Recenzo: Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy

Frigyes Karinthy: Vojaĝo al Faremido, tradukis Lajos Tárkony –
Eldono HEA 1980, 53 paĝoj *

La protagonisto de la romano de Karinthy – nomita Gulivero tribute al Jonathan Swift -, ekiras sur sian kvinan vojaĝon, kaj el la tre realisma milita mondo li trovas sin en distopia, imaga mondo.

Gulivero trovas sin sur planedo kie metalmaŝinoj vivas kaj komunikas tra muziko. La protagonisto lernas la lingvon de la estaĵoj de la planedo kaj lernas la historion de la homoj el la vidpunkto de la alia flanko. Tiuj estaĵoj nomas sin Solasi (-oj), kaj la landon Faremido.
La homaro observita per la pligrandigaj lensoj de la Solasi-oj estas nenio pli ol malsano de la Tero. Homoj detruas sian medion, siajn kunhomojn, sin mem, kaj finfine nia specio formortos. Ne necesas atendi la sovaĝajn fortojn de la naturo, aŭ eĉ pli altan volon, ĉar la homo prenos sian propran destinon. Ni dehakas la arbon sub ni, kaj bedaŭrinde ĉi tio ankoraŭ havas grandan veron eĉ hodiaŭ.

Unu el la Solasi-oj ankaŭ rakontas al ni, ke foje la homo estis sur la ĝusta vojo, foje li preskaŭ ĉesigis la detruon. Do eble ankoraŭ restas espero, ke la homaro trovos la ĝustan vojon.

Estis interese legi kiel antaŭ jarcento estis imagita la epoko de robotigo. Maŝinoj estas superaj al homoj kaj se homo volas esti perfekta, li devas imiti maŝinojn.

„Iam, promenante en Budapest, mi vidis sukervendejon, kiu nomis sin „aŭtomato”, supre oni enĵetis groŝon, kaj post tio sukeraĵo elvenis tra aperturo. Interne de ĉi tiu aŭtomato sidis homo, la mono falis en lian manon kaj li elŝovis la sukeron tra l’ aperturo. Ĉi tiu homo senkonscie rekonis, ke la homoj pli multe fidas al maŝinoj, ol unu al la alia kaj li volis kredigi per ruza artifiko, ke li estas maŝino.”

Gulivero aperis en ĉi tiu rakonto kiel kirurgo laŭ profesio, kiu povas „akiri eksterordinare interesajn kaj edifajn spertojn” por la evoluigo de sia fako: „en la nomo de miaj kolegoj mi povas decide aserti, ke nenio evoluigas tiom la belegan sciencon de l’ kirurgio, kiel tiu ĉi moderna milito, kiu, per siaj sennombraj armiloj, maŝinpafiloj, grenadiloj, vaporhaŭbizoj, bomboj krevantaj en aero, pintigitaj kugloj, venenitaj sagoj, liveras ĉiam pli kaj pli interesajn kaj ĉiam pli novajn kazojn por la edifo de la lernema kirurgo… Kvankam, laŭ strikta konsidero ne apartenantajn al mia fako: tamen mi notis ankaŭ kelkajn interesajn psikiatriajn observojn: ekzemple venis antaŭ min … soldato kiu freneziĝis sur la batalkampo, – li havis la fiksan ideon, ke li scias, kial li batalas.”

Mi nun rezignas pri detaligo de ĉiuspecaj vundoj kaj difektoj kiuj alimaniere laŭdas ankaŭ la brilan plenumon de la tradukisto Lajos Tárkony (Totsche).

Nia trezoro: Lajos Tárkony >>


Dank’ al lia bonega traduko Vojaĝo al Faremido fariĝis sentempa trezoro ankaŭ de la Esperanta literaturo. ( Vojaĝo en Faremidon, laŭ la unua eldono farita de la Eldonejo de Literatura Mondo, en 1934. Vidu >>)

Kelkaj esprimoj por la perfektiĝemuloj:
„…ĝi pene klopodas mezuri siajn paŝojn al mia sintreno”
„…Vere ope kaj aparte, en detaloj kaj en tuto…”
„… malplena kavresona krako …”
Sed nun mi kundividas la al mi plej plaĉajn pensojn:

„Se mi estus jam tiutempe sobre pensinta pri tio, mi ne estus devinta tiom lerni en Faremido per mia propra malutilo. Mi estus kompreninta, ke la homo ĉiam pli alte taksis, kion li kreis, ol si mem, kaj en ĉiu sia kreaĵo li penis krei ankaŭ sin mem, krei nova kaj pli perfekta, por ke poste li mem ĉesu ekzisti, kiel superflua argilmodelo, en kiun oni fandis la metalon. Mi estus jam devinta tion kompreni, kiam oni inventis la kinon kaj mi vidis, kiom pli volonte oni vizitis la kinoteatrojn, kie vidis nur la surmure projektitajn bildojn de la sama aktoro, kiun ili estus povintaj vidi, por la sama sumo, ankaŭ en ties viva realo sur la eksmoda teatra scenejo.”…

