Nekrologo de Margit Evva
(8 aprilo 1934 – 5 oktobro 2018)

Oni denove adiaŭas entuziazman, malnovan esperantistinon.

Krom la fakto, ke s-ino Margit Evva dum 22 jaroj prizorgis la rolon de gvidantaro de la Hungaria Esperanto Asocio, dum jaroj ŝi estis la gvidanto de la Asocio pri la Loka Historio kaj Informacio pri la Patrujo, ŝi aktive publikigis kaj estis la redaktorino de le ĵurnaloj Sonorilego de Abaúj kaj tiu de la Novaĵoj de Encs.

Ŝi partoprenis en la organizado de pluraj internaciaj konferencoj inter kiuj la plej konata estis la organizita, antaŭ kelkaj jaroj, la Konferenco pri Rákóczi.

La participantojn ŝi ĉiam alparolis „ni loĝantoj de vilaĝo Abaúj”.
Ŝian lokalpatriotismon nenion pruvas pli akurate, ke ŝi estis ligita dum kelkaj generacioj kun urbeto Encs kaj la familia estinteco.

Inter ŝiaj antaŭloj estis de la patrina linio s-ro József Ragyolci Csoma kaj la pra avo András Evva, la koresponda membro de la Hungara Akademio de Sciencoj, kaj unu el la onkloj estis direktoro de teatro en la regiono.

Ŝi mem estis la membro de Asocio de la Hungara Heraldiko kaj Asocio pri Geneanalogio, de tiu de la Asocio Kazinczy kaj de la Asocio de Fáy.

Ŝi fondis en 2007 la Asocion pri la loka historio kies membro ŝi restis ĝis la morto kaj por kies aktiveco ŝi estis ordonita per la medalo de la Eminentulo de vilaĝo Encs kaj en 2014 por la rekono de la meritoj la medalon por la „informado de lokalhistoria aktiveco”.

En novembro de 2014 ŝi ricevis apartan premion por siaj memoroj de la infanaĝo pri vilaĝoj Devecser kaj Mezőzombor.

Margit Evva parolis ankaŭ pri la malfacilaĵoj, ligitaj kun sia laboro. Ŝi tuŝis la financajn problemojn, pri la aktiveco de la junularo, sed ŝi dankeme memoris pri la pedagogoj kun kiuj ŝi laboris dum longaj jaroj.
Kvankam estis bonega la kunlaboro kun la najbaraj regionoj (Borsod, Abaúj kaj Zemplén) ŝi ĉiam klopodis informi la legantojn kaj prilumi la 1000 jaran gloron de sia departamento.

Ŝi engaĝis en sian laboron s-ron Tibor Kékesi, la direktoron de la loka Domo de Kulturo kaj persone petis kaj ricevis financan subtenon de s-ro Zoltán Balog, de la ministro de la Ministerio Homaj Resursoj.

Ŝia aktiveco estis rekonata ankaŭ eksterlande. Pro tio ŝi fariĝis honorcivitano en la pola urbo Lutz.

La plej multon de la materialoj oni konservis en la biblioteko de la urbo Sárospatak kaj disponigas je la uzo de la serĉantoj, interesantoj.

Nun, kiam ŝi 84 jaraĝo fine adiaŭs nin ni forte kredas, ke sian larĝskalan aktivecon nek la junularo, nek siaj kolegoj la iamaj pedagogoj ne lasas perdiĝi kaj sukcese ili daŭrigos kaj prizorgos.

Encs, 13 oktobro 2018

prof. dr. György Nanovfszky
honora membro de la Hungaria Esperanto Asocio,
emerita ambasadoro, universitata profesoro




Evva_Margit.png