En La Flamo de Esperanto – Sonĝe sub pomarbo

Julio Baghy: Sonĝe sub pomarbo – ******* >>> Magyarul itt olvasható
(fragmento)

Monologo de Strigo
La Vivo ŝajnas monstra maro;
sur ĝi la homo – ludoŝip’.
Ne gravas kvanto de la varo
nek la kvalito, nek la tip’.
La ŝipo serĉas rodon; fate
ĉe bordo perdiĝas ĉiam cel’;
do ondfrapite sortpelate
ĝi velas plu kun dub’, esper’
kaj ek laŭtajde ondorajde
de ondosupro al ondvalo
ŝanĝinte ofte revojn trajte,
sed nesciante pri kialo.
Kialon senlimeco ne havas,
(la monstra maro ludas nur)
la ŝipon lulo, skuo trafas;
ĉe ĉiu ondo – aventur’.
La Homo, estro de la Ŝajno,
imagas sin ja suveren’,
nur pensas pri la ebla gajno,
disipas forton en la pen’
kaj ek plenvele novacele
nescie pri la ŝiporompo
li drivas fide kaj sinpele
ĝis glutas lin la – ondotombo.

Esperantistoj denove kongresumas. Universala Esperanto Asocio – aranĝas jam la kvinan fojon Virtualan Kongreson –dum kvar tagoj Esperantistoj de ĉiuj kontinentoj, de pli ol cent dudek landoj renkontiĝas perrete globale – la suno ĉiam ja brilas – programoj daŭras dum la tuta tago dudekkvarhore.

La ekstera Mondo konfrontas danĝerojn ankoraŭ ne vidantajn – kiel Sándor Petőfi diris en sia poemo La juĝo (1847):

„Vidas tagojn mi teruregajn, proksimiĝantajn,
kiajn vidis Mond’ ja neniam…”!
La historio de la Homaro laŭ li prave estas sango-rivero:
„Kio la historiaro mem estas? Sango-rivero,
kiu ekintas sur nebulegaj rokoj iamaj,
kaj ĝi sen interromp’, unulonge, la nunon atingas.
Oni ne kredu, ke jam malaperis, jam ĝi ripozas,

flu’ ekirinta ja ĉesos sole je sin’ de la maro.
Longa rivero de sang’ enfalos sango-maregon….”

(tr. Antono Samak – István Szabolcs)

Mia komuniko estas granda Vekrio kontraŭ la frenezo – tiu „ondotombo” ne estu la koŝmaro de la Tria Mondmilito.

Altestime kaj amike, István Szabolcs
komitatano A de HEA