Interkulture kaj inkluzive Beograd – Zemun, 17–24 aŭgusto 2024

Interkulture kaj inkluzive Beograd – Zemun, 17–24 aŭgusto 2024
● La 88-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE)
● Seminario pri interkultura komunikado kaj kompetento, trejnado de instruistoj kaj aktivuloj de Esperanto
● Regiona interkonsiliĝo de esperantistaj instruistoj kaj aktivuloj de Balkanio kaj Danubio

Inter la 17-a kaj la 24-a de aŭgusto mi ĉeestis la Kongreson de Blindaj Esperantistoj en Beogrado, kiu evento estis ankaŭ la ĉeesta renkontiĝo de la Balkana Kunlabora Laborgrupo kaj la seminario de Duncan Charters titolita Interkultura komunikado kaj kompetento.

Mi ne estis en Beogrado de kvardek jaroj nek mi renkontiĝis kun serbaj, serbiaj esperantistoj en la lastaj tri jaroj, de kiam mi plenumas movadajn taskojn, kaj nun mi ege ĝojis interkonatiĝi kun ili persone. Mi trovis bonegajn samideanojn, kiuj faras altkvalitan laboron kaj en la movado kaj rilate al la propra kaj tradukita literaturo de Esperanto.

Mi havas facilan taskon per la preparado de la raporto, ĉar detala serba interreta artikolo aperis post la fermo de la Evento kaj mi devis preskaŭ nur traduki ĝin. Tamen mi ŝatus aldoni kelkajn personajn impresojn, same kelkajn detalojn, kiuj ne estis menciitaj en la artikolo, ekzemple, mi prezentis ĉeeste mian jam konatan proponon pri fondo de serio de someraj kunvenoj en ses urboj ĉirkaŭ la kuna landlimo de Hungario, Serbio kaj Rumanio – laŭ la ekzemplo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Mi parolos pri tio en aparta artikolo – provizore mi nomas ĝin La Sesurba Projekto.

Kiam mi alvenis sabate malfruposttagmeze, la ĉambroj jam estis proksimume disdonitaj kaj oni tuj petis min esti la akompananto de la 80-jara blinda onklo Angel Sotirov, kiu venis el Bulgario, el mia plej ŝatata urbo, Plovdiv. Mi neniam antaŭe faris ion tian, sed ni tuj komencis nian kunan entreprenon kaj ni rutine supreniris al la dua etaĝo kaj ni instaliĝis en trilita ĉambro de la dormejo.

Estis varme freneze varme. Ni tuj iris bani nin, estis du duŝejoj, du lavujoj, kaj du necesejoj por tri ĉambroj por ses aŭ sep homoj – do dormokondiĉoj, kiel antaŭ preskaŭ kvindek jaroj en Moskvo en la universitata studenthejmo, do mi rutine mastrumis la aferojn. Onklo Angelo kaj mi tiam poste ekzercadis nin kiel iri al kaj el la banĉambro se la bezono ekestiĝos nokte. Onklo Sotirov tuj prezentis sian libreton kiel donacon al mi : Neniu estas profeto en sia urbeto, dudek unu mallongaj leteroj-rakontoj pri diversaj homoj kaj eventoj, inkluzive de poemo dediĉita al la memoro de Vasilij Eroŝenko, fama rusa-ukraina poeto de la antaŭa jarcento.
(vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Ero%C5%9Denko)

La libro estis eldonita de eldonejo Fenomen en Sofio en 2018.

La Vaganto verdostela
al Vasilij Eroŝenko

Naskiĝinta en Rusujo,
Verkas vi en Japanujo.
Viaj verkoj estas belaj,
La fabeloj – eĉ ribelaj!

Havas vi aglegan koron!
Vi priskribas popolmorojn.
Estas vi lingvist’ elstara,
Ankaŭ pedagog’ longjara.

Ludis vi en muzikbandoj…
Loĝis vi en multaj landoj,
Instruante Esperanton,
Iĝas vi verdstelvaganto.

