HEA Memorfesto pri Zamenhof

Memorfesto pri ZAMENHOF – en nova loko

En Budapeŝto ankaŭ nun – kiel kutime – en la plej proksima dimanĉo al la naskiĝtago de la Majstro (la 18-an de decembro) HEA okazigis sian feston, sed jam en nova loko, en kulturdomo konata kiel „Cserepesház” (pr.: ĉerepeŝhaaz = tegoldomo) en la sama – 14a – distrikto (Zugló).

La salono estas taŭga por tiuspecaj eventoj, ni havis sufiĉe da loko; kaj ni povis uzi eĉ la pianon, kiu ja estis bezonata al la programo, tiun vi povas vidi sub la raporto.

Jam de kelkaj jaroj la muzikistino Perlo Miela akompanas per piano la vivan himnokantadon de la partoprenantoj, ankaŭ nun okazis tiel. Poste ŝi – jam kiel prezidanto de HEA – mallonge salutis la kunvenantojn; kaj rememorante pri Zamenhof, ŝi emfazis la gravecon por honore pensi pri elstaraj personoj, kiuj montris al ni bonan, sekvendan vivekzemplon. Tia modelo estis nia Zamenhof, kiu – same kiel ekzemple la mondkonata hungara komponisto Béla Bartók – agadis ne nur por la bono de sia gento, sed ankaŭ por tiu de la homaro; la unua donacante al ĝi komunan lingvon, la dua per sia multflanka muzika agado – inter tiuj per kolektado de ne nur hungaraj popolkantoj. Ili ja ambaŭ estas internacie konataj.

La unua preleganto, d-ro Blazio Vaĥa post lingvistika enkonduko prezentis al ni ne tre konatan libron verkitan en 1831 de la hungara verkisto Mihály Táncsics (mihaaj taanĉiĉ), kun la titolo „A magyar nyelv” (a madjar njelv = La hungara lingvo”). Táncsics kritikas la komplikecon de la hungara gramatiko, kaj proponas simpligon kaj egaligon de konkretaj finaĵoj. Surprizite ni rekonis la similecon kun la esperantaj gramatikaĵoj.

Sekvis muzika interludo: Ĥoralo de Baĥ prezentita sur piano de nia estrarano Miklós Simonyi.

La dua preleganto estis la antaŭa prezidanto de HEA: A-komitatano István Szabolcs (istvaan sabolĉ). Antaŭ ol paroli pri la granda mondfama hungara poeto – Sándor Petőfi (ŝaandor petoofi) – li menciis ankaŭ alian sukceson koncernantan la hungaran literaturon: – la tradukon al la malta lingvo far Carmel Mallia malta poeto de „La tragedio de l’ homo” verkita de Imre Madách (madaaĉ). La libroeldonon organizis per siaj monrimedoj Jozefo Horváth elstara hungara tradukisto de HEA. La ĉeestantoj dankis al li por tio per granda aplaŭdo. La libro estos sendita al s-ino Roberta Metsola, maltdevena prezidantino de la Eŭropa Parlamento kiel donaco de la hungaraj esperantistoj, portota de s-ro Szabolcs mem en januaro. Li persone solene gratulos la poeton kune kun la hungara konsulo, kiu oficiale reprezentos Hungarion.                

Krome li memorigis nin pri tio, ke la naskiĝtago de Zamenhof estas samtempe la Tago de Libro kaj tiu de Kulturo – laŭ la propono de nia Julio Baghy. Poste li parolis pri Petőfi, kiu en Hungario nuntempe estas vastskale festata pro sia 200a naskiĝtago, okazonta la 1an de januaro 2023. Fine la preleganto prezentis propran tradukon de la poemo „Ítélet” (Juĝo) de la jubilanta poeto.

La kompilanto de la programo la sekvan parton dediĉis al la verkoj de Petőfi: sekvis poemoj de la genia poeto, deklamante kaj eĉ kantante; ja ankaŭ Esperanto grave kontribuis al lia mondfamiĝo. Detalojn vidu sube, en la programo.

Fine – por enkondukiĝi en la proksimiĝantan Kristnaskan feston – denove ni povis aŭskulti ĥoralon de Baĥ.

La programon fermis kristnaskaj kantoj, kiujn tradukis kaj kantis la sperta tradukanto Paŭlo Gajdoŝ el Debrecen.

PROGRAMO

  • Esperanta himno (komuna kantado kun piana akompano)
  • Malfermo de la aranĝo kaj pensoj pri Zamenhof (prezidanto Gyöngyi Mézes /Perlo Miela/)
  • La hungara lingvo de Táncsics – prelego de dr-o Blazio Vaĥa
  • Baĥ: Ĥoralo el la kantato n-ro 147. – Miklós Simonyi (piano)
  • Omaĝe al Petőfi – prelego de eksprezidanto István Szabolcs
  • Petőfi/Kalocsay: Birdo ĝin surflugis… – deklamo de Miklós Simonyi
  • Rezső Sugár – Petőfi: Reszket a bokor… – kantado de Máté Takács (kun piana akompano) /la kantisto estas lernanto en la muziklernejo de Érd/
  • Petőfi/Márton Fejes: La inkbotelo – deklamo de Andrea Szabó /kursanino pri E ĉe HEA/
  • Komparo de du tradukoj – (K. Kalocsay: Kuirejon mi eniris – Miklós Fehér: Kuirejen mi ekiris) de Petőfi: Befordultam a konyhára – prezentado de Miklós Simonyi kaj Perlo Miela
  • Ignác Szabadi Frank – Petőfi – Kalocsay: Kuirejon mi eniris – kantado de Máté Takács (kun piana akompano)
  • Baĥ: Ĥoralo – Miklós Simonyi (piano)
  • Kristnaskaj kantoj tradukitaj de Paŭlo Gajdoŝ – kantado gvidata de la tradukinto

Gyöngyi MÉZES (Perlo Miela)
prezidanto de HEA