Mondo kuirarto: porkaĵo kun arakidoj

Porkaĵo kun arakidoj (Havajo) –

Produktoj:
1000 g da porkaĵo, kubigita
3 supkuleroj da oleo
100 g da arakidoj, muelitaj (pulvorigitaj)
4 supkuleroj da saŭco soja
1 mokakulero da kapsiketa pulvoro

En varmega oleo stufu la porkaĵon, kiam la viando estas jam blanka, metu sur ĝun la muelitajn (pulvorigitajn) arakidojn, la sojsaŭcon, kaj la kapsiketan pulvoron. Firme kovru la kaserolon, kaj je plej malalta varmeco stufu la manĝaĵon dum proksimume 45 minutoj, ofte kirlante, ke tio ne bruldifektiĝu. Vi povas aldoni iomete da akvo iom post iom. Kiam la viando estas jam mola, salu, kaj surtabligu. Garnu per kuirita rizo.


Kovrilbildo: jessfuel.com

Pri la receptoj >>