Endre Ady skribis en la Budapesti Napló (Budapeŝta Gazeto) 1906 : „La vivo fariĝas pli kaj pli komplika kaj malfacila. Ni ne havos tempon lerni cent lingvojn. Oni devas do zorgi pri tio, ke krom nia gepatra lingvo ni povu prosperi per unu komuna lingvo… Freneziĝi ni devus de la ĝojo, ke ekzistas plano, kiu lude nin enŝtelos inter la kulturajn popolojn. Aŭ, se ne plaĉas Esperanto, bonvolu do iu hungara scienculo eltrovi pli bonan mondlingvon.” (tr. Kalocsay) (Sur la kovrilbildo: juna angla viro tiel popularigas la mondlingvon.)
Speciala iniciato de la hungaraj esperantistoj okaze de la Monda Tago de Poezio: Laŭ ilia peto, esperantistoj el aliaj landoj tutmonde tradukas en siajn denaskajn lingvojn la poemon „Aŭtuna Foliaro” („Őszi falevelek”), verkitan en Esperanto antaŭ pli ol jarcento, en 1923, de la poeto Julio Baghy (1891–1967).
La kvalito de la tradukoj kaj la entuziasmo tutmonde pri la originala ideo atestas pri la forto de Esperanto-poezio kaj pri la rolo de Esperanto kiel transkultura, kunliganta kaj kuniganta ilo. Samtempe, ĝi pruvas, ke Esperanto ne celas anstataŭi naturajn lingvojn: la denaskaj lingvoj kaj la rajtoj ligitaj al ili estas unuarange gravaj ankaŭ por esperantistoj.
La plej sukcesa artefarita internacia lingvo, kiu ligis dekmilIonojn da homoj ekde sia apero en 1887, estas intime ligita al poezio. Ĝia kreinto, Lazar Ludoviko Zamenhof (1859–1917), pola okulkuracisto el Bjalistoko, jam en la unua libro pri Esperanto publikigis du proprajn poemojn kaj tradukon de poemo de Heine el la germana. Tiel, li emfazis la literaturan potencialon de la lingvo ekde la komenco. La lingvo povas adaptiĝi al preskaŭ ĉiu metrika formo.
Zamenhof komprenis, ke poezio, kiel la plej alta formo de lingva komunikado, povas esti ŝlosila por la sukceso de Esperanto kiel la plej sukcesa internacia lingvo ĝis nun.
Poezio ludis gravan rolon en tio, ke hodiaŭ, laŭ lingvistoj, ne ekzistas esenca diferenco inter la evoluo de Esperanto kaj tiu de tiel nomataj „naturaj lingvoj”.
Ĉe la turniĝo de la jarmilo, du esperantlingvaj poetoj estis nomumitaj por la Nobel-premio pri literaturo: la skoto William Auld (tri fojojn: en 1999, 2004 kaj 2006) kaj la anglino Marjorie Boulton (en 2008).
La monata literatura revuo kaj eldonejo Literatura Mondo (1922–1949) kaj ĝiaj du eminentaj kreintoj kaj redaktoroj, d-ro Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy, formis kreantan grupon, kiu en la historio de la hungara kaj Esperanto-literaturo meritis la distingan kaj honoran nomon „Budapeŝta Skolo”.
Tradukado el denaskaj lingvoj al Esperanto estis unu el la ĉefaj movfortoj de la Esperanto-movado ekde ĝia komenco, kaj ĝi restas tio hodiaŭ. En multaj kazoj, Esperanto kiel pontolingvo ebligis, ke la literaturo de malgrandaj popoloj iĝu alirebla en aliaj lingvoj. La hungaraaj ekzemploj estas elstaraj: la traduko de La Tragedio de l’Homo de Imre Madách al la malta lingvo tra Esperanto. Ne ekzistas alia hungara literaturo en la malta – ne estas malbona komenco unu el la ĉefverkoj de la hungara literaturo. Nun oni preparas la tradukon de La Knaboj de l’Strato Paŭlo, ankaŭ el Esperanto.
Jam cent jarojn la ĉinaj legantoj povas ĝui la rakontan poemon Johano la Brava de Sándor Petőfi, tradukitan el Esperanto al la ĉina. Kaj al la hungaraj legantoj tiel alvenis la granda epopeo de la kartvela popolo: La Kavaliro en Panterfelo de Ŝota Rustaveli en la traduko de Béla Vikár. Esperanto-tradukoj ofertas la plej grandan ŝancon por malkovri kaj konatigi la literaturon de malgrandaj popoloj.
La originala Esperanto-literaturo mem estas vasta mondo, kiu jam DE longe atendas malkovron. La epoko de tradukoj de Esperanto-verkoj al naciaj lingvoj alvenis. La plej granda Esperanto-epopeo, La Infana Raso de William Auld (1924–2006, skota poeto, tradukisto, eseisto, kiu parolis kaj uzis la internacian lingvon ekde la aĝo de 13 jaroj), jam estas havebla en la germana, hungara kaj itala lingvoj.
Kiel gustumaĵo, ni publikigas la poemon Aŭtuna Foliaro de Julio Baghy en la hungara traduko de István Szabolcs:
Baghy Gyula : Aŭtuna foliaro – Baghy Gyula : Őszi falevelek
Julio Baghy: Aŭtuna foliaro
Baghy Gyula: Őszi falevelek
Foliaro, flirte danca,
Levelei őszi fának
en koloroj centnuanca,
ezer színben táncot járnak,
prujnmordite ventpelate
hajtja a szél, csípi a dér,
ŝvebas ĉie: kampe, strate;
libegnek mind, teli a tér;
jen kuniĝas, jen dissaltas,
hol társulnak, hol elválnak,
tie sinkas, tie haltas
itt süllyednek, ott megállnak
por susuri, sible plendi,
panaszkodni zúgva-súgva,
jen funebre por silenti,
olykor gyászos csendbe bújva;
poste supren, ek pro blovo,
aztán fel egy széllökéssel,
sed sencele kaj sen povo
köröznek a légörvénnyel
ĝis ĝi ĉesas kirle krozi
céltalan míg kimerülnek,
kaj ariĝas por ripozi,
s megpihenni összegyűlnek,
kuŝi kiel morta garbo
hanyatt, mint a halott kéve,
sub soleca seka arbo
száraz, árva fa tövébe.