Ĉu Esperanto estas utila? – Jesss!

La mondfama hungara kompanio Flavon, kiu laboras en pli ol 35 landoj en la mondo jam uzas la esperantan lingvon oficiale. Tio estas la rezulto de la laboro de hungaraj esperantistoj, kiuj konsumas Flavon-ajn produktojn, laboras kun Flavon aŭ „nur” helpas la esperantistojn de la antaŭaj du kategorioj. Sinjoro Jozefo Márton, aktiva ano de la 52 jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo konstruas kaj organizas sian internacian multnivelan marketingan laborgrupon Esperanto-Flavon. La grupo tradukas videojn prospektojn el diversaj lingvoj en Esperanton, kaj korespondas kun esperantistoj de aliaj landoj.

En la reta oficejo de Flavon, la unua komerca video, kiun la kompanio rekomendas al siaj partneroj, estas esperantlingva!

Ĉiu povas atingi esperantlingvajn videojn (la du lastajn en la suba bildo) en la reta Trejnada Centro de Flavon. Tio helpas esperantistojn (el la tuta mondo) labori kun Flavon, kaj montras ne nur efikon de esperantistoj en la kompanio, sed ankaŭ la modernan pensadon de la posedantoj de la kompanio.

Jozefo laboras rekte kun profesoro Doktoro habil Zoltán Dinya akademiano (ekskunlaboranto de la Nobel premiita hungara scientisto Albert Szent-Györgyi), kiu scias kaj ŝatas, ke li estas esperantisto.

Esperanta grupo de Jozefo helpas aliajn (ne nur esperantajn) homojn vivi pli sane, ekzemple konsumante tute naturajn, klarajn, sciencbazajn, kreskaĵ-devenajn nutraĵkompletigilojn, uzante Esperanton!

Pliajn informojn vi povas legi en la tute esperantlingva fejsbuka paĝo de Jozefo. Ĝia nomo estas Sano, Sukceso kaj Esperanto.