Nova bitlibro de HEA – Novelaroj de Kálmán Mikszáth

Slovakaj kunfratoj
La bonaj palocoj
Novelaro de Kálmán Mikszáth
Tradukis Jozefo Horvath

Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) aperigis en sia serio de bitlibroj du novelarojn de Kálmán Mikszáth (1847-1910), kiuj alportis famon kaj konatecon al la juna verkisto. Li noveligas la lokojn kaj popolojn (la slovakan kaj la palocan) de sia naskoloko kaj infanaĝo (Altlando: slovakoj de la montaroj kaj hungaraj palocoj de la submontaro) kun amo kaj simpatio, tamen ne sen komprenemaj ironio kaj kritiko en romantike anekdotema stilo. Li skribas pri ĉiutagaj, simplaj homoj, en kies sorto li tamen ekvidas jen komikon, jen tragediojn sen rekta, tamen sentebla socia kritiko. Li utiligas la fabelojn, superstiĉojn, popolkredojn, aŭditajn en sia infanaĝo. Li unua aplikas la nerektan liberan parolon.

De la verkisto aperis en Esperanto en la eldono de HEA ankaŭ la romano „La nigra urbo” (trad. Jozefo Horvath).

La e-libro libere elŝuteblas ĉe
https://verkoj.com/tradukistoj/jozefo-horvath/