi malkonfesos iliajn agojn, nek la neakcepteblajn frenezaĵojn, sed ŝi raportas pri ili koncize kaj fakte.
Post ĉio, ni povas ekscii preskaŭ ĉion pri la familio Julius – Klaŭdio, Julia Agripina naskiĝis en 15 kaj mortis en marto 59, murdita.

Post ŝia edziniĝo al imperiestro Klaŭdio samtempuloj povus konsideri ŝin kunreganto en formala kaj fakta signifo. Nek antaŭe nek poste edzino de iu imperiestro tenis tian pozicion.

La deziro al potenco igis Julia Agripina ambicia dum sia tuta vivo, kaj avideco kaj obstineco iĝis ŝia pereo.

Ŝi certigis la povon al sia filo sed toleri ĝin jam nur malbone povis. Ŝi plejverŝajne planis forigi lin, kiu malkovrinte tion fine batigis ŝin ĝismorte per siaj soldatoj, sub la preteksto, ke ŝi minacis lian propran vivon.

(La Senato levis al feriaj tagoj la tagojn de la savo de la imperiestro, kaj deklaris la naskiĝtagon de Agripina malbonŝanca tago… ĉi tio jam estas preter la epilogo…)

Mi prezentas la enhavon kaj stilon de la verko – krom la jam menciitaj ilustraĵoj pri Agripina – nur per tri ekzemploj da citaĵo, kiu sufiĉe pravigas, kial oni ŝatas legi tiajn historiajn fikciojn.

  1. “ Li diris, ke la imperiestro lasis siajn intencojn neklaraj… Li konsilis la senatanojn fari nenion, kion ili povos bedaŭri poste – aŭ kion la imperiestro povus bedaŭri, Tiu konkludo kontentigis la plejmulton…”
  2. “La senatanoj ne estis la plej gravaj konsilantoj de la imperiestro. La plej potencaj membroj de la personaro de Klaŭdio estis la iamaj sklavoj, kiuj sukcesis grimpi ĝis la pinto de la administrada hierarĥio, aĉetante la propran liberecon survoje. Narciso estis la sekretario de Klaŭdio, Palaso respondecis pri la trezorejo, dum ĉiu peto al la imperiestro devis pasi tra la manoj de Kalisto. Tiuj tri viroj praktike mastrumis la imperion…
    Agripina neniam estus povinta atingi sian … pozicion sen la subteno de Palaso, aliflanke ŝi sciis, ke ŝi ne estis la preferata kandidato de la aliaj du. Ĉar ŝi devos kunlabori kun ili, estas esence gajni ilian bonvolemon.
    La tro grimpintaj liberigitoj … tiom forgesis siajn sklavajn originojn, ke ili postulas respektan traktadon eĉ de konsuloj kaj provincaj guberniestroj… sed ŝi ne povis ignori la fakton, ke la iama sklavo estas majstro de politika strategio kaj intelekta egalulo de tiuj senatanoj, kiuj malestimis ilin.”
  3. ”…Vespaziano ‘Nu kiel mi diris, tiuj Britoj neniam antaŭe vidis ŝtonĵetilon. Sufiĉis frapi ilin nur unu fojon per hajlo da rokoj kaj fajrosagoj, kaj sekvi tion per mallonga paŭzo. Kaj post tio, por la okazo ke ili ne tute konvinkiĝis, dua hajlo kaj denova paŭzo, ĉi-foje iom pli longa. Kaj post tio oni povis certi, ke tre baldaŭ grupo de iliaj ĉefaj gravuloj, ĉiuj portantajn siajn plej belajn vestojn kun siaj haroj elstarantaj kiel pikiloj de histriko, venos el la pordegoj por intertrakti.”

Ave Julia Agripina imperatrix ! Ave Anna Löwenstein, scriptrix!
Saluto al Imperiestrino Julia Agripina! Saluto al Verkistino Anna Löwenstein!

