La 21-an de januaro 2025 je la 21:00 okazis evento: Babilado kun la prezidanto kaj sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) – (respektive Séan Ó Riain kaj Luigi Fraccaroli) pri Eŭropa Esperanto-Unio, la komuna hejmo por la eŭropa esperantistaro: kialoj, celoj, strategio.
La aranĝon organizis la Itala Esperanto-Federacio (IEF), kaj enkondukis Laura Brazzabeni, prezidanto de IEF.
“La interna ideo de Esperanto estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton.” (L. L. Zamenhof)
La registraĵo estas publika, IEF ĝin afiŝis ĉe sia Jutuba-kanalo. Jen la retadreso:
Mi invitas vin spekti kaj aŭskulti ĝin.
István SZABOLCS
estrarano de EEU