Premio Maertens 2025 al Stela Besenyei-Merger

Premio Grégoire Maertens 2025
La Premio Grégoire Maertens 2025 estas aljuĝita al Stela Besenyei-Merger pro ŝiaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado! 🌟

Stela, denaska esperantistino, estas konata pro siaj inspiraj laboroj en la dokumentado de la denaskula fenomeno kaj siaj esploraj kaj edukaj iniciatoj, inkluzive de podkastoj kaj literaturaj projektoj.
Ŝia kapablo inspiri aliajn esperantistojn kaj krei novajn komunumojn en la reto estas rimarkinda!
Gratulon, Stela! 👏💚

En UEAviva, la jutubkanalo de UEA, eblas spekti intervjuon kun la premiito, kiun faris Mark Fettes, eksa prezidanto de UEA kaj ano de la juĝkomisiono, la 13-an de decembro 2024, ekde la 1-a de januaro 2025 publike spekteblan. Spektu nun ĉi tie (sube kaj senreklame) aŭ ĉe https://mallonge.net/1ix.

Hungaria Esperanto-Asocio tutkore gratulas al Stela!