Federacia Meritkruco por Zsófia Kóródy

Zsófia Kóródy ricevis pro sia pli ol dudekjara multflanka elstara laborado por kaj per Esperanto en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz la Federacian Meritkrucon, atribuitan de la prezidento de Germanio Frank-Walter Steinmeier. Tio estas grava paŝo antaŭen por la agnosko de Esperanto.

La festa ceremonio okazis la 19an de junio 2024 en la kunsidsalono de la urbodomo de Herzberg am Harz. Marcel Riethig, la ĉefo de la distrikto Göttingen, tralegis la laŭdparoladon, aparte menciinte la interkulturajn sukcesojn rilate al Esperanto en niaj urbo kaj regiono.

Hungaria Esperanto-Asocio tutkore gratulas al Zsófia Kóródy por la premio!

Legu la plenan artikolon ĉe „La Ondo de Esperanto” >>