Ünnep – Zamenhof-festo 2024 de HEA

Hungaria Esperanto-Asocio
ĝoje invitas Vin kaj vian Familion

al sia Zamenhof festo

Loko: Cserepesház 1144 Budapeŝto, XIV-a distrikto, str. Vezér 28/b. (De Örs vezér tere per la trolebuso 82, de antaŭ la aĉetcentro SUGÁR)
Tempo: la 15-an de decembro 2024, je la 11-a horo.

Bonvolu alveni de la 10-a, por kotizado, libroaĉetado.

El la programo:

Komuna kantado de la himno kun piana akompano
1. Parolo de Perlo Miela pri Ludoviko kaj Klara Zamenhof
2. Mesaĝo de la C komitatano, Stefan MacGill
3. Rememoro pri la antaŭnelonge mortinta István Nemere – Lilla Domsits – Anna Besenyei
4. Deklamo de ŝatataj poemoj de István Kabók
5. Muzika kontribuo per piano de Miklós Simonyi
6. Prelego de Josip Pleadin (el Kroatio) pri la 100 jara poetino Zora Heide
7. Projekciado de bildoj pri la ĉi-jara UK en Aruŝo de István Szabolcs
8. Kontribuo de Kornélia Nagy – prezentata de Perlo Miela
9. Mesaĝo de la doktora geedza paro, Julianna kaj Ludoviko Molnár
10. Kantado de Anjo Amika
11. Transdono de supera ZEO-diplomo fare de László Szilvási
12. Komuna kantado de kristnaskaj kantoj tradukitaj de Imre Szabó, Pál Gajdos kaj Antono Samak

Post la festo: kunpensado, priparolado pri la futuro de HEA kaj florkronado de la busto de Zamenhof. (Ni devas forlasi la lokon je la 14-a horo.)