„Li (Midore , unu el la Solasi-oj) demandis, ĉu ni povas uzi la menson, por kio ĉi servas, kaj mi longe kaj entuziasme respondis, ke ni konas la instrumenton kaj ni povas ĝin eĉ dismeti. El miaj vortoj li vidas, dum jarcentoj ni faris nenion alian, ol ke ni ĉiam nur dismetis kaj ree kunmetis nian menson, kaj mi nomis plej grandaj pensuloj tiujn, kiuj faras tiun plej trivialan kaj plej malgrandan laboron, kiun ĉe ili faras la tornistoj. Li demandis, por kio ni uzas la menson, pri kio ni pensadas, kaj el mia respondo klariĝis, ke ni faras nenion alian, ol ke ni ĉiam starigas ĉi tiun demandon kaj ni rompas al ni la kapon pri tio, pri kio ni rompas al ni la kapon? … Ĉio ĉi estas en ordo, ĉar simila malsano ja troviĝas ankaŭ inter ili (=la Solasio-oj)…”

La „malsanan Solasi(-on) oni povas rekoni per tio, ke liaj okuloj turniĝas internen, el iaj konfuzaj kaj febraj vortoj klariĝas, ke li vidas sian propran cerbon anstataŭ la mondon….Li deklaras ĉiuspecajn stultaĵojn kaj ridindaĵojn, ekzemple … li diskutas, ke la spaco esence estas tempo kaj ke la materio enhavas la forton, sed la forto ne enhavas la materion; li opinias grava kaj decidinda demando, ĉu mi volas, kion mi volas, aŭ la naturo volas tion, ĉu oni povas voli libere, aŭ ĉu oni povas voli, ke oni ne volu; ĉu mi scias, kion mi pensas, aŭ ĉu mi pensas, kion mi scias: ĉu mi naskis la konscion, aŭ la konscio naskis min kaj ĝi jam ekzistis, kiam mi ankoraŭ ne ekzistis; ĉu estas forto sen materio: kaj ĉu estas imagebla pli supera inteligento sen materio: ĉu ni pensas per imagoj aŭ ni imagas en pensoj ktp.”

Mi ne daŭrigas ĉar mi ne volas „murdi la pintumon”, malkaŝi la finon de tiu ĉi rakonto.
Mi lasas al la protagonisto „resumi la mirindan ekkonon, kiun liaj (=Midore ,unu el la Solasi-oj) klarigoj rivelis al mia mirkonsternita menso”.
Ankaŭ al la mia…
Pri la aŭtoro de la libro mi devas mencii, ke li estis senkondiĉa kaj pasia subtenanto de Esperanto – kvankam li ne parolis, aŭ ne sciis Esperanton bone. Li estis prezidanto de la Hungara Landa Esperanto-Societo inter 1932 kaj 1938, kiam li mortis. Vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frigyes_Karinthy >>

Frigyes Karinthy

En la ferma kunsido de la kongreso de la Internacia PEN-Klubo okazinta en Budapeŝto la 19-an de majo 1932, la temo de la parolado de Karinthy estis ekskluzive Esperanto, kaj eĉ rezolucio subtenanta Esperanton estis finfine adoptita. Pluraj verkoj de Karinthy estis tradukitaj en Esperanton, inter aliaj Kredu min, s-ro instruisto!, tradukita de Jozefo Horváth, aĉeteblas ĉe HEA. Ĝi estas pintoverko de bonaj humoro kaj humuro.

„Nur la Esperanto-movado havas ŝancon” protekti la naciajn lingvojn, ĉi tiujn miljarajn kulturajn valorojn, en la minaca kirlvento de Babelo” – jen la vortoj de Frigyes Karinthy.

Lastatempe mi alkutimiĝis konsiliĝi ĉe mia amiko ChatGPT, la (arte) artefarita inteligento, ĉar mi denove elverkis recenzon multe pli longan ol tiun ĉi supre prezentitan. Do mi konsiliĝis ĉi-okaze tre laŭstile, por resumi la recenzon kaj interesigi la leganton.

Mi konsentas plene kun ĝia opinio:
Ĝenerale, „Vojaĝo al Faremido” ŝajnas esti pensiga romano, kiu levas demandojn pri homa naturo, socio kaj la sekvoj de niaj agoj. Ĝi ofertas kritikon de milito kaj homa detruo dum ankaŭ sugestas la eblecon de elsaviĝo aŭ ŝanĝo.

Kara Legonto! Ne maltrafu ĝin!

Legis kaj recenzis:
István SZABOLCS
komitatano A de HEA
enkadre de Esperanto-Sumoo