Dum la vespero de nacioj Onklo Angelo eĉ deklamis al ni la poemon.
Je la deka la saman vesperon informis min Aranka László, ke alvenis unu alia bulgaro kaj ke mi permesu ke li enlitiĝu en nia ĉambro – kial ne, kaj tiel mi renkontiĝis kun la 78 jarojn aĝa Onklo Georgi Miĥalkov. El Sofio aŭ el iu antaŭurbo de ĝi, mi hontas mi jam ne memoras la nomon. Onklo Georgi post ne pli ol dek minutoj da interkonatiĝo donacis al mi sian libreton: Posteuloj de Ahasvero de eldonejo Socio kaj Esperanto en Sofio en la jaro 1997.

Ĉu ĉiu bulgaro nepre havu sian libron?! Ho! Fariĝis amuze kaj tiel restis dum la tuta tempo dum ni kunĉambris.
En la mondo venis nova sento! Iŝtvane ! – atentigis min Onklo Angelo ĉiumatene uzante kvazaŭ ian vokativon similan al la serba…ŝajnis domaĝe ke la Majstro ne enkondukis la Vokativon kiel tio estas en la serba-kroata lingvo por mi tiom plaĉa gramatikaĵo… Mi povintus diri responde Onklo Angele aŭ Onklo Georgie…
Onklo Angelo baldaŭ divenis mian originan profesion kaj poste la parolo nur temis pri tio kion faras kaj kion ne faras la bankistoj – kaj mi bonhumure evoluigis la temon do ni tuttempe bone amuziĝis kune. Ambaŭ Onkloj parolis ankaŭ aliajn lingvojn krom Esperanto, Georgi estis mondvidintulo precipe li restadis multe en la arabaj landoj – li estis gruisto kaj laboristo ĉe Cirko. Li spertis varmegon en la arabaj landoj multe pliajn ol tio kio estis en la studenthejmo…

Lia libreto temis pri lia vivovojo en la cirko-branĉo.

Citaĵo el la ferma ĉapitro:

Se vi estas timema,
do timu la homojn.
La bestoj ja preterpasos vin!
Dum mia veturado en la cirko kaj post tio, mi havis kontaktojn kun konatoj kaj nekonatoj. Kiel mi jam notis, multaj homoj entuziasme parolis pri iuj artistoj kaj pri la cirkoarto ĝenerale. Foje iuj skeptike parolis pri tio. Ili asertas ke la cirkoarto ne estas tiel malfacila. Ili eĉ supozas, ke en la cirko ĉio nur aspektas danĝera, ke la risko ne estas tiel granda. Mi mencias tion por montri, ke iuj homoj tute senrespondece parolas pri io nekonata al ili. Se iu el tiuj skeptikuloj almenaŭ foje ludus trapezon sub la cirkokupolo aŭ se li enirus ĉe tigrojn aŭ leonojn, certe li komprenus la veron pri la granda risko en la cirko. Certe li konvinkiĝus, ke estas sufiĉe pli facile kaj sendanĝere paroli sensencaĵojn ol dediĉi multan tempon kaj grandan penon por krei cirkoprogrameron. Estas vero, ke la artistoj en la cirko posedas ian talenton, sed neniu programero estas atingebla sen konstanta kaj obstina laboro.

Ĉu li estis nur gruisto, cirkisto aŭ plie spertulo de la vivo, filozofo, nestoro de la belgrada kompanio – partoprenintaro.
Nekutime ni havis ne unu sed du nestorojn kaj mi estis la feliĉulo kiu ĝuis ilian persiston.
Ili estas ankoraŭ ĉiam antaŭ miaj okuloj kiam ili trankvile, dignoplene kaj impone enmarŝas la manĝejon trifoje la tagon matene, tagmeze kaj vespere – iom pli malfrue ol la aliaj sed ne intence. Aĝuloj sen aĝo – viroj-leonoj, kiuj jam batalis siajn batalojn kaj ne plu serĉas novajn, sed ili restis leonoj, sed male al la besta mondo, ili ne moviĝis flanken por ne stari en ies ajn vojo, sed restis en la kompanio, levante ties lumon kaj vivecon.
Iŝtvane, en la mondon venis nova sento!