Anna Löwenstein parolas pri siaj intencoj kaj instigoj en intervjuo kun Ĉina Radio Internacia:

„Temas pri Agripina, la patrino de romia imperiestro Nerono. Mi komencis interesiĝi pri ŝi esplorante pri mia romano Morto de Artisto, ĝuste pri Nerono. Tiam mi komprenis, ke Agripina estas multe mis-prezentata de la romiaj historiistoj de tiu epoko. Modernaj historiistoj komencas rerigardi la situacion kaj kompreni, ke la vidpunkto de romiaj historiistoj ne vere akordiĝas kun la modernaj ideoj. Ili opiniis, ke ambicia aŭ potenca virino estas malbona virino. Sed en la nuna tempo, se virino volas aktivi en la politika mondo, ni ne plu pensas, ke ŝi havas ne-akcepteblan ambicion. Agripina edziniĝis kun imperiestro Klaudio kaj ŝi kunlaboris kun li. Kiel oni vidis ĝin tiam, Klaudio estis sub la rego de sia edzino. Nun ni dirus, ke ŝi tre bone kunlaboris kun sia edzo. Ili havis komunajn ideojn kaj realigis ilin kune. Tiu nova rigardo al Agripina interesis min kaj mi volis verki romanon pri ŝi.”
AM: Kiel ŝi estis malsama de aliaj romiaj virinoj de la sama epoko?
AL: Ŝi certe ricevis tre bonan edukadon, same kiel aliaj virinoj de la imperia familio. Sed ŝi ne volis resti en la ombroj. Ŝi volis esti aktiva en la politika vivo, same kiel viroj. Ŝi ne estis kontenta de tiu rolo, kiun oni tiam asignis al virinoj. Ŝi volis mem esti videbla.
AM: Laŭ kiom da voĉoj estis verkita la romano?
AL: Ĝi estis verkita laŭ tri malsamaj voĉoj. Mi montras scenojn, kiuj ilustras diversajn momentojn de la vivo de Agripina. Ili estas verkitaj en la tria persono, laŭ ŝia vidpunkto. Krom tio, Agripina verkas siajn memoraĵojn en la unua persono. Sed aperas ankaŭ ŝiaj pensoj dum ŝi verkas la memoraĵojn, ĉar ŝi foje kaŝas la veron aŭ mem inventas ion. La legantoj povas vidi tion, ĉar ili ankaŭ legis la scenon, en kiu la afero efektive okazis.
AM: Ĉu tiuj memoraĵoj de Agripina vere ekzistis?
AL: Jes, la historiisto Tacito aludas al la fakto, ke ŝi verkis siajn memoraĵojn. Li citas kelkajn faktojn el ili, same kiel la verkisto Plinio la Pli Aĝa. La memoraĵoj ekzistis, sed ili ne travivis. Tio lasas tre oportunan truon por verkisto de historiaj romanoj, kiu povas mem verki por Agripina.

Aleksander Krawczuk – Male al Anna Löwenstein, en kelkaj punktoj de sia verko Romianaj imperiestrinoj, li prezentas eventojn pli akre, sed tio estas tute komprenebla, tute evidenta, ke tia virino kia Julia Agripina estis, ne povas registri aŭ konfesi siajn personajn misagadojn, diboĉojn kaj precipe ne evidentajn krimojn en sia taglibro.

„…Samtempe, ĉiuj estis certaj ke (Gajo-Boteto,) la imperiestro kaj liaj fratinoj vivis kune. Julia Drusila ankaŭ estis publike traktita kiel la edzino de la reganto, kvankam ŝi havis eksedzon, Emilio Lepido, kun kiu ankaŭ ĉiuj tri fratinoj kunvivis, kiel estis aŭdate.”

“Ŝia dua edzo tre malprudente faris ŝin sia heredanto. Kiel oni ĝenerale kredis, ankaŭ lia edzino estis implikita en lia malkonvena morto.”

Agripina devis kontraŭbatali du rivalojn por gajni Klaŭdion. Kiel proksima parenco, ŝi havis facilan aliron al li kaj havis la rajton saluti la imperiestron per kiso. „Ŝi ankoraŭ ne estis edzino,” diras Tacitus, „sed ŝi jam posedis lian koron.”

