Supo de la mandarenoj (Peiping tang, Ĉinujo) –
Produktoj:
250 g da tre malgrasa porkaĵo, tranĉita en maldikajn striojn
1 supkulero da olea
150 g da agarikoj, tranĉitaj maldike (povas esti uzata ankaŭ ladskatoligitaj)
2 ĝis 3 karotoj, tranĉitaj maldike
4 ĝis 5 branĉetoj da verda celeria folio (verdaĵo), tranĉitaj maldike
1500 ml da kokida supo (supkubo aŭ ensakegitiga)
100 g da spinaca folio, erigita
1 ovo, batmiksita
2 supkuleroj da faruno (aŭ maizfekulo)
50 ml da akvo
salo
Stufu en en la oleo la porkaĵon dum 5 ĝis 6 minutoj, poste metu sur tion la agarikojn, karotojn, branĉetojn de verda celeria folio (verdaĵon), kaj stufu ankoraŭ dum 5 ĝis 6 minutoj. Poste surverŝu la supon, aldonu la spinacajn foliojn (spinacon) kaj boligu. Kiam ĝi estas bolita, kirlante la tutan tempon enverŝu la ovon. Fine enmiksu la farunon (aŭ maizfekulon), solvitan el la akvo, kaj kirlante la tutan tempon atendu ĝis tio estas iomete densiĝita. La plej fine (finfine) salu laŭ gusto.
Kovrilbildo el Amylyn’s Kitchen jutubkanalo