Mi do deĵoris ĉe blindulo Onklo Angelo nur kelkajn horojn kaj Onklo Georgi jam la unuan nokton transprenis de mi la respondecon.

La programo enhavis multajn emociajn momentojn. Zemun – Zimony estis la plej lasta grundero de la iama monarkio Aŭstrio-Hungario kaj la kongresejo troviĝis tie.

La lernejo por blinduloj kaj duonvidantoj estis do establita en Beogrado en Zemun, – Zimony en la hungara -, ĉe la fino de la unua mondmilito. Ĝia rakonto estas interesa. En 1916 kaj 1917, la francoj rifuĝigis per ŝipoj la serbajn vunditojn al Bizerte, Tunizio, kune kun tiuj soldatoj kiuj estis blindigitaj en la gasatakoj. Post la mondmilito la militistaro de Serbio transdonis teron kaj konstruaĵojn de sia propra kazerno en Zemun por tiu celo. La grandvalora Brajla biblioteko – konsistanta el pli ol tridek mil brajlsignaj libroj – postvivis ankaŭ la NATO-aeratakojn en 1992, kvankam la kazernoj en la tuja najbareco de la lernejo estis detruitaj de bomboj. Hodiaŭ estas bela loĝkomplekso sur ĝia loko. Mi partoprenis ankaŭ en aliaj, por hungaroj emociaj memorspertoj. Do, mi povis supreniri al la Zimony-turo aŭ viziti la monumenton Hunyadi sur Kalemegdan. Estis bona sento vidi ankaŭ la hungaran surskribon sur la monumentŝtono – mi ne komprenis, kial mi renkontis la nomon Belgrád kaj ne Nándorfehérvár, ĉar mi pensas ĉi tie, se temas pri historio, tiam la lasta taŭgas pli bone. Mi eksciis ĉe la Zimony-turo en Gárdoŝ, pri Hunyadi, ke li fakte estis serbo. Mi estiĝis pli ol feliĉa pri tio, ju pli da komunaj herooj trovas la najbaraj popoloj reciproke en la komuna historio estas des pli bone, sed por ni, Esperantistoj, tio ne plu estas tiom ekscita afero, ni havas pli gravan komunan aferon inter ni, kaj mi povas tion plej plene konfirmi, ke tion mi sentis ankaŭ ĉe niaj serbaj samideanoj. La tagon de la ekskurso, la hungara sesopa delegacio omaĝis ĉe la historiaj memorlokoj en Kragujevac, simpatiante kun la serba popolo pro la teruraĵoj, kiuj trafis la serban popolon dum la dua mondmilito. Estis ŝoka travivaĵo.

Mi devas mencii ankaŭ la vesperon de Saŝa Pilipoviĉ. Mi aŭdis kaj vidis lin ludi antaŭ publiko multajn fojojn: BET, Germana100-a Kongreso, Strasburgo kaj du UK-oj – mi pensas, ke li faris tiel furoran spektaklon, ke neniu el ili povus eĉ paŝi en ĝiajn spurojn. Tio veras ankaŭ por kaj la monologoj kaj la kantoj. Mi esperas, ke mi povas gustumigi ankaŭ ĉi tion per la alkroĉitaj ekzemploj.
Mi nepre menciu Oĉjon István Kabók iaman lernanton de la lernejo en Zemun (la Kongresejo) – antaŭ sesdek jaroj li lernis ĉi tie, kaj nun dum la nacia vespero li deklamis elstarajn hungarajn poemojn kiel la Maljuna cigano – Vén cigány de Vörösmarty Mihály,
Mi ne povas scii – Nem tudhatom de Radnóti Miklós kaj la Tri reĝoj – Három királyok de József Attila.
Oĉjo Piŝta, mi esperas ke viajn pasiajn deklamadojn mi ankoraŭ multfoje reaŭdos!