Ŝia filo estis adoptita fare de Klaŭdio. tiam li estis superŝutita de oficoj kaj privilegioj, kaj en 53 li geedziĝis kun Oktavia, tiel iĝante la filo kaj bofilo de la imperiestro. Ĉio ĉi estis malbona signo por Britaniko kiel la heredonto de la trono. Por Klaŭdio ŝajnas esti ia vekiĝo dum momento kaj li ekkomprenis ke aferoj degeneris. Li laŭdire demonstre alproksimiĝis al Britaniko –al sia laŭsanga filo kaj deklaris ke li kompensus liajn plendojn, ofendojn. Agripina sentis sin minacata.
La 14-an de oktobro 54 Klaŭdio mortis neatendite, manĝinte ian fungomanĝaĵon. “Oni vaste kredis je tio ke Agripina venenis lin.”

La gepatroj de Julia Agripina estis do posteuloj de la praavo imperiestro Aŭgusto, kaj de liaj unua kaj dua edzinoj – la gepatroj estis do ties
genepoj.

Aleksander Krawczuk – en sia verko pri Romiaj Imperiestrinoj, skribas tion “ke, estante posteulo de Germaniko kaj de Vipsania Agripina, ŝi kunigis la sangojn de Aŭgusto kaj Livia. Tio ne estis la plej bona miksaĵo, ĉar la frukto de tiu geedziĝo estis la pli posta imperiestro Gajo-Boteto, kiu estis sendube mensmalsana. Agripina estis tri jarojn pli juna ol Gajo-Boteto kaj samtempe la plej maljuna el la tri fratinoj. Post ŝi naskiĝis Julia Drusila kaj Julia Livila. Neniu el ili indis esti nomataj tute normalaj…”

Kvankam la verkisto alkroĉis simpligitan arbon de la Julia kaj Klaŭdia familioj al la libro, sed por la leganto, kiu ŝatus havi la kronologion de ŝia vivo, jen ĝi:

Julia Agripina naskiĝis en 15 kaj mortis en marto 59, murdita,

  • estis pranepino de la imperiestro Aŭgusto kaj ankaŭ la pranepino de ambaŭ liaj edzinoj Skribonia kaj Livia,
  • iĝis en 49, la kvara kaj lasta edzino de imperiestro Klaŭdio, kiu regis inter 41-54,
  • de la unua edzo naskiĝis – ŝia sola filo – Lucio Domicio Ahenobarbo,
    la pli posta imperiestro Nerono, kiu regis inter 54-68,
  • ŝia praonklo estis imperiestro Tiberio, kiu regis inter 14-37,
    (Parenteze pri Tiberio: „lia haŭto aspektis tubera kaj malsana, kaj sur lia vizaĝo estis makuloj de sekiĝinta pasto, fendiĝintaj por malkaŝi aĉajn ulcerojn…” kaj li havis „…longajn, rigidajn fingrojn…kun hartufo hirtiĝanta ĉe ĉiu artiko…”)
  • ŝia frato imperiestro Gajo – Boteto sekvis Tiberion kaj regis inter 37-41.

Ni scias multon pri ŝia unua edzo – Gneo Domicio Ahenobarbo -, kun kiu ŝi edziniĝis en 28 en la aĝo de 13 jaroj, kaj ankaŭ pri ŝia dua edzo Gajo Salustio Pasieno Krispo, kun kiu ŝi edziniĝis en 41.

La epoko povas esti konata ĉefe el Analoj de Tacito kaj el la biografioj de fruaj romaj imperiestroj Vivoj de la Cezaroj de Sŭetonio. Tamen, ili estis faritaj je unu aŭ du generacioj poste. Malgraŭ la devizo de Tacito „Sen kolero kaj parteco” sed ni povas esti ne certaj…* (vidu piednotojn pri Tacito kaj Sŭetonio)

Tacito karakterizas la virinon jene: (post la geedziĝo de Klaŭdio kaj Agripina en 49) „Tiam venis revolucio en la Ŝtato, kaj ĉio estis sub la kontrolo de virino, kiu ne, kiel Messalina, insultis Romon per malstreĉa maniero. Ĝi estis severa, kaj, por tiel diri, vira despotismo; estis severeco kaj ĝenerale aroganteco publike, neniu speco de malmodesteco hejme, krom se ĝi kondukas al potenco. Senlima avideco de riĉeco estis vualita sub la preteksto, ke riĉaĵoj amasiĝas kiel apogilo al la trono.”

