Nia honorprezidanto d-ro József Takács

József Takács estis medicinstudento en 1909. Tiam li fariĝis esperantisto kaj tio restis ĝis la fino de sia vivo. Li vivis kiel dentokuracisto ĝis 1923 en Kaposvár , en 1923 li transloĝiĝis al Budapeŝto, poste en 1930 al Nagymaros. Forirante el Kaposvár la loka grupo elektis lin honorprezidanto.

D-ro József Takács estis elstara kursestro kaj multfaceta movadorganizanto. Li kompilis Esperanto vortaron (1923), li redaktis la Hungaran Esperantiston kaj la Hungaran Heroldon (1923-1926, resp. 1932-1934), de 1911 ĝis lia morto havis diversajn funkciojn en la estraro de la landa Esperanto asocio, dum pluraj periodoj estis ĝia sekretario, respektive ĉefsekretario.

El siaj kolektaĵoj li fondis en Nagymaros la Hungarian Esperanto Muzeon, kies parto estis la plej granda Esperanto biblioteko de Hungario, aparte ties sekcio de periodaĵoj enhavis plurajn raraĵojn. Pere de eksterlandaj interŝanĝoj kaj aĉetadoj li traserĉis kaj akiris malnovajn, en la mondo nur en unusola ekzemplero restintajn eldonaĵojn.

En 1934 en Ĉehoslovakio aperis lia verko la „Katalogo de la Esperanto-gazetaro”, kiun la bibliotekistoj kaj kolektantoj tutmonde konsideras baza verko, kaj la „Poŝkatalogo de la esperantaj porokazaj glumarkoj”. La Tutmonda Asocio Kolektanta elektis lin prezidanto, kaj li fariĝis redaktoro de la faka periodaĵo Tutmonda Kolektanto.

En siaj loĝlokoj (en ĉiuj tri urboj) li agadis kiel UEA delegito inter 1938 kaj 1940 li estis la hungaria ĉefdelegito de UEA. Tamen li devis rezigni pri tio kaj pri kelkaj aliaj funkcioj pro sia juda deveno.

Dum la milito li servis en laborservula kompanio en Jolsva (Jelšava), al tiu trupo oni sendis nur kuracistojn kaj inĝenierojn, do tiel koncentrite la armeo neniel profitis de ilia faka scio. Kompreneble ne tio estis la celo, fakte ankaŭ tiu ĉi estis punkompanio.

En Budapeŝto la 15-an de oktobro 1944 ekis la regado de la sagokrucanoj. La potencotranspreno de sagokrucanoj trafis la kompanion en Pusztavám, departamento Fejér. La sekvan tagon, la 16-an de oktobro oni devigis la 160 (laŭ aliaj fontoj 216) kuracistojn kaj inĝenierojn de la kompanio, inter ili la esperantiston d-ron Takács József fosi iliajn amastombejon. Poste oni envicigis kaj mitralis ilin en la fositan truon.

La unua postmilita asembleo de la landa asocio elektis d-ron József Takács post morto eterna honorprezidanto la 26-an de majo 1946.

La riĉa materialo de Nagymaros de Hungaria Esperanto Muzeo, kiu enhavis ankaŭ unikajn raraĵojn, perdiĝis senspure. Pluraj kaj plurfoje provis trovi ĝin, sed senrezulte. Dum la lastaj jardekoj la nomo de d-ro József Takács kaj la amasmurdo de Pusztavám estis forgesitaj, sed ni volas ŝanĝi tion.

La 6-an de novembro ni omaĝos al lia memoro en Nagymaros.

Anna Besenyei

estrarano de HEA