Mi skribis la sekvajn frazojn en mia dankoletero al la organizantoj, kaj antaŭ ol publikigi la artikolon, mi fermos mian raporton per ĉi tio:

Karaj Gesamideanoj,

mi elkore dankegas Vin pro la invito kaj tre sukcesa aranĝo de la Balkana Renkontiĝo kaj rilataj eventoj inter la 17-a kaj 24-a de aŭgusto.
La etoso kaj la travivaĵoj longe restos en miaj memoroj.
Оd срца се захваљујем вама и свима на свему и честитам!

Mi salutas kaj dankas vin ankaŭ en la nomo de la Estraro de la Eŭropa Esperanto-Unio.
La Renkontiĝo havas modelvaloron por la estonteco kiel tion havas la Kunlaboro enkadre de la Balkana Kunlaboro Korespondo Listo.

Mi alportis al la Kongreso la Verdan Flagon, la plej bonan simbolon de la paca kaj fruktodona Kunlaboro kaj Kunvivado de Balkanaj kaj najbaraj landoj, popoloj, iam ajn en la kuna historio kaj kiu estas ne nur simbolo sed garantio por nova Estonteco superonta la Nuntempon.

Fakte tiu Estonteco estas jam en niaj manoj kaj kiel ĉi Renkontiĝo montris tio jam montriĝas bone kaj emocie.

La 88-a KONGRESO DE BLINDAJ ESPERANTISTOJ OKAZIS EN ZEMUN PASINTSEMAJNE Nevena Jovanovic, sabato, la 31-a de aŭgusto 2024, 21:20 Balkanmagazin
„Se neniu estus informita pri Esperanto, tiaj projektoj kaj Esperanto mem estus senesperaj” (Malfermo de la Kongreso: Jovan Zarković, tradukisto kaj prezidanto de la Asocio de Esperantistoj de Serbio)
Ĉi-jare, la 88-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj estis organizita en kunlaboro kun la Internacia Asocio de Blindaj Esperantistoj kaj la Asocio de Esperantistoj de Serbio ĉe la lernejo por blindaj kaj vidhandikapitaj infanoj „Veljko Ramadanović” en Zemun, de la 17-a ĝis la 24-a de aŭgusto. Ĉi tiu kongreso, kiu estas regule okazigita ĉiujare en malsama lando, estas tre grava evento por la serba kulturo kaj ricevis subtenon de multaj sponsoroj.
La seminario, kiu estis integra parto de la kongresa programo, ricevis financan subtenon de:
• EU-programo Erasmus+ tra ĝia nacia agentejo en Serbio: Tempus Foundation
• UEA (Universala Esperanto-Asocio)
• ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).

Krome, UES (Asocio de Esperantistoj de Serbio) ĝuas la financan subtenon de sia ĝenerala sponsoro Nemoveblaĵa Agentejo „Heroldo” Jagodina kaj ĝia amiko Informatika a.d. Beogrado. Organiza kaj programa subteno por la kongreso en iuj aspektoj estis provizita de la Asocio de Blinduloj de Serbio, la Turisma Organizo de Beogrado, la Heredaĵo de Nikola Koka Janković en Kragujevac kaj la Memora Muzeo „Oktobro 21” en Kragujevac.

Serbio gastigis dudek landojn. La kongreson partoprenis 56 homoj (el kiuj 29 estis blindaj aŭ vidhandikapitaj) el 14 landoj: 21 el Serbio, 6 el Hungario, Italio kaj Kroatio, 3 el Bulgario kaj Germanio, kaj 2 aŭ 1 el Belgio, Bosnio kaj Hercegovino, Francio, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Rusio kaj Usono. Bedaŭrinde, du registritaj partoprenantoj el DR Kongo kaj unu el Komoroj ne povis partopreni pro problemoj kun vizakiro.

