Surbaze de la asertoj de la registara ordono 324/2020.(VII.1.) / Temo: rekomendo por envicigo en la registro de laǔministerie specifaj (sektoraj) valoraĵoj
Estimata Komitato!
Estas SZABOLCS István [SAbolĉ, IŜtva:n], reprezentanto de Hungaria Esperanto-Asocio, kiu sub titolo Budapeŝta skolo – Literatura Mondo, proponis, ke valoron de difinita aro da kulturaj fenomenoj el la sfero de kultivado de Esperanto en Hungarujo oni agnosku esti parto de la Hungara nacia heredaĵo.
Miaflanke, mi kun la propono de SZABOLCS István – konsentas.
La aktivado de Budapeŝta skolo kaj Literatura Mondo grave kontribuis al la evoluo de la lingvaj kaj literaturaj normoj de Esperanto, al disvolviĝo de la Esperanta literaturo, al diskonigo de la Esperantaj lingvo kaj literaturo en Hungarujo. La Budapeŝta skolo forte influis – kaj influas plu – evoluon de la lingvaj kaj literaturaj normoj, disvolviĝon de la internacia Esperanta kulturo – ne nur en Hungarujo kaj en la proksimaj landoj, sed tra la tuta mondo. La Budapeŝta skolo atentigis, absorbis kaj fiksis la atenton je la Hungara kulturo, precipe je la Hungara literaturo, en la komunumo de la parolantoj kaj kultivantoj de Esperanto, aliflanke, al Hungaraj kultivantoj de Esperanto ĝi ebligis rimarki kaj penetri kulturojn de aliaj landoj. Laŭtempe, la terenoj influantaj la evoluon de Esperanto modifiĝadis, ankaǔ koncerne literaturan kreadon; montriĝis elstaraj jen tiuj, jen aliaj regionoj. La komencan, Orient-Eǔropan, Slavan (Rusan, Polan) Jidan, Germanan fonon (Bjalistoko, Sankt-Peterburgo, Varsovio, Nurenbergo) sekvis plifortiĝo de norda (Sveda, Finna), Franca, Svisa, Aǔstra kaj Ĉeĥa partopreno.
Literatura Mondo ekis en Hungario en la jaro 1922, gvidate de kvinopa redaktantaro kaj ĉefredaktate de d-ro Teodoro Schwartz [ŝvarc]. Certaj rezultoj de Literatura Mondo ĉeestas [ripetiĝas, kompletiĝas] ankaŭ post la aperperiodoj de la revuo: ja la kultura vivo post la dua mondmilito konservas, prilaboras, ripetas elstarajn valorojn de la sama Literatura Mondo.
Kvankam – kiel tion evidentigas la ekzemploj de SZABOLCS István, la Budapeŝta skolo disradiis al kaj efikis en tre granda teritorio, ĝia centro estis Hungarujo. La fondiĝon, funkciadon de la revuo ebligis kaj fundamentis tio, ke el la aŭtoroj kaj el la legantoj formiĝis organika kultur-komunumo: verkantoj, recenzantoj efikante sin reciproke aranĝiĝis je komuna evolu-direkto.
La modeloj de Literatura Mondo ligiĝas grandparte ankaŭ al certaj fenomenoj de la literaturo Hungara. En la taskaro entreprenita de Kálmán/Kolomano Kalocsay [KAloĉa-i, KOloĉa-i] ĉeestas samtempe la ambicio travidi la poezion de la mondo kaj la deziro peri la Hungaran poezion alekstere.
La du volumoj de Tutmonda sonoro peras la tutmondan poezion, Hungara antologio prezentas la poezion Hungaran. Ankaǔ koncerne la Hungaran literaturon montriĝas la konata fenomeno, ke ofte lingvo kaj kulturo akirinta skribo-praktikon kaj literaturon malfrue, transprenas kaj adaptas literaturajn formojn kaj normojn el lingvoj kun pli frua, pli longa tradicio literatura: la Hungara literaturo estintis nutrata precipe de la Latina kaj German-lingva literaturoj.
La Budapeŝta skolo je la tuto de la lingvo kaj literaturo Esperantaj grave efikis, ĝi kaj ĝiaj gvidaj personoj kun sia lingva fono, lingva kaj literatura klereco havis kaj havas plu tre signifan influon.
Zamenhof fiksis, en la jaro 1887, la bazan strukturon de la lingvo: pere de la alfabeto la esencon de la f o n e m – s i s t e m o, pere de la cetero de la Fundamenta Gramatiko la p a r a d i g m o j n de ĉiu el la vortospecoj (deklinacion kaj konjugacion, formojn de nomvortoj kaj verboj), per sia tiel nomata Vortaro fine de la Unua Libro, t. e. esence per sia baza morfemaro – krome pere de prezentado de la bazaj rimedoj de la vortoderivado Zamenhof fundamentis, kiel SZABOLCS István atentigas, la postan vorttrezoron de Esperanto. La akustika aspekto de la lingvo estas fundamentita pere de fiksado de la akcento kaj sistemo de la parolsonoj – fonemoj, kiujn liveras la prezento de la propre Esperanta alfabeto, tamen esenca unueciĝo de la sona aspekto de la lingvo disvolviĝis pli-malpli komence de la 20a jarcento. Kiam plioftiĝo de renkontiĝoj de esperantistoj igis prononcdiferencojn rimarkeblaj, Zamenhof per okazaj klarigoj difinis pli striktan prononcmanierojn, krome li identigis kaj prezentis kiel modelojn certajn personojn, kies prononcon li kvalifikis imitinda. Plej ofte li sendubigis detalojn respondante konkretajn demandojn, ekzemple demandite pri ĝusta prononcado de la
fonemo n ene de diversaj sonĉirkaǔoj aŭ pri la eblo uzi verajn finaĵojn kvazaǔ formojn de kopulo. Liaj klarigoj surbaze konkretaj demandoj aperis ankaῠ libroforme kun titolo Lingvaj Respondoj.
