Ĉu Raporto Draghi gravas?

Forumo de EEU kune kun EDE: “Ĉu Raporto Draghi gravas?”

Dimanĉe, la 9-an de marto, je la kvina posttagmeze okazis reta babilado kun la titolo: “Ĉu Raporto Draghi gravas?” Temis pri forumo de eŭropaj aktivuloj sub la aŭspicioj de Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE), politika klubo, kaj la estraro de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

La ĉeforganizanto kaj gvidanta preleganto de la forumo estis Pierre Dieumegard, prezidanto de la franca EDE, kaj flanke de EEU kunorganizis ĝin Luigi Fraccaroli, sekretario de EEU. La invito enhavis la jenan alvokon: „Eŭropo Demokratio Esperanto organizos babiladon pri la temo: „Raporto Draghi – ĉu ĝi gravas?”

La rilata retpaĝo Ek! Eŭropo kune! troviĝas ĉe: https://europokune.eu

Tradukoj de tiu dosiero estas disponeblaj en Ek! Eŭropo kune! – Ni faru Eŭropon kune, libere, juste. Tie troveblas abundaj informoj kaj pri la plano de Draghi, kaj pri rilataj aferoj. Ek ! Eŭropo kune ! – Ni faru Eŭropon kune, libere, juste.
„Ni ĝojos, se aliaj aktivuloj pri Eŭropo kaj Esperanto partoprenos tiun babiladon. La afero ne estas polemiki por aŭ kontraŭ la proponoj de tiu raporto, sed pripensi kune la eblon uzi ĝin por antaŭenigi debaton pri la neceso de komuna lingvo en la Eŭropa Unio.” — Pierre Dieumegard

La videoregistraĵo atingeblas ĉi tie, ankaŭ kun subtekstoj Esperante.

Mario Draghi estis ĉefministro en Italio, kaj prezidanto de Eŭropa Centra Banko. En septembro 2024, li donis raporton al Eŭropa Komisiono pri estonto de eŭropa konkurencivo. Verŝajne, tiu raporto influos eŭropunian politikon dum venontaj jaroj.

Por bone decidi kune, civitanoj devas havi taŭgan informon. Tiu raporto estis nur en la angla, do malfacile komprenebla por la plimulto de la loĝantaro de EU. Nun, ĝi estas (aŭtomate) tradukita al ĉiuj oficialaj lingvoj de EU, kaj al Esperanto : vidu la retejon europokune.eu.

  • Pri demokrateco de EU : ĉu tiuj tradukoj helpos civitanojn por pli bone kompreni la nunan mondon, kaj
    por pli bone decidi ?
  • Pri estonto de EU kaj de la tuta mondo : ĉu la proponoj de M. Draghi kongruas kun la necesa ekologia
    transiro ?
  • Pri Esperanto : ĉu tiu traduko al Esperanto utilos ?

Mi, kiel estrarano de EEU, kompilis koncizajn informojn pri la plano kaj iom provoke prezentis la ĉefajn kritikojn al ĝi. Mi ne estas oponento de la plano, nek mi ludas la advokaton de la diablo, tamen ĉi formo donis konvenajn ŝancojn al Luigi Fraccaroli , Sekretario de EEU esprimi ne nur siajn respondojn sed la vidpunktojn de verŝajna plimulto de Esperantistoj en Eŭropo. Sed nepre de la estraro de EEU.

Mi volonte kundividas la kompilaĵon kaj la korespondaĵon. Mi pretas kolekti la opiniojn de la membraro de Hungaria Esperanto-Asocio kaj alredakti al ĉi tiu artikolo sur la retpaĝo de HEA.

Mario Draghi do preparis gravan raporton por la Eŭropa Komisiono pri la estonteco de la Eŭropa Unio (EU). Tiu raporto, ofte nomata „Raporto Draghi,” temis pri kiel plibonigi la ekonomian kaj politikan situacion de EU, precipe post la krizoj kaŭzitaj de la COVID-19-pandemio kaj la milito en Ukrainio.

Ĉefaj Punktoj de la Raporto de Mario Draghi (2024)

  1. Komuna Ŝulda Emisiado
    – Draghi rekomendas novajn komunajn investofondusojn, kiel „Next Generation EU”, por financi strategiajn projektojn kaj kriz-reziston.
  2. Investoj en Strategiaj Sektoroj
    – Pli da investo en teknologio, verda energio kaj ciferecaj servoj por redukti eksteran dependecon (ekz. de Ĉinio, Usono).
  3. Plifortigo de la Interna Merkato
    – Profundigo de integriĝo en ciferecaj, energiaj kaj financaj kampoj.
  4. Strukturaj Reformoj por Kresko
    – Membroŝtatoj devas fari reformojn por pliigi produktivecon kaj konkurencivon.
  5. Solidareco kaj Unueco
    – Draghi emfazas ke solidareco inter la ŝtatoj estas nepra por eviti disiĝon kaj fortigi EU-n.

Graveco de la Raporto
Ĝi proponas strategian vizion por la estonteco de EU, ne nur kiel reago al la pandemio, sed kiel
longdaŭra plano por ekonomia transformo, pli granda politika unueco, kaj pli forta pozicio sur la
mondscenejo.

Ĉefaj Kritikoj (kolektitaj de István Szabolcs)

  1. Troa Centrigo de Povoj
    – Timas troan potencon en Bruselo; kontraŭe,
    – Fraccaroli vidas fortan centron kiel nepra por protekti Eŭropon kontraŭ grandaj potencoj (Usono, Ĉinio, Rusio).
  2. Alta Kosto kaj Komuna Ŝuldo
    – Kontraŭo al plia ŝuldo (ekz. de Germanio).
    – Fraccaroli argumentas: historiaj ekzemploj (ekz. la unuiĝo de Germanio) montras, ke ŝuldoj ne detruas, sed helpas unuiĝon.
  3. Manko de Detaloj pri Reformoj
    – Oni diras, ke en raporto Draghi mankas konkretaj planoj.
    – Fraccaroli respondas: ne estas la tasko de ekonomikisto, sed de politikistoj.
  4. Neglektado de Sociaj Aspektoj
    – Raporto tro fokusas je ekonomio, ignorante malegalecon.
    – Fraccaroli: sen ekonomia kresko, ne eblas trakti sociajn problemojn.
  5. Risko de Malegaleco inter Landoj
    – Timas ke riĉaj landoj profitos pli.
    – Fraccaroli: forta centra EU-registaro devas reekvilibrigi la aliron al rimedoj.
  6. Politika Malfacileco
    – Necesas konsento inter ĉiuj ŝtatoj – malfacila atingo.
    – Fraccaroli: kunlabori aŭ perei – alia alternativo ne ekzistas.
  7. Troa Teknokratio, Malproksimeco de Civitanoj
    – Kritikoj pri tro teknika aliro, sen sufiĉa atento al civitanoj.
    – Fraccaroli: urĝas unuecon, civitanoj devas esti konvinkitaj ke “EU estas ili mem”. Esperanto povus helpi tiucele.

Resumo de Luigi Fraccaroli
“Ni ne havas alian ŝancon.”
Lia mesaĝo estas klara: sen profunda integriĝo, EU ne povas postvivi. Li emfazas la rolon de civitanoj por superi la reziston de naciaj registaroj kaj subtenas ideon de forta centra EU-registaro.

La administrantoj de la retpaĝo de Hungaria Esperanto-Asocio atendas alparolojn, sendu ilin al la oficiala retadreso de HEA: hungario@gmail.com

István SZABOLCS