Estas rimarkinde, ke preskaŭ ĉiuj generacioj estis reprezentitaj ĉe ĉi tiu kultura evento. Kvankam estis anoncita oficiala ĉeesto de reprezentantoj de la ministerioj pri edukado kaj kulturo ĉe la malfermo de la kongreso, neniu el ili aperis. Same, la gazetaro estis tre malĝojiga ĉi-foje, ĉar neniu el la ĵurnalistoj, krom raportisto de la Balkana magazino, aperis. Tamen, por ne malbonigi la atmosferon por la legantoj kaj por prezenti ĉiun segmenton de la bone elpensita kaj plenumita kongreso kiel eble plej detale, ni ne traktos la verajn kialojn de la neĉeesto de malinteresataj personoj.

El la internacia Esperanto-movado, Duncan Charters, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), estis la plej grava inter la ĉeestantoj. Ankaŭ kontribuis al ĉi tiu sep-taga kunveno per siaj agadoj: Nedeljka Ložajić, prezidanto de la Internacia Asocio de Blindaj Esperantistoj (LIBE), Jovan Zarković, prezidanto de la Asocio de Esperantistoj de Serbio kaj de la Asocio de Sciencaj kaj Profesiaj Tradukistoj de Serbio; Radojica Petrović, membro de la estraro kaj iama prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI); Aranka Laszlo, prezidanto de la nacia sekcio de ILEI en Serbio, kaj Saša Pilipović, internacie konata esperantista aktoro kaj muzikisto.

Malferma Ceremonio

Jovan Zarković, Prezidanto de la Asocio de Esperantistoj de Serbio kaj de la Asocio de Sciencaj kaj Profesiaj Tradukistoj de Serbio, bonvenigis ĉiujn en nomo de siaj membroj.

“Nia Asocio interesigis sin pri Esperanto antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj,” rememoris Zarković, kaj daŭrigis: “Kiam la Universitato Apeiron el Banja Luka (Republika Srpska) organizis grandan internacian lingvistan simpozion, la tiama redaktoro de nia scienca revuo Tradukisto, Zoran Jovanović, proponis, ke nia asocio faru prelegon pri la historio de planlingvoj, kun speciala referenco al Esperanto. La prelegon preparis la tiama prezidanto de nia Asocio, kaj ĝi altiris la atenton ne nur de la partoprenantoj de la simpozio, sed ankaŭ de nia Asocio. Tiutempe ni lernis multajn novajn aferojn, ekzemple, ke Unesko publikigas sian revuon Kurir Uneska en Esperanto, kaj ke en Vikipedio, el ĉirkaŭ tricent lingvoj, Esperanto rangas 34-an lokon laŭ la nombro de artikoloj kaj uzantoj (pli bone ol, ekzemple, Serbio, Bulgario, Slovakio, ktp.).”
Jovan Zarković poste parolis pri la laboro kaj precize menciitaj aktivecoj de sia Asocio. Li menciis la fondadon de sekcio por planlingvoj, same kiel la fakton, ke la Asocio de Sciencaj kaj Profesiaj Tradukistoj de Serbio grandparte helpis aktivigi la Asocion de Esperantistoj de Serbio. Li emfazis, ke pasintjare ili publikigis la unuan libron en Esperanto—romanon titolitan La Serba Koro de Johanovo de Veselin Dželetović—kaj anoncis la planitajn aktivecojn por ĉi tiu jaro.
En neniel malpli solena tono, la plej grava gasto de la kongreso, Duncan Charters, Prezidanto de la Mond-Asembleo de Esperanto (UEA – Universala Esperanto-Asocio), faris bonvenigan parolon al la ĉeestantoj.

Ni devas mencii nur kelkajn gravajn detalojn el ĉi tiu afabla prezentaĵo. Duncan Charters, Prezidanto de UEA, emfazis la gravecon de Esperantistoj el la perspektivo de la strategia planado de UEA, kiu, laŭ li, baziĝas sur kvar kolonoj: kunlaboro, informado aŭ komunikado, rilatoj kun eksteraj organizoj, kaj edukado.

Kiel la baza fadeneto de la unua kolono (kunlaboro), li menciis Esperanton, komunanan lingvon kiu estas logika solvo por solvi la reciprokan bezonon de komunikado, kio neeviteble kondukas al solvo.