Koncerne sintakson li esence apogis sin je samdirektaj efikoj de Eŭropaj lingvoj, kiuj ja apartenas al unu sama lingva areo. Esperanto iĝis sen aparta deklaro „lingvo esence kun baza vortordo SVO”.
Spontanea lingvouzo de la fruaj esperantistoj, eĉ influoj de la gepatraj lingvoj, efikis esence samdirekte. Praktika alproprigado de la lingvo, oni povas diri, okazadis facile, dank’ al modelaj frazoj kaj tekstoj de Zamenhof (ekzemple en la Unua Libro, 1887, en Fundamento de Esperanto, 1905).
Dank’ al liaj klasikaj tradukoj, lia propra parolpraktiko, efikanta aŭtoritate, krome dank’ al liaj kompletigaj eldiroj kaj konsiloj, oni alproprigadis Esperanton facile, malgraǔ tio, ke Zamenhof ne verkis detalan sintakson.
Detalriĉan, fajne precizeman, skrupulan sintakson verkis elstara persono de la Budapeŝta skolo: Kálmán (alie: Kolomano) KALOCSAY, kunlabore kun Gaston WARINGHIEN. (Plena Gramatiko de Esperanto, 1935, 1938, poste: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, 1980, Budapest).
Esencan priskribon de la fonemaro (t. e. sistemecan priskribon de la parolsonoj kun konsidero de ilia funkciado) produktis same la gramatikista duopo Kalocsay – Waringhien, ene de la menciita verko.
Koncerne influadon de la sonvaloroj de la Esperantaj fonemoj ĉe la influhavaj personoj de la Budapeŝta skolo supozeble havis rolon ilia rilato al literaturaj formoj, precipe al versformoj, poemformoj: fundamentante la fonetikan-fonologian traktadon ili verŝajne anticipe konsideris bezonojn de tempomezura poezio.
Estas rimarkinde, ke la sintakso de Kalocsay – Waringhien, sed eble ilia tuta priskribo de Esperanto konsideras lingvajn strukturtipojn pli tendence, pli regule, ol la pli-malpli samepokaj prezentoj de la Hungara lingvo, malgraŭ tio, ke tion ne klarigas, supozeble, rekta konsidero/efiko de samtempa lingvistika tendenco. Se temas pri priskribo de la lingvo Hungara: lingvistika struturismo aperis iom regule en la Hungaruja lingvistiko nur en la dua duono de la 20a jarcento.
Malkovro de produktoj de la Budapeŝta skolo estas interesa ankaŭ laǔ scienc-historia, lingvistik-historia vidpunkto. La temo apartanas al la kadroj de la lingvoscienco ankaǔ kiel parto de la temaro de lingvoplanado.
La nocion de lingvoplanado en la lingvistiko enkondukis, en la jaro 1958, Einar HAUGEN. (Komparu: Ladányi – Hranek 2019, 118) Lingvistiko distingas ene de lingvoplanado la kampojn de la planado a) de konsisto b) de statuso c) de prestiĝo.
Se temas pri Esperanto, konata ekde la jaro 1887, oni renkontas konstante ne nur la spurojn de planado de konsisto; la temo de planado de statuso kaj planado de prestiĝo de Esperanto aperas regule ne nur en la Esperanta kultur-komunumo, sed devas aperi ankaŭ kiel temo de ĝenerala lingvistiko kaj de lingvosociologio. Budapeŝta skolo, Literatura Mondo estas atentinda koncerne ĉiun kampon de lingvoplanado. Diversajn partosistemojn de la lingvo la menciita Plena gramatiko de Esperanto, verkita de Kalocsay – Waringhien, simile: Vojaĝo inter la tempoj, Lingvo stilo formo de Kalocsay, kiu lasta tuŝas kaj tempovaloron kaj aspektan valoron de participoj kaj kunmetitaj verboformoj. Parnasa Gvidlibro havas grandan signifon pro prezento kaj analizo de versopiedoj, strofoj, versoformoj.
Esti parto de la nacia heredaĵo evidente povas esti tio, pri kio estas pruveble, ke a) temas pri objekto, fenomeno kun kultura valoro: kultura valoraĵo aŭ grupo da kulturaj valoraĵoj b) la priparolata fenomeno estas ligebla al la kulturo Hungara aῠ Hungarlanda, eventuale al la lingvo Hungara lingvo aŭ Hungariaj lingvoj kaj kulturagadoj.
La titolo Budapeŝta skolo – Literatura Mondo kaj la reprezentataj fenomenoj ĉi tiujn kondiĉojn kontentigas.
Se konsideri la tuton, la fenomenoj prezentataj aŭ menciataj en ĉi tiu propono vere ligiĝas al Hungarujo. Ilia graveco montriĝas, unuflanke, pere de eminente altnivela apero de la Esperantaj lingvo kaj literaturo en Hungarujo en la 20a jarcento, aliflanke pere de grava kontribuo de tiu Hungaruja apero en la tuto de la evoluo de la fenomeno Esperanto.
univ. d-ro Blazio VAHA n.s. WACHA
kandidato de lingvoscienco (en Hungario)