Ni plibonigu legokomprenon per Esperanto! –
István Szabolcs |
La rezultoj de PISA ne estas nur edukaj statistikoj: ili ankaŭ montras, al kiuj estos pli malfacile orientiĝi kaj sukcesi en la 21-a jarcento. Ekzistas tamen pedagogia metodo, jam elprovita en pluraj landoj, kiun indus ekzameni ankaŭ en Hungario.
En la PISA-esploro de 2025 la hungaraj 15-jaruloj atingis 452 poentojn pri legokompreno, kompare kun la OECD-mezumo de 461 poentoj. Tio signifas malboniĝon je 21 poentoj kompare kun 2022. (Okaze de la raporto pri la plej lasta PISA-esploro en 2025 indas memorigi, kio estas PISA. PISA estas mallongigo de la angla nomo Programme for International Student Assessment: ĝi estas internacia taksado de lernantaj atingoj fare de OECD, kiu esploras la kapablojn de 15-jaruloj, interalie pri legokompreno, matematiko kaj natursciencoj.)
Legokompreno ne estas lukso de kleriteco. Kiu en la aĝo de dek kvin jaroj ne povas kun certeco kompreni tion, kion li aŭ ŝi legas, tiu pli malfacile lernas profesion, pli malfacile plukleriĝas kaj pli malfacile orientiĝas en kontrakto, laboranonco aŭ en la ĉiam pli kompleksa mondo de informoj. Se oni ne sukcesas malpliigi tiujn diferencojn, malriĉeco kaj socia postrestado povas reproduktiĝi. Aparte grave estas, se la ŝancojn de infano grandparte determinas tio, laŭ riĉeco en kia familio li aŭ ŝi naskiĝis. Pro tio indas ekzameni ĉiun racian kaj pageblan pedagogian eblecon. Unu tia rimedo povas unuavide ŝajni surpriza: Esperanto – ne kiel fina celo, ne anstataŭ la angla aŭ la germana, sed kiel mallonga prepara programo.
Por tio ekzistas ankaŭ scienca bazo. Laŭ la legokomprena kadro de OECD PISA (OECD: Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo), por kompreni tekston necesas, krom la tekniko de legado, kono de vortoj, gramatiko kaj pli vastaj lingvaj kaj tekstaj strukturoj, kaj ankaŭ konscio pri tio, kiel ni komprenas kaj prilaboras tion, kion ni legas.
OECD ankaŭ atentigas, ke la evoluigo de legokapabloj ne okazas ekskluzive dum lecionoj de la gepatra lingvo: rolon en ĝi povas havi ankaŭ aliaj lernobjektoj, inter ili fremdaj lingvoj.
Ĝuste tian lingvan konscion celas evoluigi la kadre de Erasmus+ kreita Multilingual Accelerator (MLA) (= multlingva akcelilo), tio estas programo por akceli lingvolernadon. La 60-leciona programo, destinita al 8–10-jaruloj, baziĝas sur nur ĉirkaŭ 300 oftaj radikoj kaj afiksoj (morfemoj), tamen ĝi donas efektive uzeblan lingvoscion: la infanoj fariĝas kapablaj memstare formi frazojn kaj paroli, kaj ankaŭ legi kaj kompreni tekstojn. Por uzi la instrumaterialon, ankaŭ la instruistoj ne bezonas antaŭe scipovi Esperanton.
La metodo estis dum du jaroj elprovita en lernejoj de Bulgario, Kroatio kaj Slovenio. Fine de la programo la infanoj lernintaj per MLA estis komparitaj kun samnombra kontrolgrupo. La MLA-grupo atingis pli bonajn rezultojn en taskoj, kiuj mezuris la rekonon de gramatikaj nocioj de la gepatra lingvo kaj la komprenon de la funkciado de lingvo.
El tio ne sekvas, ke sesdek horoj da Esperanto pruveble plibonigas la rezultojn de PISA. Sed ja sekvas, ke estas science pravigite esplori, ĉu programo evoluiganta lingvan konscion povas plibonigi ankaŭ la legokomprenon en la gepatra lingvo kaj aliajn bazajn kapablojn.