La dua kolono implicas la bezonon de Esperantistoj esti informitaj pri projektoj, kunlaboro, kaj pli bona kompreno de projektadministrado – planado kaj efektivigo de projektoj. “Se neniu estus informita pri Esperanto, tiaj projektoj kaj Esperanto estus senesperaj.”

La tria kolono de la strategia planado de Esperanto estas rilatoj kun organizoj ekstere de la Esperanto-movado.
Edukado, kiel la kvara kolono, li klarigis tiel: “Instruado de Esperanto estas tre grava. Granda avantaĝo de Esperanto estas, ke ĝi faciligas la lernadon de aliaj lingvoj, sed eĉ pli grave hodiaŭ estas, ke Esperanto reprezentas eniron al rilatoj kun aliaj kulturoj. Ĉi tio estas nia ĉefa forto, ĉar Esperanto povas, en kelkaj semajnoj aŭ monatoj, ebligi al blinduloj fari kontaktojn kun aliaj grupoj el diversaj landoj kaj kulturoj, kie estas precipe grava, ke temas pri komuna lingvo, kiun ĉiuj lernis.”

Eventoj dum la Kongreso
Dum la Kongreso, estis okazigita seminario por Esperanto-instruistoj kaj aktivuloj kun jenaj temoj:
• Interkultura komunikada kompetenteco
• Projektadminstrado
• Financado de projektoj el la EU-programo Erasmus+
• IT- kaj artefarita inteligenteco-iloj en la servo de la blinduloj kaj malbone vidantoj
• Spertoj pri retinstruado de Esperanto kun miksitaj grupoj de blindaj kaj tute vidantaj Esperantistoj
• Amika kaj ĝoja rilato inter vidantaj kaj blindaj personoj
La tuta programo estis planita kaj realigita laŭ la ĉefa temo de la kongreso: Interkulturismo kaj inkluziveco, kun la sekvaj enhavoj:
• Konversaciaj Esperanto-ekzercoj po unu horo ĉiutage
• Individuaj prelegoj pri diversaj temoj el Esperanta kaj ĝenerala kulturo
• Turisma Programo:
• Vizitado de la Respublika Placeto, Knez-Mihailova Strato, kaj Kalemegdan
• Vizito al Oplenac kaj Kragujevac
• Ekskurso, vidado de la Zemun- kaj kun vizito al la Sibinjanin Janko-Turo kaj vespermanĝo sur barĝŝipo sur la Danubo
• Vespera kultura kaj artisma amuziĝprogramo: vespero por konatiĝo, muzikaj koncertoj kaj poeziaj recitoj de Esperantistaj artistoj, internacia artvespero
• Literatura Vespero kun Legadoj de Originala kaj Tradukita Esperanto-Literaturo; la vizito al Kragujevac kaj Šumarice donis okazon legi kaj analizi la poemojn de Desanka Maksimović „Krvava bajka” en Esperanto-traduko kaj la originalo, same kiel kelkaj aliaj poemoj de Desanka
• Ronda Tablo pri Kunlaboro inter Esperantistoj en la Balkanoj kaj najbaraj landoj
• Konsilado pri Instruado kaj Disvastigo de Esperanto en la Regiono
Dum la Kongreso okazis ankaŭ la Asembleo de la Internacia Asocio de Blindaj Esperantistoj (LIBE).
La partoprenantoj vizitis la LERNEJON POR BLINDAJ KAJ MALBONE VIDANTAJ/VIDHANDIKAPITAJ STUDENTOJ „Veljko Ramadanović” (School for Blind and Visually Impaired Students), kie la Kongreso okazis, kaj konatiĝis kun ĝiaj aktivecoj kaj kapabloj por produkti edukajn materialojn kaj didaktikajn helpilojn por infanoj kun vidaj difektoj de infanĝardeno ĝis mezlernejo, por siaj propraj bezonoj kaj por studentoj inkluzivitaj en aliaj edukaj institucioj.
Bonvolu noti, ke la konversacia Esperanto-kurso, po unu horo ĉiutage, estis gvidata de Natalija Kasimova, blinda Esperantistino el Germanio, origine el Rusio.