Antaŭ legado de la lastaj du ĉapitroj de la romano, mi vizitis Romon dum tri tagoj, ĉi tie komenciĝis la antaŭkongresa ekskurso. Ni iris al la Koloseo kaj preteriris la monteton de Nerono – iam kvar el la sep montetoj estis okupitaj de la Domus Aurea, lia ora palaco. En la preskaŭ du mil jaroj, kiuj pasis de la morto de la freneza imperiestro, la konstruaĵo de legenda beleco estis senĉese detruita. Hodiaŭ, parko – bosko kreskas supre de la palaco. La Koloseo mem estis konstruita sur ties boatlago.

La palaco – ties partoj sole, ne la tuto – estis malkovrita dum terkolapso en la 15-a jarcento kaj ankaŭ la skulptura miraklo la Laookono-grupo estis trovita tiam…

La Curia konstruaĵo, la kunvenejo de la tiama Senato, staras sur la Forum Romanum. Ĝi estas alta, sed tute ne granda konstruaĵo, fakte ĝi aspektas sensignifa. Sed proksimume ekzakte meze de Romo, en la mezo de la Mondo tiutempe — sed eĉ hodiaŭ ĉiuj vojoj kondukas al Romo…
Ĉu ne?

­* Tacito kaj Sŭetonio

„Tácito fermas la vicojn de la romiaj klasikuloj, la genio de la latina historiografio ekbrulas per elementa potenco en liaj verkoj. Liaj noblaj idealismo kaj gusto estas kombinitaj kun skribaj kvalitoj, kiuj nenie troviĝas en la sama latina verkistaro antaŭ aŭ post li. Konscienca laboro bazita sur originalaj fontoj, zorgema pragmatismo, psikologia profundo, individua stilo, sen manierismo, strebo al daŭra progreso: jen la kvalitoj, per kiuj Tacito komencis la batalon kontraŭ tiraneco kaj per kiuj li kreis eternan memoron inter la linioj de la ora epoko de la respubliko, de libereco kiel sistemo. Li estas aristokrato de spirito kaj eĉ pli de karaktero, kiu deturnas sin de la furiozo de arbitreco same multe kiel de la diboĉo de homamasoj.” – el la granda leksikono Palaso.

” Biografio en antikvaj tempoj ne havis fiksajn ĝenrajn postulojn
La kategorioj uzitaj fare de Sŭetonio esprimas la ĉefajn areojn de romia intereso.
Sistemo: deveno, kariero, faroj, karaktero, ekstera aspekto, antaŭsignoj, morto de la imperiestro. Li vastigas kaj varias ĉi tiun skemon en individuaj biografioj, laŭ sia literatura intenco. La biografioj de la imperiestro reflektas la ĝeneralan romian percepton de la fenomenoj de la epoko de la Principato. Lia idealo por la Principato estas modera monarkio. Gravas por li la concordantia ordinum (t.e. konservado de la harmonio de la individuaj sociaj ordoj, la kavalira ordeno kaj la ordo de la senatanoj), montranta ekzempla romia konduto, abstinado kaj modereco (t.e. sindetenado de perforto kaj sindeteno). La bona imperiestro rimarkiĝas pri tiuj dum sia vivo. Plejparte, Aŭgusto respondas al tiuj idealoj. Gajo-Boteto kaj Nerono estas montritaj en la plej negativa koloro.” – el vikipedio, redaktite
.

István SZABOLCS
(komitatano A de HEA)

Intervjuo al Anna Lövenstein pri la romano >>