Mi ne proponas, ke ni enkonduku Esperanton en la hungarajn lernejojn. Mi proponas multe malpli: ni elprovu ĝin.
La ideo ne estas nova. La brita eduka instanco jam en 1922 favore taksis lernejajn eksperimentojn pri Esperanto; instruistoj raportis pri pliboniĝo de la angla parolkapablo, tekstverkado kaj gramatika orientiĝo. En la 1970-aj jaroj kvinlanda eksperimento, gvidata de la hungara lingvisto István Szerdahelyi, esploris, ĉu Esperanto helpas evoluigi ĝeneralan lingvan scion, pli bonan komprenon de la gepatra lingvo kaj la lernadon de pliaj lingvoj.
La brita instruisto Tim Morley en sia TEDxGranta-prelego de 2012 nomis tiun metodon „saltotabulo”. Li raportis pri kvinjaraj infanoj, kiuj ankoraŭ luktis kun legado en la angla, sed en Esperanto spertis, ke ili kapablas legi. Ankaŭ la regula strukturo de la numeraloj videbligas la matematikan strukturon: dudek sep laŭvorte signifas „du dekoj kaj sep”.
La metodo ricevis atenton ankaŭ je Eŭropa nivelo. En la cifereca platformo de la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo la propono „EU bezonas pli bonan lingvolernadon” fariĝis la plej subtenata ideo en la temo edukado, kulturo, junularo kaj sporto. La propono pledis por tio, ke, surbaze de la spertoj de MLA, tiu prepara lingvolernada programo estu elprovita en ĉiuj 27 membroŝtatoj de EU.
Studo preparita en 2022 por la Komitato pri Kulturo kaj Edukado (CULT) de la Eŭropa Parlamento aparte elstarigis la saman iniciaton: inter 16 274 civitanaj ideoj ĝi estis la kvina plej subtenata. La studo prezentis MLA kiel sukcesan programon kaj raportis pri rapida kaj statistike signifa pliboniĝo de la fremdlingvaj kapabloj de 8–9-jaraj lernantoj. En Hungario lingvoscio estas ankaŭ per si mem socia demando. Laŭ la Hungara Centra Statistika Oficejo (KSH), en 2022 49 procentoj de la 25–64-jaruloj sciis almenaŭ unu fremdan lingvon, dum la proporcio en EU estis 75 procentoj. Inter tiuj,
kiuj finis maksimume ok klasojn, la proporcio estis nur 15 procentoj, dum inter diplomitoj ĝi estis 78 procentoj. Lingvoscio tiel parte fariĝas socia privilegio.
En kelkaj lernejoj kun lernantoj el malsamaj sociaj medioj povus komenciĝi proksimume 60-hora programo por lernantoj de la tria lernojaro de la malsupera ŝtupo, kun taŭga kontrolgrupo. Ni mezuru, ĉu evoluas la legokompreno en la gepatra lingvo kaj la lingva konscio, ĉu pliboniĝas la kapabloj pri skribado, legado kaj kalkulado, ĉu fortiĝas la memfido pri lingvolernado, ĉu poste fariĝas pli facila la lernado de aliaj lingvoj – kaj antaŭ ĉio: ĉu la metodo helpas tiujn infanojn, kiuj pro sia familia fono startas el malavantaĝa pozicio.
Se ĝi ne funkcias, ni diru tion. Se ĝi funkcias, ni uzu ĝin.
PISA donis averton. Estas nia socia respondeco ne akcepti rezignacie, ke la estontecon de infano jam ĉe la starto grandparte determinas tio, laŭ riĉeco en kia familio li aŭ ŝi naskiĝis. Esperanto ĉi tie ne estas celo, sed esplorenda rimedo. Ne necesas kredi je ĝi. Necesas elprovi ĝin kaj mezuri la rezultojn.

La aŭtoro estas eksa prezidanto de la Hungaria Esperanto-Asocio.
https://esperantohea.hu/javitsuk-eszperantoval-az-olvasast/
Esperanto as a springboard to language learning
Esperanto kiel saltotabulo al lingvolernado
Az eszperantó mint ugródeszka a nyelvtanuláshoz
Ni plibonigu legokomprenon per Esperanto – la artikolo en Népszava 2026-09-21