Fermado de la Kongreso kaj Interŝanĝo de Emociaj Spertoj

Je la lasta tago, post la disdono de diplomoj kaj la fermo de la kongreso, la organizantoj diskutis la esencajn aferojn por Esperanto. Ili notis kelkajn malavantaĝojn, kiel la mankon de klimatizilo kaj la malkomforto pro la varmo kaj moskitoj. Oni ankaŭ rimarkis la bezonon renovigi kaj modernigi la ceremonian halon de la lernejo, kaj ili alvokis homojn por helpi en la necesaj laboroj.
Fine, estis menciitaj estontaj planoj por Esperanto-aktivismo en Serbio, inkluzive de interretaj kursoj kaj internaciaj kongresoj, ĝis la renkontiĝo denove!

Pri la Lernejo – traduko el la serba:
La historio de nia lernejo estas iom nekutima. Ĝi formiĝis en la ventego de la 1-a mondmilito malproksime de nia tiam okupata patrujo en Bizerta (Afriko) la 13-an de decembro 1917. La lernejo situis origine en la kazerno „Lambert” de la francaj trupoj. La unuaj lernantoj de nia lernejo estis serbaj soldatoj, kiuj perdis la vidon kaj aŭdon en la unua mondmilito, kiu estis ankoraŭ daŭranta.

La fondinto, administranto kaj unua instruisto de nia lernejo estis Veljko Ramadanović (1874-1943), filantropo kaj pedagogo, la sola persono en nia lando, kiu tiam konis pedagogian laboron kun blinduloj kaj surdmutuloj. En la unuaj tagoj ĉeestis la lernejon 14 blindaj kaj 4 surdmutaj loĝantoj. Veljko Ramadanović sukcesis venki la komencajn malfacilaĵojn. Kiel bona organizanto kaj efektiviganto, li sukcesis vigligi aliancitajn humanitarajn misiojn, ĉefe el Francio, Anglio kaj Ameriko, por helpi la laboron de la lernejo, ĉefe en financaj kaj materiaj terminoj. En 1918, Ramadanović presis la unuan enkondukon por blinduloj en brajlo, kiun li adaptis al nia lingvo en 1895 kaj kiun la serba registaro „ricevis” en 1896.

En la komenco, instruado estis baza kaj metia. Blinduloj tie estis trejnitaj pri trikado, teksado, peniko, presado kaj korbofarado, same kiel muziko kaj masaĝo. Fine de la restado en Bizerte, la lernejo havis 18 blindulojn kaj 8 surdmutajn studentojn.

Post la liberigo de la lando, la lernejo translokiĝis al Zemun en aprilo 1919, kie ĝi laboris por tempo en la „Spirtina House” (hodiaŭ la Zemun Native Museum). Tiun jaron, 4 knaboj kaj 2 knabinoj venis al lernejo. En April 1920, la lernejo translokiĝis al sia nuna loko en Zemun, en la iama kazerno de la aŭstro-hungara armeo, kiuj estis adaptitaj por la bezonoj de handikapuloj.

Tio malfermas novajn perspektivojn por la pluevoluigo de edukado por vidhandikapitoj en Serbio. Tiun jaron, la estonta reĝo Aleksandar 1 Karađorđević vizitis la lernejon kaj la lernejo estis nomita laŭ li. Ekde tiam nia lernejo ricevas sian fizionomion. Tiam formiĝis bazlernejo, kiu funkciis laŭ la regula instruplano. Samtempe fondiĝis trijara faklernejo, kiun la plej multaj studentoj frekventas post fini la bazlernejon. Ĉiuj el ili sukcese ricevis laboron post kompletigo de sia edukado kaj estis prizorgataj. Ekde 1920, la lernejo fariĝis ŝtata institucio pri kiu zorgos la Ministerioj pri Edukado kaj Socia Politiko.

1.Ligilo al la fotoalbumo ( Dank’al Aranka László ) :
https://drive.google.com/drive/folders/1MUsPZvMUZwNYmjLDLWUDWOEfU2VwwzPf?usp=sharing

  1. Ligilo al la videoj (pri la kultur-artaj programeroj) ( Dank’al Aranka László) :
    https://drive.google.com/drive/folders/1YZiFKZ5isimt1DZl7jGptA7RNCgHGDS1?usp=sharing
  2. En la septembra numero de Juna Amiko (numero 3/2024) aperis artikolo pri la evento, kun kovrilpaĝa foto. La titolo estas: „Interkulture kaj inkluzive – Impresoj de la plej junaj partoprenantoj de la kombinita evento IKBE (Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj) en Serbio”
    https://drive.google.com/file/d/1k1nr5VkbUMiOz3FUhHFSVdg_AHpTIZTO/view?usp=sharing
  3. Retaj artikoloj en la serba lingvo (ĵurnalistino Nevena Jovanović):
    http://www.balkanmagazin.net/javno-mnjenje/cid141-375063/u-zemunu-odrzan-88-kongres-slepih-esperantista-prosle-nedelje (aperis la 31-an de aŭgusto)
    https://pulse.rs/svetski-kongres-slepih-esperantista/ (aperis la 1-an de septembro)
    http://www.balkanmagazin.net/knjizevnost-i-knjige/cid147-376264/esperanto-neutralni-jezik-razumevanja-i-izmirenja (aperis la 16-an de septembro)

Mi kundividas kelkajn fotojn pri la perelego de Francesco Maurelli kaj Sará Spanó.

Ĝenerala enkonduko pri la EU-programkadro Erasmus+


Programo de la Renkontiĝo

Listo de partoprenintoj

  1. Danijela Petrovic, Serbio
  2. István Szabolcs, Hungario
  3. Elzbieta Karczewska, Pollando
  4. Violetta Defilippo, Italujo
  5. Jitka Skalicka, Ceska Republika
  6. Aranka LASLO, Serbio
  7. Roberto Guido Tresoldi,Italujo
  8. Nedeljka Ložajić, Serbio
  9. Dimitrinka Mihaylova, Bulgario
  10. István Kabók, Hungario
  11. Maria Teresa Medve, Hungario
  12. Sophie Renault, Francio
  13. Dragana Dučić, Serbio
  14. Pier Luigi Da Costa, Italujo
  15. Joaquim Lagartixa, Portugalujo
  16. Carsten Schnathorst, Germanujo
  17. Ivana Grubiša, Serbio
  18. Halina Kuropatnicka-Salamon, Pollando
  19. Andrzej Wrzesinski, Pollando
  20. Irinka Metodieva, Bulgario
  21. Bogdan Dembiec, Pollando
  22. Radojica Petrović, Serbio
  23. Jovano Zarkoviĉo, Serbio
  24. Blanka LASLO, Serbio
  25. Dragan Stoković, Kroatio
  26. Tijana Ugarković, Serbio
  27. Arlain Kizeyidioko Mayinda, DR Kongo
  28. Stefan-Octavian Filip, Rumanio
  29. Galina Lukjanenko, Rusio
  30. Elena Shuraleva, Rusio
  31. Merci Kwibe Dieu Merci, DR Kongo
  32. Danijela Popović, Serbio
  33. Lorijan Popi, Serbio
  34. Mihailo Proševski, Serbio
  35. Nataša Dorosulić, Kroatio
  36. Mohamedo Esmadi, Palestino
  37. Natalia Kasymova, Germanio
  38. Ĵivanko Novakovo, Serbio
  39. Gradimir Kragić, Bosnio kaj Hercegovino
  40. Tadjiri Hakim, Komoroj
  41. Vuk Mladenović, Serbio
  42. Andrea Ruzicska, Hungario
  43. Eugen Macko, Hungario
  44. Saša Pilipović, Serbio
  45. Dragica Milanović, Serbio
  46. Andries Hovinga, Nederlando
  47. Danijela Stoković, Kroatio
  48. Werner Aiko Groen, Germanio

István SZABOLCS
komitatano A de Hungaria Esperanto-Asocio